Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Granda realisma poeto Du Fu (I)
2013-01-30

    Du Fu estis unu el la plej famaj ĉinaj poetoj de Tang-dinastio (618-907 p.K.). Li kaj la granda poeto Li Bai vivis en sama epoko. Ili estis intimaj amikoj.

 

    Li Bai kaj Du Fu atingis preskaŭ same grandajn sukcesojn en la poezio, tial oni nomis ilin kune Li Du. Sed iliaj poemoj estis originalaj en ideologia enhavo kaj arta stilo. Simple dirite, la poemoj de Li Bai estas freŝaj kaj revoriĉaj kaj karakteriziĝas per romantika koloro. Sed tiuj de Du Fu estas melankoliaj kaj elspiras realisman koloron. Li puŝis la realisman literaturon de Ĉinio al nova etapo, kio estis lia plej grava kontribuo en la ĉina literaturo. Liaj poemoj estas verkitaj laŭ okazoj. Simile al ĝenroj, ili prezentas la tiaman socian fizionomion de malsamaj flankoj. Tial de antikve oni honoras liajn poemojn per historio en versoj.

 

 

 

    La realisma spirito de liaj poemoj prezentiĝas unue en la satiro kaj malkaŝo de la diboĉo, putriĝo kaj krueleco de la reganta klaso. Tiuj poemoj estas "Balado pri Vintra Ĉasado", "Balado pri Belulinoj" kaj aliaj. "Balado pri Vintra Ĉasado" priskribas la imponan kaj bonordan ĉasadon, alude ironias, ke lokaj registoj antaŭ ŝtataj danĝeroj nur sin amuzas per ĉasado. "Balado pri Belulinoj" mokis per ekstreme akraj kaj implicaj priskriboj la senkomparan diboĉon de la arogantaj kaj senhontaj imperiestraj boparencoj Jang Gŭoĝong kaj liaj fratinoj. La poemo objektive priskribas la vivon de tiuj aristokratoj.

 

 "La tria de l' monato tria belas la vetero,ekskursas multaj belulinoj ĉe Ĉjuĝjang-rivero .En delikata blanka haŭto k statur' graciasintenas ili en nobela alta maniero.Broditaj pavo kaj ĉjilin el oro kaj arĝentosur silkaj vestoj rebriladas en tard-primavero.Kio troviĝas sur iliaj kapoj?Smerald-folioj ĉarmaj pendas ĝis sub la oreloj.Kio vidiĝas post iliaj dorsoj?Koketas zonoj ornamitaj riĉe ja per perloj"

 

 Tiuj nobelinoj estis gravaj personoj kun granda potenco, favorataj de la imperiestro Ŝjŭanzong, sed Du Fu senkompate malkaŝis ilian lukson. En siaj poemoj Du Fu ne nur prezentis fiagojn de la regantoj, sed ankaŭ plurfoje malkaŝis la akran antagonismon inter la klasoj en la feŭda socio. En lia poemo "Jarfina Festeno" legiĝas jenaj versoj:

 

 "La registoj abomenas vinon kaj viandon,

 

    Sed teksiloj kaj kabanoj vakas en kamparo."

 

 En la poemo "Meditado sur la Vojo al Fengŝjan" legiĝas jenaj versoj:

 

 "En la kortego ruĝa dividiĝassilkaĵoj, kiujn povrulinoj kreis.

   

    Perforte oficistoj rabis ilin,kaj ili al palac' liveris."

 

 En la sama poemo, per pli lakonaj versoj li brile sintezis la fenomenon de la klasa antagonismo:

 

 "En ruĝaj domojputras vin',

 

    viando,dum frostmortintoj kuŝas ĉe vojrando."

 

    Unuflanke, nobeloj vivis en lukso kaj diboĉado kaj, aliflanke, plebanoj mortis eksterdome de frosto kaj malsato. Tio estis ne nur objektiva kontrasto de riĉo kaj malriĉo, sed ankaŭ forta malkaŝo de la ekspluatado de la reganta klaso al la laboranta popolo. Kvankam Du Fu ĉiam portis fidelecon al la imperiestro kaj metis sian esperon pri la nacia sorto sur lin, tamen li montris sian indignon kontraŭ la regantoj kaj esprimis ĝin en siaj poemoj. En tio li havis klaran temon de poemo kaj atingis senprecedencan nivelon.

 

 Liaj travivaĵoj ebligis al li verki poemojn spegulantajn la realon. En 712 p.K. Du Fu naskiĝis en familio de burokrato-bienulo. La familio ĝuis la privilegion ne pagi imposton nek soldatiĝi. Lia avo Du Ŝenjan estis fama poeto en la komenca periodo de Tang-dinastio. Kiam Du Fu estis juna, lia familio estis riĉa kaj ĝoja. Kun alta idealo li ŝatis rajdon, arkopafadon kaj ĉasadon kaj montris eksterordinaran literaturan genion. Depost la 20-a jariĝo li faris dek-jaran vojaĝon. Tiam li konatiĝis kun la granda poeto Li Bai. Du Fu estis je 11 jaroj pli juna ol Li Bai. Sed ili, kvazaŭ malnovaj amikoj, kune ekskursis kaj travivis gajan tempon. Post la aĝo de 30 jaroj, kiam la granda Tang-imperio komencis dekadenci, ankaŭ lia vivo falis en ĉiam pli profundan mizeron kaj malfeliĉon. 35-jara, li venis al la ĉefurbo Ĉang'an. Li pensis, ke dank' al lia talento, oni certe havigos al li ŝtatan oficon kaj li povos realigi sian politikan idealon. Sed tute ekster lia atendo, post dek jaroj li akiris malgrandan oficon. La dekjara malfeliĉo vidigis al li la krimon de la reganta klaso kaj la mizeron de la popolo. La supre diritaj realismaj poemoj "Balado pri Belulinoj", "Meditado sur la Vojo al Fengŝjan" ja estis verkitaj tiutempe. Tiam li fariĝis poeto zorganta pri la patrolando kaj popolo. Dum tiu periodo li pavimis por si solidan realisman vojon de poezia verkado.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

   

   

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng