Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wu Bangguo ĉeestis al la 21-a jarkunveno de la Azi-Pacifika Parlamenta Forumo
2013-01-29


Rusaj oficistoj bonvenigas Wu Bangguo (dekstre) en la flughaveno. 

 

    La 27-an de januaro de 2013 (laŭ la loka tempo), Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, atingis Vladivostok, urbo de la norda Rusio, por ĉeesti al la 21-a jarkunveno de la Azi-Pacifika Parlamenta Forumo, kiel la invitito de sinjorino Valentina Matvienko, prezidanto de la Rusa Federacia Komitato.

 

    La forumo estas parlamenta organizo kun plej forta influo en la azi-pacifika regiono. Ĝi estas unu el la gravaj multflankaj parlamentaj organizoj, en kiu partoprenas la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. La ĉi-foja jarkunveno celas sincerajn interparolojn pri la temoj de la regiona sekureco, komerca negoco, landa kunlaboro kaj tiel plu. Tio havas gravan signifon por la subteno al la paco kaj stabileco de la regiono kaj akcelo al la profit-reciprokaj kunlaboroj. Wu Bangguo faris parolon en la jarkunveno pri la principaj proponoj de Ĉinio sur la gravaj aferoj rilataj al la paca evoluado de la azi-pacifika regiono kaj pri la ĉinaj politikoj enlandaj kaj eksterlandaj. Li faris duflankajn intervidiĝojn respektive kun diverslandaj gvidantoj, kiuj ĉeestis al la jarkunveno por profunde interŝanĝi opiniojn pri la gravaj aferoj kune zorgataj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng