Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
TEJO travivas per mono el ŝparkonto
2013-01-28

 

    Pro ĉesigo de EU-subvencioj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo finis la pasintan jaron kun deficito de 6.000 eŭroj. Tio tamen estas bagatela sumo kompare kun la buĝeto de la asocio por la venonta jaro. En 2013 la deficito de TEJO atingos 29.000 eŭrojn, kio egalas al pli ol 85 procentoj el la sumo de la buĝeto. La tutan sumon TEJO prenos el sia ŝparkapitalo.

 

    La ekonomiaj problemoj de TEJO iĝis evidentaj en decembro, kiam la estraro de la asocio kunsidis en Roterdamo kaj ĉefe pritraktis la krizon kaŭzitan de la nuligo de administraj EU-subvencioj, celitaj por junularaj asocioj. La Eŭropa Komisiono nun konstatis, ke TEJO ne plu rajtas ricevi tiujn subvenciojn, ĉar ĝi ne estas sendependa, nurjunulara asocio, sed sekcio de la plenkreska UEA.

 

    La EU-instancoj ŝajne ne intencas peti repagon de jam transdonitaj subvencioj, sed ĉar novaj elpagoj post la decido evidente jam ne okazos, la pasinta jaro finiĝis kun minuso de 6.000 eŭroj.

 

    Eĉ pli malbone statas la aferoj en la nova jaro. La buĝeto de TEJO por la jaro 2013 antaŭvidas elspezojn de proksimume 34.000 eŭroj kaj enspezojn de proksimume 5.000 eŭroj. La diferenco, 29.000 eŭroj, estos prenita el la rezerva kapitalo de TEJO.

 

    Ĉar TEJO estas parto de UEA, la suma havaĵo de TEJO legeblas en la bilanco de UEA, sub la iom enigma titolo "fondaĵo junularo". La lasta konsultebla bilanco de UEA estas tiu por la jaro 2011, aperinta en la junia revuo Esperanto pasintjare. Laŭ ĝi, la kapitalo de TEJO estis 157.077 eŭroj.

 

    Se kompari la ciferojn, oni povas konstati, ke dum la lastaj jaroj la monrezervo de TEJO daŭre kreskis, de 110.673 eŭroj en la jaro 2008 ĝis 147.911 eŭroj en la jaro 2010. Laŭ la kasisto de TEJO, Nico Huurman, tiu kresko grandparte ŝuldiĝas ĝuste al la EU-subvencioj, kiujn TEJO nun ne povas ricevi.

 

    Nico Huurman: — Dum la antaŭaj kelkaj jaroj, TEJO ricevis sufiĉe grandan subvencion de la Eŭropa Komisiono (programo Junularo en Agado) kaj aldone iom malpli grandan de la Eŭropa Junulara Fonduso. La laboro de la antaŭa kasisto, Sergeo, certigis ke dum la jaroj kun la subvencioj restis iom da mono por la rezervoj de TEJO (la mono, kiu restis, ne estis mono "el la subvencioj", tio estas kontraŭ la reguloj, sed la mono el niaj aliaj enspezoj).

 

    Libera Folio: Unu grava prioritato de TEJO dum 2013 temas pri eldono de papera versio de Pasporta Servo. Estas buĝetitaj 2.000 eŭroj por presado kaj dissendado, do oni ja supozas ke la papera versio aperos ĉi-jare. Sed neniom estas buĝetita por prilaborado de la datenaro kaj retejo. Ĉu do oni daŭre supozas, ke troviĝos volontulaj fortoj por tiuj taskoj? Kiel progresas la serĉoj pri taŭgaj volontuloj?

 

    Nico Huurman: — Fakte mi forgesis meti la sumon pri kiu decidis la komitato en majo 2012. Ĝi aprobis elspezi inter 500 kaj 1.000 eŭroj por prilaborado de la reta datenbazo kaj funkciigo de la retpaĝo. Mi korektos tion en la voĉdonota versio de la buĝeto. Por havi la laborfortojn por tiu laboro, ni klopodas aranĝi plentempan EVS-volontulon por PS. La akreditiĝpetojn por EVS ankaŭ verkis nia oficisto Manuela dum la antaŭaj monatoj.

 

    Se TEJO ne plu ricevos EU-subvenciojn, la asocio devos rapide repensi siajn elspezojn, ĉar se la elspezoj restos sur la nuna nivelo, la tuta financa rezervo estos formanĝita dum kvin jaroj, kaj poste restos nur truo en la poŝo. Unu el la plej grandaj elspezoj de TEJO estas la salajro de la oficisto, kiu laŭplane okupiĝu pri trovado de novaj subvencioj.

 

    Tamen tiu laboro ne estis plene sukcesa: post kiam TEJO aldone al la kutima volontulo ekhavis propran oficiston, ne nur ne aperis novaj subvencioj, sed eĉ malaperis la malnovaj.

 

    Libera Folio: Ĉu do vere estas pravigite elspezi tiom da mono (10.600 eŭrojn jare) el jam grave deficita buĝeto por oficisto?

 

    Nico Huurman: — Tio estas prava demando. En 2012 multe de la labortempo de la oficisto estis forsuĉita pro la komplika komunikado pri la antaŭaj subvencioj. Pro tiu laboro ni evitis la kazon ke ni devus repagi la subvencion por 2010 kaj la unuan parton pri 2011 kaj ni tamen ricevos la duan parton de la subvencio por 2011. La labortempo de la oficisto ankaŭ estis forsuĉita pro nestabila situacio de nia volontulo dum fino de 2011 kaj komenco de 2012. Nun ni havas jam stabilan kaj bone laborantan volontulon, do restas pli da tempo por la ĉefa tasko de la oficisto. Se dum 2013 la situacio rilate al subvenciaj enspezoj ne pliboniĝos kaj ni ekantaŭvidas saman deficiton por 2014, ni devos rekonsideri la valoron de elspezoj de duontempe dungita oficisto.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng