2013-01-28
 Ĉinaj policanoj antaŭ la veturo por la patrolado |
La 25-an de januaro de 2013 komenciĝis la 8-a komuna patrolado sur Mekongo-rivero kaj kvar patrolŝipoj ekveturis de la haveno Guanlei de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio.
La 4-taga patrolado, en kiu partoprenis 130 policanoj, finiĝos post veturado de 486 kilometroj. Krom patrolado sur la rivero kaj publika kontrolado, Ĉinio, Laoso, Birmo kaj Tajlando ankaŭ havos resuman kunvenon en Vjetnamio.
Ĉinio esploris kaj fabrikis novan sturman ŝipon por tiu patrolado. La sturma ŝipo havanta sendependan intelektan proprieton estas rapida kaj fleksebla. Ĝi povas sin turni samloke, sin movi paralele kaj sin haltigi urĝe. Havanta la sturman ŝipon, la kvar landoj povas pli efektive praktikas la patroladon.
De post la unua patrolado en la 10-a de decembro de 2011, la kvar landoj jam okazigis 7 patroladojn sur Mekongo-rivero. Tiu ĉi patrolado estis la unua en la jaro 2013.
Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|