Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio respondis la esperon de Japanio
2013-01-30


Hong Lei respondas en la regula gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio. 

 

    En la regula gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio okazinta en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, la 28-an de januaro de 2013, iu raportisto demandis, kiel Ĉinio taksas la esperon lastatempe esprimita de la japana ĉefministro Abe Shinzo pri malfermo de la interparola fenestro inter Ĉinio kaj Japanio kaj pri rebonigo de la rilatoj inter la du landoj.

 

    Pri tio Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, respondis, ke la ĉina flanko jam rimarkis la koncernajn deklarojn de la japana ĉefministro. Ĉinio kaj Japanio estas najbaroj kun gravaj rilatoj, ne ŝanĝiĝis la gvidlinio de la ĉina registaro pri la atento al la disvolviĝo de la dulandaj interrilatoj.

 

    Hong Lei diris, ke en la nuna situacio estas necesa por la du flankoj montri siajn ŝtatajn respondecojn, politikajn saĝojn kaj historiajn devojn, sin liberigi el la nunaj frapantaj malfaciloj kaj antaŭenpuŝi konstruon de la strategiaj reciprok-utilaj rilatoj inter la du landoj, sur la bazo de la principoj difinitaj en la kvar politikaj dokumentoj kune skribitaj de Ĉinio kaj Japanio. Ĉinio esperas, ke la japana flanko klopodos per sia reala ago kaj iros vizaĝe-al-vizaĝe kun Ĉinio por kune progresigi la rilatojn inter la du landoj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng