Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj bronzaĵoj de la dinastioj Shang kaj Zhou en la Freer-Galerio de Arto de Usono
2013-01-29

de ZHANG SHUANG

 


La Freer-Galerio de Arto 

 

    En la 20-a de novembro, 2012, la Freer-Galerio de Arto, muzeo de azia arto en Vaŝingtono, la ĉefurbo de Usono, eksponis pli ol 20 ĉinajn bronzaĵojn de la dinastio Shang (16-a jc. a. K. -- 11-a jc. a. K. ) kaj la dinastio Zhou (770 a. K. -- 221 a. K. ). Keith Wilson, la nuntempa vicdirektoro de la muzeo kaj la projektinto de la ekspozicio pri arto de antikva Ĉinio, diris: "Tiuj kolektoj reprezentas la plej gravan periodon en la historio de la ĉina arto. La usona publiko opinias, ke la hodiaŭa Ĉinio estas tre forta, sed ni esperas, ke ili ankaŭ konos ĝian gloran historion kaj ĝian brilan kulturon." 

 

    Ĉinaj bronzaĵoj de la dinastioj Shang kaj Zhou -- trezoroj en la Freer- Galerio de Arto

 

    La Freer-Galerio de Arto distingiĝas per siaj kolektoj de abundaj bronzaĵoj.

 

    La bronzaĵoj faritaj el alojo de pura kupro kaj stano, naskiĝis en la bronz-epoko de la homara civilizacio, t. e. la unua periodo, kiam la homaro ekuzis metalon. Grekio kaj Egiptio komencis uzi bronzon antaŭ la jaro 3000 a. K., dum Ĉinio -- en la jaro 1800 a. K. Aperinte en diversaj lokoj de la mondo, la bronzaĵoj estas simbolo de la monda civilizacio. Pro sia eleganteco, ĉinaj bronzaĵoj havas la plej grandan artan valoron inter la bronzaj artaĵoj en la tuta mondo. La ĉinaj bronzaĵoj en la Freer-Galerio de Arto estis selektitaj plejparte el la arta vidpunkto, kaj havas apartan valoron por studo pri la formo, strukturo kaj vejn-ornamo de antikvaj objektoj de Ĉinio.

 

    La kolektoj de ĉinaj bronzaĵoj en la Freer-Galerio de Arto okupas 1/5 de la totala nombro de tiuj en ĉiuj grandaj muzeoj de Usono, kaj ampleksas bronzaĵojn faritajn de Ĉinio en diversaj periodoj de la bronz-epoko, el kiuj la kulturaj objektoj el bronzo faritaj de Ĉinio en la malfrua periodo de la dinastio Shang (ĉ. 1500 a. K. -- 1050 a. K.) kaj tiuj en la frua periodo de la Okcidenta Zhou-dinastio (ĉ. 1050 a. K. -- 900 a. K.) estas la plej distingiĝaj, kaj prenataj de la Freer-Galerio de Arto kiel ĝiaj trezoroj en granda valoro.

 

    La origino de la bronzaĵoj kolektitaj de la Freer-Galerio de Arto

 

    Charles Lang Freer, la fondinto de la Freer-Galerio de Arto, estis vaste konata fabrikanto de fervojaj veturiloj en Usono dum la 19-a jarcento. Li gajnis multe da mono, sed suferis de grava neŭrastenio. Laŭ la propono de kuracisto, li turnis sian tutan energion iom post iom el sia laboro al la kolekto de artaĵoj. Fine, li vendis ĉiujn siajn akciojn por kolektado kaj fariĝis la plej granda individua kolektanto en la tuta Usono.

 

    La Freer-Galerio de Arto kolektis pli ol 30 mil historiajn objektojn, kies duono estas la ĉinaj. En la komenco de la jaro 1893 Charles Lang Freer aĉetis el ĉinaj kaj alilandaj kolektantoj grandan kvanton da trezoraj artaĵoj de Ĉinio. De la jaro 1906 ĝis la jaro 1911, li 4-foje veturis al Ĉinio por kolekti antikvajn artaĵojn. Post la jaro 1915, plej multaj altvaloraj bronzaĵoj el liaj kolektoj venis el Lu Qinzhai, ĉino de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. Li vivis sinsekve en Francio kaj Usono, kaj fariĝis mondfama internacia komercisto de antikvaj objektoj en la komenco de la 20-a jarcento. Li vendis eksterlanden multajn ĉinajn historiajn trezorojn. En la jaro 1915 li vendis al Charles Lang Freer aron da ĉinaj bronzaĵoj en granda valoro, kaj ĝuste pro tiuj bronzaĵoj la Freer- Galerio de Arto fariĝis mondfama muzeo de ĉinaj bronzaĵoj. La komercado inter Lu Qinzhai kaj Charles Lang Freer markis, ke ek de la jaro 1915, la kolekta centro de antikvaj ĉinaj artaĵoj translokiĝis de Eŭropo al Ameriko. Kaj ek de tiam, Charles Lang Freer koncentris sian atenton al la kolekto nur de la ĉinaj historiaj objektoj faritaj antaŭ la jaro 221 a. K., kaj li havis apartan ŝaton por ĉinaj bronzaĵoj.

 

    En la komenco de la 20-a jarcento Charles Lang Freer donacis siajn kolektojn al sia lando. Dank’ al la tiama prezidento Franklin Delano Roosevelt, la Freer-Galerio de Arto komencis malfermiĝi al la publiko en la jaro 1923, kvar jarojn post la forpaso de Charles Lang Freer.

 

    La trezoraj bronzaĵoj kolektitaj de Charles Lang Freer

 

    En la ekspona halo de la Freer-Galerio de Arto pri bronzaĵoj, la ĉinaj bronzaĵoj faritaj en la dinastioj Shang kaj Zhou tiel forte fascinas la vizitantojn per siaj delikateco kaj eleganteco ke ili eĉ ne volas forlasi la eksponejon. Sube ni prezentas kelkajn el ili:

 


Vin-ujo en la formo de birdo
 

 

    Vin-ujo en la formo de birdo: la plej fama kaj valora bronzaĵo en la formo de birdo altas je 26.5 cm. kaj larĝas je 22.8 cm. La kapo kaj la korpo de la birdo povas esti malfermita kaj fermita. Laŭ esploro, ĝi estis elterigita en Taiyuan, la ĉefurbo de la provinco Shanxi de Ĉinio. Probable, ĝi estis vin-vazo uzita en aristokrata familio dum la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770 a. K. -- 476 a. K.). 

 


Vin-kruĉo kun desegnoj de drakoj kaj feniksoj sur la korpo
 

 

    Vin-kruĉo kun desegnoj de drakoj kaj feniksoj sur la korpo: vin-kruĉo farita en la malfrua periodo de Printempo kaj Aŭtuno altas je 44.6 cm. kaj larĝas je 26.6 cm. Sur la tuta korpo de la kruĉo plenas de vejn-ornamo kun eksterordinara eleganteco. Laŭ esploro, ĝi estis elterigita en Hunyuan de la provinco Shanxi de Ĉinio. 

 


Bronza sonorilo kun kvar tigroj kiel ornamaĵoj
 

 

    Bronza sonorilo kun kvar tigroj kiel ornamaĵoj: muzika instrumento farita en la malfrua Okcidenta Zhou-dinastio altas je 38.5 cm. Ĝi kun vejnoj de tigra haŭto kiel ornamo sur la korpo povas eligi belan sonon. 

 


Vin-ujo en la formo de elefanto
 

 

    Vin-ujo en la formo de elefanto: vin-ujo farita en la dinastio Shang kaj elterigita en la provinco Hunan de Ĉinio, altas je 17.2 cm., longas je 21.2 cm., kaj larĝas je 10.6 cm. La ovala truo sur la dorso de la elefanto servas kiel la buŝo de la vin-ujo, tra ĝi vino povas esti enverŝita. Ĝiaj naztruoj kaj ĝia abdomeno estas interligataj ene. Vino povas flui el la naztruoj de la elefanto. Sur la kovrilo estas staranta malgranda elefanto, kiu funkcias kiel kovrila butono. Tiu ĉi objekto forme vivsimilas al elefanto kaj praktike servas kiel vin-ujo. 

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng