Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sanprotekto en vintro
2013-01-29

    Vintre oni tre facile suferas de iuj oftaj malsanoj. Kial?

 

    La sanprotekta teorio de la ĉina medicino montras, ke vintre ĉio sin kaŝas kaj ankaŭ la vitala energio jin en la homa korpo tendencas al vigliĝo, dum la vitala energio jang malvigliĝas kaj pro tio oni estas facile atakita de multaj malsanoj. Oni devas obei la naturajn leĝojn kaj doni grandan atenton al protekto de jin, ĉar vintro koncernas la renojn, kiuj havas striktan rilaton kun la homaj kresko, generado, fortikiĝo kaj seniliĝo, tial protekto de la vitala energio en la renoj estas bazo de la sano kaj prokrasto de la senileco.

 

    Por toniki la renojn oni devas atenti antaŭ ĉio la regulojn de siaj ĉiutaga vivo, trinkado, manĝado, ripozo kaj laboro.

 

    Por tio la manĝaĵoj ne devas esti tre salaj, ĉar salo malutilas al la renoj. Tiam por modere sin toniki oni povas manĝi bestajn hepatojn kaj renojn, polpon, sepion, angilon, holoturion, sezamsemojn, arakidsemojn, juglandojn, sojfabojn k.a.

 

    Vintre oni devas esti vestitaj dike, ĝustatempe pliigi vestojn laŭ ŝanĝiĝo de la vetero kaj precipe teni la piedojn en varmo. Ĉar la piedkavoj estas malproksimaj de la koro, al ili cirkulas malpli da sango, kaj plie, la tavolo de graso en la plandoj estas maldika, pro tio por ili estas malfacile konservi varmon, kaj ili estas facile atakataj de malvarmo. Se la piedplatoj suferas de malvarmo, tio do malutilas al la tuta korpo kaj kaŭzas malvarmumiĝon, doloron en la talio, gamboj kaj ventro kaj eĉ dismenoreon. Tial oni devas varme vesti la piedojn, ofte movi ilin kaj ne longe stari senmove eksterdome. Antaŭ la enlitiĝo oni devas bani siajn piedojn en varmeta akvo kaj forte froti ilin, kio utilas al la sangcirkulado, konservo de varmo, mallaciĝo, dormado kaj rezisto kontraŭ malvarmo.

 

    Oni devas teni sian loĝejon en taŭgaj temperaturo kaj malsekeco, kun aero freŝa kaj oksigeno sufiĉa. Oni devas frue enlitiĝi kaj malfrue ellitiĝi. La ĉiutaga vivo devas esti en ordo.

 

    Necesas preni taŭgajn paŝojn por preventi oftajn malsanojn vintre.

 

    En frosta vintro la haŭto tre facile suferas de malvarmo kaj pro tio malglatiĝas sangcirkulado, kio facile kaŭzas frostabsceson. Por preventi frostabsceson oni devas aktive partopreni sportojn por fortikiĝo, glata sangcirkulado kaj leviĝo de la rezistpovo kontraŭ malvarmo kaj malsanoj. Vintre oni ne devas porti tre mallarĝajn ŝuojn. Atakite de frosto, la manoj kaj piedoj ne devas esti varmigitaj tuj apud fajro nek lavitaj per varma akvo. Estas popoldiro: efike kuraci somere la malsanojn okazintajn vintre. Por kuraci frostabsceson oni povas somere pisti ajlon, varmigi la pistaĵon sub la suno kaj per ĝi ŝmiri la korpoparton de frostabsceso, tio preventas la recidivon de frostabsceso.

 

    Vintre la malvarma klimato malfortigas la funkciojn de la supra spirkanalo, kaj sekve de tio patogenaj faktoroj, virusoj kaj bakterioj kaŝitaj en la spirkanaloj do atakas la organismon kaj kaŭzas infektiĝon al la supra spirkanalo kaj recidivon de trakeito. Por preventi trakeiton oni devas fari konvenajn sportojn kaj lavi la vizaĝon per malvarma akvo cele levi la rezistpovon kontraŭ malvarmo kaj krome, ankaŭ multe sin sunumi, spiri freŝan aeron, preni malpli da akraj manĝaĵoj, sed pli da nutroriĉaj legomoj kaj fruktoj, kiaj rafano, tomato, piro kaj oranĝo.

 

    Vintre gripo furiozas. Tio estas ĉefa kaŭzo de trakeito kaj graviĝo de iuj malsanoj. Preventi gripon ja estas grave. Jen simpla, tamen efika metodo: fermi la pordon kaj fenestrojn antaŭ enlitiĝo, vaporigi vinagron en poto, por ke la vaporigita vinagro saturu la aeron de la ĉambro. La kvanto de la vaporigita vinagro estas 6-12 ml por ĉiu kubmetro. Faru tion unufoje ĉiutage, po unu horo. Tion faru 3-5 fojojn kontinue.

 

    Vintre la mezaĝuloj kaj maljunuloj devas fari ĉion eblan por preventi cerb- kaj kardio-vaskulajn malsanojn. Ili devas doni grandan atenton al evito de malvarmo kaj konservo de varmo, ĝustatempe pliigi kaj malpliigi vestojn, porti malstriktan veston por ke la sango facile cirkuladu, racie reguligi ĉiutagan vivon, ne preni tro da oleozaj kaj dolĉaj manĝaĵoj, preni nutroriĉajn kaj delikatajn manĝaĵojn, ne fumi, nek multe drinki, nek tro laciĝi. Ili estu ĉiam kvietaj kaj bonhumoraj, ne koleru, nek malpaciencu, nek mornu. Kaj necesas por ili ankaŭ atenti ŝanĝiĝon de sia malsano, regule viziti kuraciston kaj preni konvenajn medikamentojn por eviti graviĝon de la malsano.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng