Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sanprotektado en somero
2013-01-29

    En la sunbrila, varma somero tre viglas la vitala energio jang kiu konkure eliĝas el la homa korpo, dum la vitala energio jin, kaŝiĝanta interne de ĝi, estas ne sufiĉa. Pro manko de la vitala energio en la visceroj, la homa digestado malfortiĝas. Tial por malpliigi varmon interne de la korpo oni devas preni manĝaĵojn, utilajn al la lieno, stomako kaj produktado de la vitala energio. Por kvietigi soifon kaj rezisti kontraŭ sunfrapo oni devas manĝi akvomelonon, supon kun kuiritaj fazeoloj kaj kaĉon el rizo kaj lotussemoj. Somere oni devas preni ĉefe vegetalajn manĝaĵojn, sed malpli da viando, alie kaŭziĝos mukaĵo, kiu malutilas al ĝinglŭo-vojoj, cirkulado de la sango kaj vitala energio, kaj eĉ kaŭziĝos cerbaj kaj kardiovaskulaj malsanoj. Somere oni devas trinki pli da akvo, tamen oni ne devas trinki tro rapide, nek tro multe, nek tro da malvarma trinkaĵo, kiu povas ne nur maldensigi la stomakan sukon, sed ankaŭ malhelpi digestadon kaj mallevi rezistopovon kontraŭ la malsanoj, kaj granda kvanto da malvarma trinkaĵo povas malpliigi sangon en la membranoj de la digestaj kanaloj, kaŭzi akutan gastroenteriton, disenterion k.a. Fakte en la medio de alta temperaturo varma trinkaĵo estas utila al ŝvitado, disiĝo de varmo en la visceroj kaj post trinkado oni sentas sin komforte. Kvankam malvarmaj trinkaĵoj, precipe la glaciigitaj, povas forporti kvanton da varmo en la korpo, tamen la abrupta ŝanĝiĝo de varmo tre facile kaŭzas perturbon de ekvilibro en la korpo kaj malpli ŝvitigas. Kvankam oni sentas sin komforte, tamen la varmo disiĝas ne multe.

 

    Somere la tago estas longa kaj nokto mallonga. Pro matena malvarmeto iuj ellitiĝas malfrue. Laŭ ĉinmedicina teorio, somere oni devas enlitiĝi kaj ellitiĝi frue konforme al la natura ŝanĝiĝo "La suno leviĝas frue". Se matene oni eldomiĝas frue kaj faras malrapidan kuradon, gimnastikon k.a., tio estas tre utila al la homa sano.

 

    Klasikaj medicinaj libroj de Ĉinio konigas, ke somere oni ne devas longe resti sub ombroriĉaj arboj nek sur balkono kaj en dormo oni ne devas lasi malvarman aeron longe blovi el klimatizilo, por ke ĝi ne enpenetriĝu en la homan korpon, ĉar dum ripozo en la malvarmeta loko, kvankam la temperaturo de la haŭto malleviĝas, tamen la natura temperaturo restas senŝanĝa, kaj pro manko de ŝvito la interna varmo ne povas disiĝi, tial oni ofte sentas kapturnon, lacon, malfortecon de la membroj k.a. Kaj pro tio oni facile suferas de malvarmumo, vomado, lakso kaj eĉ apopleksio.

 

    Laŭ la teorio pri sanprotektado, la ĉinaj medicinistoj opinias, ke la interna varmo havas striktan rilaton kun la funkcio de la homa koro. Pri tio respondecas ne nur la koro, sed ankaŭ la cerba kortekso kaj eĉ la centraj nervaj sistemoj en la tuto. Tial tre grava estas protektado de la homa koro en somero.

 

   Oni devas agi laŭ la natura leĝo en somero por sin teni en konstanta bonhumoro. Se oni estas en konstanta malĝojo kaj depresio, do kaŭziĝas perturbo de la sanga cirkulado kaj eĉ kormalsano. La koro regas internan varmon ŝvitigan. En varma somero oni facile ŝvitas kaj laciĝas. Longa restado en varma loko aŭ sub la suno povas kaŭzi sunfrapon. Tio malutilas ankaŭ al la funkcio de la koro, tial atakite de sunfrapo, oni suferas ankaŭ de subita brustangoro kaj sveno. Tiuj, kiuj suferas de hipertensio, kormalsano aŭ aterosklerozo, devas doni pli grandan atenton al prevento de sunfrapo.

 

    En la fino de somero kaj komenco de aŭtuno la klimato estas humida. Ankaŭ humideco estas patogena faktoro. La homa lieno inklinas al sekeco, kaj se la patogena faktoro atakas la lienon, tio malhelpas ne nur la lienan funkcion, sed ankaŭ la apetiton kaj kaŭzas dispepsion, abdomenan ŝveliĝon, lakson kaj lacon kaj kun la tempopaso okazas muskola reduktiĝo, depresio k.a. Por eviti tiajn simptomojn oni devas sin deteni de ĉagreno kaj kolero, regule aranĝi la ĉiutagan vivon, trinki teon kaj ofte preni kaĉon.

 

    Somero estas sezono, en kiu ofte okazas infektaj intestaj malsanoj. Tiam oni devas doni grandan atenton al prevento de bakteria disenterio kaj por preventi la malsanon oni devas manĝi pli da ajloj kaj malpli da malvarmaj manĝaĵoj.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng