Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ban Ki-moon alvokas, ke Ĉinio kaj Filipinoj solvu la disputon pri la Suda Maro per paca dialogo
2013-01-25


Ban Ki-moon 

 

    La 22-an de januaro, 2013, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN okazigis gazetaran konferencon, en kiu li parolis pri tio, ke Filipinoj prezentis la disputon pri la suvereneco super la Suda Ĉina Maro al la Internacia Tribunalo pri la Leĝo de la Maro. Li diris, ke Filipinoj kaj Ĉinio devas solvi la disputon pri la Suda Maro per paca kaj amika dialogo.

 

    Ban Ki-moon diris, ke li zorge sekvas la rilatajn aferojn por longa tempo. Estas plej grave, ke la landoj ĉe la Suda Maro devas solvi la disputon per paca kaj amika dialogo. Se necesas, UN povos liveri teknikan kaj profesian subtenon laŭ la peto de membrolando. Tamen la disputo devas esti solvita de la rilataj flankoj.

 

    En la jaro 2012, Filipinoj pretendis, ke ĝi prezentos la disputon pri la insulo Huangyan al la Internacia Tribunalo pri la Leĝo de la Maro. Pri tio Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la "Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro" ne estas leĝa bazo por difini la teritorian suverenecon super la insulo Huangyan kaj ĝi ne povas ŝanĝi la fakton, ke la suvereneco super la insulo apartenas al Ĉinio. La ĉina starpunkto pri defendo de la teritoria suvereneco estas firma kaj Ĉinio ĉiam persistas en trakto de la disputo per la duflanka interkonsiliĝo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng