Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sukcese provflugis giganta transport-aviadilo
2013-01-28


Y-20 en provflugado 

 

    La 26an de januaro, 2013, sukcese provflugis la giganta transport-aviadilo Y-20, farita de Ĉinio mem. La aviadilo ekflugis de Yanliang-bazo, Xi' an. Dum la unu-hora flugado ĝin akompanis ŝip-portata ĉasjeto J-15 por fotografiado.

 

    La aviadilo Y-20 havas kvar motorojn kaj altan T-voston. Ĝia korpo longas je 47 metroj kaj larĝas kun etenditaj flugiloj je 45 metroj. La maksimuma pezo ĉe ekflugo estas 220 tunoj. Ĝi estas farita surbaze de II-76, tamen ĉiuj datenoj de la dezajno superas la prototipon, kaj proksimiĝas al la nivelo de la usona C-17.

 

    Y-20 estas giganta kaj multfunkcia transport-aviadilo, kiu povas plenumi taskojn de longdistanca karg- kaj pasaĝer-transportado. La unua flugo de Y-20 markis, ke ĝi havas gravan signifon por akceli la ekonomian disvolviĝon kaj nacidefendan konstruadon de Ĉinio kaj plenumi urĝajn taskojn, ekzemple sendanĝerigon, savadon kaj humanan helpon. Laŭplane Y-20 havos koncernajn testojn kaj provflugojn.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng