Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Verkaĵoj de Motoko Ishii eksponiĝas en Pekino
2013-01-29


Parolas Motoko Ishii en la kunsido. 
 

Masato Kitera faras parolon en la kunsido.

 

    La 26an de januaro, 2013, en la ambasadorejo de Japanio en Ĉinio estis projekciita verkaĵaro kun la temo "longa historio kaj amikeca estonteco", kreita de konata japana lumil-dezajnisto s-ino Motoko Ishii. Masato Kitera, japana ambasadoro al Ĉinio, diris en la kunsido, ke la aktivado povas akceli la reciprokan komprenon de la du popoloj, profundigi amikecon inter ili kaj servi por bonigo de la dulandaj interrilatoj.

 

    Sur granda ekrano estis projekciitaj bildoj, ekzemple antikvaj ĉinaj objektoj, ukijoj, kaj kaligrafaĵoj de ĉinaj kaj japanaj infanoj, al kiuj Motoko Ishii aldonis malsamajn lumojn por pliigi la nuancon, kaj la montradon akompanis muziko de ŝamiseno el Edo-epoko en Japanio. La spektantoj povis percepti kunfandiĝon de la du kulturoj.

 

    Motoko Ishii atentigis en la kunsido, ke la amikeco inter Japanio kaj Ĉinio havas longan historion, kaj la du popoloj devas akceli interkomprenon kaj amikecon. Man-enmana klopodo de la du landoj por la paco de Azio estas nemankigebla en Azio kaj eĉ en la tuta mondo en la 21a jarcento. Ŝi deziris, ke la aktivado povu esti bona ŝanco por antaŭenigi interkomprenon kaj amikecon inter la du popoloj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng