Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Gimnastiko sur seĝo (I)
2013-01-29

 

    Homoj, kiuj longe laboras ĉe skribotablo, tre facile suferas de doloro en muskoloj, precipe en la kolaj, ŝultraj, dorsaj muskoloj kaj tiuj de la supraj membroj. Kun tempopaso ilin atakas kronika lezo.

 

    Gimnastiko sur seĝo estas elpensita por la homoj longe laborantaj ĉe skribotablo. En la bildoj la ombritaj partoj montras ekzercadajn muskolojn.

 

    La gimnastiko konsistas el 6 partoj kun 12 movoj. Oni povas fari ĝin en malpli ol 5 minutoj. Ĉiutaga farado estas tre utila al la ekzercantoj.

 

    I. Ekzerco de la kolo

 

    A. Sidu sur seĝo, tenante la randojn de la seĝo per ambaŭ manoj. Klinu la kapon kiel eble plej malsupren kaj poste levu ĝin kiel eble plej malantaŭen (Bildo 1-a).

 

    B. Turnu la kapon flanken kun la orellobo tuŝanta la ŝultron laŭeble. Reprenu la originan pozon. Turnu la kapon al la alia flanko kaj faru la samon (Bildo 1-b).

 

    C. Turnu la kapon flanken, kun la okuloj rigardantaj flanken-malantaŭen. Reprenu la originan pozon. Turnu la kapon al la alia flanko kaj faru la samon (Bildo 1-c).

 

    II. Ekzerco de la ŝultroj

 

    A. Sidu sur seĝo, kun la supraj membroj pendantaj ambaŭflanken de la korpo. Levu kaj mallevu la ŝultrojn (Bildo 2-a).

 

    B. Metu la maldekstran manon sur la dekstran ŝultron. Per la dekstra mano subtenu la maldekstran kubuton kaj movu ĝin internen kaj malantaŭen, turnante la kapon maldekstren kun la okuloj rigardantaj maldekstren-malantaŭen. Reprenu la originan pozon. Metu la dekstran manon sur la maldekstran ŝultron kaj faru la samon (Bildo 2-b).

 

    C. Levu la maldekstran brakon, metu la maldekstran manon sur la malantaŭan parton de la kranio. Metu la dekstran manon sur la maldekstran kubuton kaj movu ĝin internen kaj malsupren. Reprenu la originan pozon. Levu la dekstran brakon kaj faru la samon (Bildo 2-c).

 

    Atentu:

 

    1. Faru la ekzercadon malrapide, ne tro forte nek abrupte.

 

    2. Post ĉiu ekzerco ripozu 10-20 sekundojn kaj faru la sekvantan ekzercon.

 

    3. Faru la serion da movoj aŭ kelkajn el ili laŭ plaĉo. Ripetu ĉiun movon 8-10-foje.

 

    (Daŭrigota)

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

  

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng