Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sanprotekto en aŭtuno
2013-01-29

    En frua aŭtuno la somera varmo ankoraŭ ne cedas al aŭtuna agrablo kaj oni daŭre sentas netolereblan varmon, pro tio la ĉinoj nomas tian varmon "aŭtuna tigro". En meza aŭtuno la klimato estas agrabla kaj en profunda aŭtuno pro ventado kaj pluvado oni sentas malvarmon.

 

    Aŭtune la aero estas seka. Tage varmas kaj nokte malvarmas. Tiam oni estas facile atakita de akuta seka gripo.

 

    Ĝiaj suferantoj estas turmentataj ne nur de la simptomoj de ordinara malvarmumo, sed ankaŭ de malagrabla sekeco de la gorĝo, naztruoj kaj lipoj, tusado, febro, kapdoloro ktp. La malsano similas al infektiĝo en la supra spira kanalo kaj akuta bronkito.

 

    Laŭ la ĉinmedicina teorio oni opinias, ke aŭtune sekaj kaj varmaj patogenaj faktoroj sin trudas en la homajn pulmojn kaj kaŭzas malsanon. Komence, la malsano estas ne grava. Se oni kuracas ĝin frue, do la malsanuloj facile resaniĝos. Neĝustatempa kaj neĝusta kuracado ofte gravigas la malsanon. Sekve de tio, la patogenaj faktoroj sin trudas en intestojn kaj kaŭzas intestan gripon kaj mallakson. Se la malsano pligraviĝas, ĝi do atakas la hepaton kaj renojn kaj kaŭzas gravan febron, konvulsion, hemoragion kaj aliajn. La ĉinmedicinaj kuracistoj dividas la sekan gripon en la varmetan kaj malvarmetan. Ili opinias, ke en profunda aŭtuno estas malvarmete kaj blovas malvarma vento, oni facile suferas de malvarmeta gripo, pli milda ol tiu en frosta vintro. En la suna tago oni facile suferas de varmeta gripo, pli grava ol tiu en malfrua printempo, tial la malsano strikte rilatas al ŝanĝiĝo de la klimato.

 

    Por preventi la varmetan kaj malvarmetan gripojn oni devas fari la jenon:

 

    Aŭtune la vitala energio jang en la naturo tendencas al moderiĝo kaj tiam oni devas en- kaj ellitiĝi frue por retiri la vitalan energion jin kaj eltiri la vitalan energion jang. Samtempe oni devas reguligi la humidecon en la ĉambro. La homoj, kies haŭto estas seka kaj kruda, devas malofte sin bani, sed ofte ŝmiri sin per glicerino kaj aliaj haŭtoprotektaj kremoj.

 

    En aŭtuno oni devas sufiĉe atenti pri sia nutrado, ĉar en somero oni multe trinkas kaj malmulte manĝas. Aŭtune abundas legomoj kaj fruktoj. Tiam, se oni manĝas pli da ili, tio tre utilas por forigi la sekecon de la okuloj, naztruoj kaj gorĝo, krudecon de la haŭto, mallakson kaj aliajn malsanojn. Tiuj, kiuj suferas de la stomaka kaj liena debileco, devas preni la manĝaĵojn kuiritajn anstataŭ krudajn kaj malvarmajn. Oni povas kuiri pirojn kaj manĝi la piran supon. Tio estas tre utila por kuraci sekan gripon kaj sekan tusadon.

 

    Aŭtune oni devas atenti la diversecon de nutraĵoj kaj preni pli da acidaj manĝaĵoj kaj malpli da akraj kaj oleozaj por humidigi la pulmojn. Tiam oni povas preni pli da bovlakto, sojfaba lakto, karotoj, tomatoj, piroj, persimonoj, blankaj orelfungoj k.a. kaj malpli da akraj, frititaj kaj rostitaj manĝaĵoj, kiuj kaŭzas pirozon, lipan kaj gorĝan sekecon kaj afton.

 

    En frua aŭtuno oni devas toleri malvarmon kaj eĉ en profunda aŭtuno oni ne devas sin vesti tro dike. Kvankam en aŭtuno la temperaturo iom post iom malleviĝas, preferindas porti kompare maldikajn vestojn por levi la rezistpovon kontraŭ malvarmo. Se oni tion faras, do en malvarma vintro oni povas efike rezisti kontraŭ malvarmo. Kompreneble, tio devas esti konforma al ŝanĝiĝo de la klimato, kondiĉe ke oni ne malvarmumiĝos.

 

    Ja estas vere, ke la plej taŭga rimedo kontraŭ malsanoj estas fizika ekzercado. Aŭtune, en la hela tago oni povas fari montogrimpadon, kuradon, naĝon ktp, kio estas utila al la sano de la pulmoj, pligrandigo de la rezistpovo de la organismo kontraŭ seka gripo.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng