Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina televidprogramo en Germanio
2013-01-25

de ZHENG HONG

 

 
En farado de la programo "LaiKanBa — la Horo de Ĉinio" en la germana televidstacio

 

    Ĉiun vesperon en Germanio dum la ora tempo prezentiĝas sur la kanalo de Televidstacio Nordrhein-Westfalen la programo "LaiKanBa (Venu Rigardi) — la Horo de Ĉinio". Ĝia enhavo venas el diversaj lokaj televidstacioj ĉinaj. La programo temas pri Ĉinio kaj la ĉina kulturo: oni filmas ordinaran tagon de laborantoj kaj registras fragmentojn de ilia ĉiutaga vivo, kiel matenmanĝado, veturado en metroo kaj ilia vizito al legomovendejo. La Pekina Internacia Kultura Kompanio Huayunshangde, kiu enkondukis la programon al Germanio, aldonas al ĝi dubladon kaj subskribon germanlingvajn por helpi al la germanaj spektantoj kompreni la enhavon. La prezidanto de la programo estas ĉino, kies paroloj estas dublitaj per la flua germana lingvo.

 

    Mi demandis: "Kial ne elekti germanon kiel prezidanton de la programo?" Skuante la kapon respondis Ralph G. Neumann, direktoro de la televidstacio, ke estas pli konvinke prezenti Ĉinion pere de ĉino ol pere de germano.

 

    Post la lanĉo de la programo en aŭgusto 2010, ĝi tuj vekis fortan eĥon inter la germanaj spektantoj. El la programo ili eksciis, kia estas Ĉinio. Pri tio Neumann diris: "Multaj germanoj ricevis impreson pri Ĉinio nur el germanaj amaskomunikiloj. Post la elsendado de la programo ili eksentis, ke ĉinoj estas similaj al ili, ili havas similajn ĝojon kaj malĝojon, kaj ankaŭ siajn originalaĵojn." Li diris, ke la programo evidente plaĉas al la spektantoj, ĉar en du sinsekvaj jaroj post ĝia elsendado ĝi alportis al la stacio tre altan spektad-proporcion.

 

    Neumann diris: "La televidfilmo vidigas al la germanoj etajn vivdetalojn de ĉinoj, kaj la influo ne estas ignorebla." Post la rigardo de la programo multaj spektantoj ankoraŭ konsultas koncernajn materialojn por pliprofundigi ilian scion pri la lando.

 

    Kiam oni parolas pri Ĉinio en Berlino, oni ofte mencias Doktoron Hanjo Lehmann, kiu en la urbo funkciigas klubon de ĉinaj filmoj. Lehmann estas fano de la ĉinaj filmoj. Ruan Lingyu, Gong Li, Chen Kaige, Jiang Wen… ĉiujn tiujn filmaktorinojn kaj reĝisorojn li povas komenti senfine. Li donis al si belan ĉinan nomon ---- Lei Hanyou. En 1980 kiam li estis instruisto pri la germana lingvo en Tongji-universitato de Ĉinio, li ekŝatis ĉinajn filmojn. Kiam li forlasis Ĉinion, li aĉetis preskaŭ ĉiujn ĉinajn film-videojn, kiuj aĉeteblis en videovendejoj. Ĝis nun Lei Zhenyou kolektis pli ol 4000 ĉinajn filmojn,el kiuj la plej malnova filmo estis produktita en 1922 kaj la plej freŝa 2012. Ĉiuvendrede vespere Lei Hanyou projekcias unu aŭ du ĉinajn filmojn en sia loĝejo. Tiun aranĝon li insiste daŭrigas dum la pasintaj dek kelkaj jaroj.

 

    En la nokto, kiam mi atingis la klubon, subite ekpluvis. Tamen ankoraǔ venis pli ol 20 personoj. Lei Zhenyou diris, ke ĝenerale ĉiufoje la nombro de spektantoj estas inter 15 kaj 30 personoj, kaj duone germanoj, duone ĉinoj. Pri tio li estas kontenta. En tiu tago li projekciis la filmon Ĉampionoj, ĉar la Olimpikaj Ludoj en tiuj tagoj eniris en la lastan periodon en Londono. La filmo rakontas pri la strebado de ordinaraj ĉinoj al la Olimpikaj Ludoj en 1936, meze de la tumulta epoko en Ĉinio.

 

    En la lastaj jaroj Ĉinio fariĝis fokusa temo en Germanio. En 2009 Ĉinio kiel gastiganto kaj partoprenanto de la plej granda librofoiro en la mondo, Frankfurt-Librfoiro, estis multe raportita de germanaj amaskomunikiloj. Laŭ nekompleta statistiko en la jaro 2009 la raportoj pri Ĉinio en la lando atingis 5000, inter kiuj 3000 estas el paperaj amaskomunikiloj, 150 el televidaj kaj 2500 el radiaj. Juergen Boos, prezidanto de Frankfurt-Foiro diris, ke de 2004 konstante kreskas la nombro de ĉinaj nuntempaj literaturaj verkoj importitaj en Germanion. En la jaro 2009 la nombro jam superis 200. Li opinias, ke la ĉina registaro sin dediĉas al la disvastigo de la ĉina kulturo en la mondo, kaj partoprenado de la librofoiro kaj fondiĝo de Konfuceaj Institutoj estas efika kanalo de komunik-akcelado.

 

    Dum la pasintaj dek jaroj pli kaj pli intensiĝas la kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Germanio, la ĉina kulturo per pli multe da manieroj montriĝas en Germanio, kio pruvas la efikon de la tutflanka interkomunikado kaj vidigas la perspektivon de kultura interŝanĝo inter la du landoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng