Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Prelego pri Esperanto por japanoj en Pekino
2013-01-29

de USUI Hiroyuki

 


USUI Hiroyuki dum la prelego 

 

    Posttagmeze de la 19an de januaro, USUI Hiroyuki, japana redaktoro de El Popola Ĉinio, faris japanlingvan prelegon pri Esperanto en orienta Azio antaŭ japanaj gestudentoj studantaj en Pekino.

 

    Lia prelego okazis kiel "la 76a Akademia Renkontiĝo de Japanoj en Pekino". La aranĝon ekde 2008 organizas YAMAGUCHI Naoki, kiu faras doktoriĝajn studojn en la Pekina Universitato, por intensigi akademiajn diskutojn inter japanoj studantaj en Pekino kaj helpi ilin fariĝi kapablaj publikigi siajn studojn en la ĉina lingvo. Laŭ Yamaguchi tiaj japanoj nuntempe ankoraŭ absolute mankas, dum abundas ĉinoj, kiuj povas funkcii japanlingve en akademiaj rondoj.

 


YAMAGUCHI Naoki, la organizanto de la renkontiĝo
 

 

    La prelego titoliĝis "Genealogio de 'etnolingva pesimismo' en orienta Azio: KITA Ikki, Lusin kaj MAO Zedong". La preleganto unue klarigis kio estas Esperanto (ĉar multaj gejunuloj nuntempe eĉ ne scias ĝian nomon) kaj atentigis, ke la lingvo fariĝis populara en tia mondoparto aŭ soci-tavolo, kie ekzistas informa malekvilibro: ekzemple, la laborista klaso en Eŭropo antaŭ la dua mondmilito, orienta Eŭropo sub socialismo kaj nelaste orienta Azio.

 

    Sekve estis prezentita, kiel ekzemplo de subteno al Esperanto en orienta Azio, propono de japana pensulo kaj publicisto KITA Ikki, kiu en 1919 proponis enkonduki Esperanton en Japanio. Lia propono fakte celis fine unulingvigi la tutan teritorion de Japanio kaj ĝiaj kolonioj per Esperanto kaj tiel transŝtupi la homaran evoluon preter la okcidentaj potencoj. La preleganto ankaŭ rimarkigis, ke tiu ĉi kvazaŭ "sennaciisma" ideo venis al Kita pro liaj pli fruaj rilatoj kun ĉinaj anarkiistoj kiel ZHANG Ji, LIU Shipei kaj HE Zhen, kiuj restadis en Tokio komence de la 20a jarcento.

 


Parto de la ĉeestantoj
 
 

Post la prelego
 

 

    Fine la prelego ankaŭ tuŝis la socian fonon de subteno al Esperanto fare de tiaj ĉinaj eminentuloj kiel Lusin aŭ MAO Zedong, kiu laŭ Usui fontas, same kiel en la kazo de japanoj, el la geopolitike periferia situo de orienta Azio en la moderna mondo kaj la informa kaj ankaŭ lingva malekvilibro, kiun tiu ĉi situo devigis al la popoloj de tiu ĉi mondparto.

 

    La prelegon ĉeestis 17 personoj, el kiuj 14 japanoj, du ĉinoj kaj unu koreo. Surprize plimulto de la ĉeestantoj estis virinoj, dum kutime tiun ĉi renkontiĝon ĉeestas pli da viroj. Se la enhavo estis iom tro bunta kaj densa kiel unu kaj duonhora prelego, almenaŭ la entuziasmo de la preleganto impresis la aŭskultantojn, kiuj starigis diversajn demandojn postprelege.

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng