2013-01-25
La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49) okazos la 6-14an de julio 2013 en la orientlitovia urbo Utena. BET-49 funkcios en la moderne ekipita kolegio de Utena, kie oni povos libere uzi ĉiujn ejojn kaj servojn (salonoj, teknikaĵoj, muzikiloj, komputiloj kun libera reta aliro k. a.). BET-49 ĝuos helpon kaj kunlaboron de la urba gvidantaro, la urbestro de Utena Alvydas Katinas akceptis la proponon esti alta protektanto de BET-49.
BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio kaj ĝi celas: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon.
En la programo: somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindaĵoj, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatiĝo kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj k. a. Ĉiutage aperos la gazeto de BET.
La organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankaŭ sinproponojn.
Poŝta adreso: p. k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio.
Telefonoj: +370-687-12219, +370-686-69875
Retadresoj: litova.ea@mail.lt, pjegorovas@takas.lt, irenaa@takas.lt
(el la Balta Ondo)
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|