Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Verkistoj kaj la centjara kongreso fokuse en Zamenhof-tagaj aranĝoj
2013-01-30

    Esperantistoj en la regiono de kaj ĉirkaŭ Tokio ĉiujare aliĝas al la kutimo de tutmondaj esperantistoj festi la naskiĝtagon de Zamenhof, se ne ĝuste en la 15a de decembro, almenaŭ en tiu plej lasta monato de la jaro.

 

    Juna verkisto parolis en la gubernio Kanagawa

 

 
MAMIYA Midori
 
 
Sceno el la Zamenhofa Festo en Kanagawa

 

    La veran Zamenhofan tagon, la 15an de decembro 2012, en la urbo Odawara okazis la Zamenhofa Festo de Kanagawa, kiun kune okazigas kvar Esperanto-societoj en tiu gubernio, kiu kuŝas sude de la japana ĉefurbo. La feston, kiun ĉeestis 55 personoj, gastigis ĉi-foje la Esperanta Klubo de Odawara.

 

    La plej granda allogo de la festo estis prelego de MAMIYA Midori, juna roman-verkisto, kiu antaŭ kelkaj jaroj eklernis Esperanton kaj en sia plej lasta romano "Turvirino" uzas la lingvon por la titoloj de la libro mem kaj de ĉiuj ĉapitroj. Li rakontis pri siaj literatura verkado kaj rilatoj al Esperanto, kaj i.a. diris, ke la partopreno en UK kaj IJK en Hanojo inspiris lin multe. La verkisto konfesis, ke pli frue li nur lernis la skriban lingvon kaj eĉ ne sciis diri "kiel vi fartas?", kiam li alvenis al Vjetnamio.

 

    Aliaj programeroj inkluzivis prezentadon de la kastelo Odawara kaj kantadon fare de grupo de kant-amantoj el Jokohamo kaj Odawara, kiuj kantis kelkajn kantojn inkluzive de "Rekviemo al la viktimoj de la Granda Tertremo en la Orienta Japanio" dediĉita al la forpasintoj kaj damaĝitoj de la sismo en la jaro 2011.

 

    En Tokio Tibor SEKELJ rememorata

 

    La 16an de decembro okazis en Tokio la 20a Esperanto-Festo, alinome Zamenhofa Vespero, organizita de "Ok Esperanto-Grupoj de Tokio", kiu dum la lastaj du jardekoj kune aranĝas unutagan kurson de Esperanto kaj tiun ĉi Vesperon. Ĉeestis 62 homoj.

 

 
Tower Hall Funabori dumnokte
 

Komuna foto de la tokia Zamenhofa Vespero 

 

    En la unua parto prelegis IWAYA Mizru pri Tibor SEKELJ (1912-1988), kiu i.a. vizitis Japanion dufoje kaj konatiĝis kun tiamaj japanaj esperantistoj. Raportis pri IJK en Hanojo IWAMA Kyo de la Japana Esperanto-Junularo, kiu ankaŭ informis pri la 31a Komuna Seminario inter orient-aziaj junularoj, kiu intertempe jarfine okazis en Tokio.

 

    SUZUKI Keiichiro kaj SYOZI Keiko prezentis la skizon de la 100a Japana Esperanto-Kongreso, ne laste ĉar la festo gastis ĝuste en Tower Hall Funabori, kie okazos la jubilea kongreso mem en oktobro ĉi-jare (Suzuki, parenteze, parolis pri la kongreso ankaŭ la antaŭan tagon en Odawara). En la dua parto la ĉeestantoj apartiĝis en kvar laŭtemajn grupojn kaj interparolis respktive pri jenaj temoj: "Komuna Seminario", "Parolu esperante kun s-ro Klivo Lendon" , "Interparolo kun d-ro Lins" kaj "la 100a japana kongreso".

 

El raportoj de OKUTU Sintaro kaj SYOZI Keiko

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng