Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Granda realisma poeto Du Fu (II)
2013-01-30

 En la jaro 755 p.K. leviĝis la ribelo de lokaj militaristoj An Luŝan kaj Ŝi Siming. La lando kaj nacio falis en profundan mizeron. En la milita tumulto mortis de malsato ankaŭ la juna filo de Du Fu, kio kompreneble estis por li peza bato. Poste li kun siaj familianoj komencis vagan vivon. Ili sekvis la fluon de fuĝantoj kaj sin nutris per sovaĝaj fruktoj. La travivaĵo ebligis al Du Fu pli profunde kontakti malsupretavolajn popolanojn. Li propraokule vidis la detruitan landon post masakro kaj prirabado, popolanojn perdintajn siajn hejmojn kaj ilian fortan plendon. Li, kiel fuĝanto, jam estis ligita kun la sorto de la patrolando kaj popolo. Sekve, lia plendo pri la malĝusta traktado al lia individua talento tenis novan enhavon pri la socio kaj politiko. Ĝi fariĝis ironio kaj skurĝo al la putra kaj nigra kortego, simpatio al la popolo kaj zorgo pri la nacia sorto.

 

 Du Fu verkis multajn poemojn pri milito. Antaŭ la ribelo de An Luŝan kaj Ŝi Siming, la militemo de la regantoj kaŭzis pezan ŝarĝon al la popolo. Viroj fariĝis soldatoj, ofte vidiĝis la korŝira fenomeno, ke la gepatroj kaj edzinoj ploregas ĉe la adiaŭo de siaj rekrutitaj karuloj. "Balado pri Militĉaroj" verkita de Du Fu en la tempo, kiam li estis en la ĉefurbo sieĝata de la ribelantoj, reliefe prezentas tiujn tristajn scenojn:

 

"Rulknaras veturiloj,Ĉevaloj brue henas,

 

 Rekrutoj sagojn kaj pafarkojn ĉe la lumboj tenas.

 

Ilin postkuras tiom da gepatroj kaj edzinoj,

 

Ke Ŝjanjang-pont' en polvonubo dense densa dronas.

 

Vojbare oni vestokroĉe kaj kun piedbatoj

 

Lamentas, ke la ĉielvolbo de vead' resonasr"

 

 La okjara ribelo kaŭzis al la popolo pli profundan mizeron. Ĝi dezertigis vastan regionon. Liaj poemoj de multaj flankoj priskribas la epokon plenan de sango kaj larmoj:

 

  "Survoje vidiĝas nur plorado,

 

         En urboj ne aŭdiĝas kantado."

 

   (El "Rekrutoj")

 

   "Kadavroj fetoras en herbaro,

 

            Sango ruĝigas akvon kaj teron."

 

   (El "La Disiĝo de Maljunuloj")

 

 En tiu periodo liaj plej famaj verkoj estis "La Pedelo de Ŝin'an-gubernio", "La Pedelo de Ŝihaŭ-vilaĝo", "La Pedelo de Tonggŭan-pasejo", "La Disiĝo de Nove-geedzigitoj", "La Disiĝo de Maljunuloj" kaj "La Disiĝo de Senhejmuloj", verkitaj en 759 p.K. En la urbo Lŭojang, kiu estis serioze detruita en la ribelo, la kortego de Tang-imperio denove komencis perfortan rekrutadon. Du Fu verkis la ses poemojn laŭ informoj ricevitaj survoje de Lŭojang al Hŭaĝoŭ. Pro la senĉesa militado la loĝantaro multe reduktiĝis kaj la junuloj estis tre malmultaj. Sed la registaro urĝis grandigi la armeon kaj perforte rekrutis novedzojn, neadoltajn knabojn kaj eĉ maljunajn virinojn. "La Pedelo de Ŝihaŭ-vilaĝo" figure reaperigas la kruelaĵon de la pedelo en noktomeza rekrutado. La tri filoj de iu familio estis rekrutitaj por milito, el ili du mortis sur la batalkampo. Informiĝinte pri la rekrutado, la maljunulo transrampis muron kaj fuĝis. Restis en la familio nur maljunulino, bofilino en ĉifonaĵo de la kapo ĝis la piedoj kaj suĉinfano. La pedelo neniel lasis la maljunulinon kaj rekrutis ŝin perforte. "La Disiĝo de Nove-geedzigitoj" priskribas paron da malriĉaj novaj geedzoj, ĉe kiuj

 

   "Vespere nupta festo, sed matene

 

        —Jam adiaŭo: Ho, kia rapido!"

 

 En la poemo la novaj geedzoj adiaŭis unu la alian en larmado. La aŭtoro citis vorton de la novedzino en la dua parto de la poemo kaj per tio esprimis sian deziron kuraĝigi al batalo por frakasi la ribelantan armeon. Jen la vortoj:

 

   "Jam ne memoru pri via edzino,

 

         Penu prizorgi vian militservon!"

 

 Du Fu ne nur havis profundan zorgon pri kaj simpation al la mizeraj popolanoj, sed ankaŭ varme laŭdis modestecon kaj sincerecon de la laboranta popolo. En la poemo "Ebriiĝo ĉe Oldulo Tjan", per simplaj kaj entuziasmaj versoj li bildigis sinceran maljunan kamparanon. Li restigis Du Fu por drinki kaj kriis ĉe la endomiĝo:

 

    "Li ordonas al l' edzin' apertigrandan vinvazon, el kuvo preni."

 

    kaj

 

    "Li retenas min je ĉiu staro,Laŭte petas fruktojn kaj kaŝtanojn. "

 

    ĝis

 

    "Lunapero volas mian restadon,Li kolere diras pri vinkvanto.""Li ja estas tro impertinenta,Mi tamen rigardas lin ne sovaĝa."

 

 Leginte ĝin oni sentis, ke inter la poeto kaj kamparano ekzistas intima amikeco.

 

 Du Fu amis la patrolandon kaj popolon. Lia ĝojo kaj malĝojo ĉiam ligiĝis kun la sorto de la patrolando kaj la sekureco kaj danĝero de la popolo. Kiam la patrolando frontis kontraŭ danĝeron, li estis korŝirata:

 

 "Restas nur montoj kaj riveroj el ruina regno;

 

Printempe la ĉefurbo plenas de herbaro densa.

 

La floroj verŝas larmojn pro l' malordo de la tempo

 

Kaj birdoj maltrankvilas por la foresto parenca."

 

   (El "Printempa Vidaĵo")

 

 

 

 

 Sed kiam venis ĝojiga informo pri restaŭro de la rompita patrolando, la melankolia poeto verkis la unuan gajan poemon:

 

 "Mi subite aŭdas reprenon de Hebej norda,

 

Kaj de larmoj malsekiĝas vesto mia.

 

Ekvidante la triston de l' edzino forblova,

 

Mi ordigas la poemojn, librojn, ĝojega.Blankharula kantado ja bezonas drinkadon,

 

Printempo akompanas min al la hejma loko.

 

Tra l'montgorĝoj Baŝja kaj Uŝja mi ŝipos senhalte,

 

Forlasinte Ŝjangjang, mi revenos rekte al Lŭojang."

 

 Jen surpaperiĝas ĝojega kaj larmoplena figuro de la poeto.

 

 En senlime trista aflikto Du Fu pasigis la duan duonon de sia vivo. En la lasta tempo li estis turmentata de malrico kaj malsano. Li mortis en kaduka ŝipo sur Ŝjangĝjang-rivero en 770 p.K. Pli ol 40 jarojn poste, lia ĉerko estis transportita de lia nepo al la hejmloko. Du Fu neniam formetis sian poezian penikon. Eĉ antaŭ sia morto li ankoraŭ verkis, sin apogante sur kapkuseno, kaj plendis por la mizera popolo.

 

    Krom poemoj koncerne al la tiamaj politiko kaj socio, Du Fu verkis ankaŭ multajn poemojn kun alia enhavo, ekz., tiuj pri meditado, adiaŭo, objekto, pejzaĝo ktp., en ĉiuj specoj troviĝas eminentaj poemoj. Du Fu uzis ĉiujn poemajn stilojn, sin liberigis de ilia kateno kaj kreive disvolvis ilian rolon. Li skribis en poema formo biografiojn, notojn pri vojaĝo, leterojn kaj eĉ raportojn al imperiestro. Unuvorte, la poemo ĉe li estis ĉiopova. La plej elstara trajto de liaj poemoj estas realismo. Oni povas diri, ke lia sukceso estas senprecedenca en la disvolviĝo de la ĉina klasika poezio, tial lia influo estas grandega, profunda kaj multflanka.

 

    La lingvo en liaj poemoj estis delikata, diskreta, forta kaj iam eĉ miriga. Rilate al si mem, li diris:

 

"Mi estas homo ŝatema je belegaj frazoj,

 

Sen mirigaj vortoj mi ne ĉesos ĝis la morto."

 

 En liaj poemoj oni povas vidi lian lingvan lertecon. Li estis lerta apliki popolajn dirojn, kio donis originalecon al liaj poemoj, altigis ilian esprimivon kaj pli proksimigis ilin al la popola vivo.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng