Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinoj en Sankta Francisko rememoris Maurice H. Chuck
2013-01-29


En la ceremonio por la memoro pri Maurice H . Chuck  
 

En la ekspozicio pri la vivo de Maurice H. Chuck

 

    La 26-an de januaro de 2013 okazis en Sankta Francisko (SF) de Usono ceremonio je la memoro pri fama ĉina verkisto kaj ĵurnalisto Maurice H. Chuck, kiu kontribuis al la amikeco inter Ĉinio kaj Usono, persistis en la vero kaj kuraĝis al la revo.

 

    En la jaro 1932, li naskiĝis en Doumen de Guangdong-provinco en suda Ĉinio kaj vivis tre malfacilan vivon en sia infaneco. Lia familio ne havis monon por sendi lin al lernejo, kaj post kiam la patrino forpasis, li kun la patro iris al Usono. Li estis maljuste traktita pro kontraŭo de milito, subteno de konstruado de rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj diskonigo de nova Ĉinio.

 

    En la jaro 1972, li startigis la ĵurnalon Sankta Francisko Ĵurnalo por diskonigi Ĉinion al Usono per la ĉina lingvo kaj la angla. En la jaro 1995, li startigis la gazeton La Literaturo. Li neniam ĉesigis verkadon kaj eldonis kelkajn librojn kun la temo de enmigrintoj el Ĉinio al Usono. Li ankaŭ estis tradukisto de Feinstein, eksa urbestro de SF, kiam li vizitis Ŝanhajon. Maurice H. Chuck forpasis pro malsano en la 21-a de decembro de 2012.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng