Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Enposteniĝos avangarda savŝipo
2013-01-30


Beihai J-101 dum navigacio 
 

Laborantoj en Beihai J-101 ekzercas sin en savado. 

 

    La 28an de januaro de 2013 ĉe la savkajo de Yantai, Shandong en orienta Ĉinio, Beihai J-101, la plej bone ekipita savŝipo de Ĉinio kaj flagŝipo por savado en la Norda Ĉina Maro, estis liverita por oficiala ekuzo al la nord-mara sav-sekcio sub la Ministerio de Trafiko kaj Transporto de Ĉinio. Post ceremonio de la livero Beihai J-101 ekveturis al la Norda Ĉina Maro por plenumi urĝajn taskojn dum la Printempa Festo (La feriajn tagojn ĉinoj ĝuas de la 9-a ĝis la 15-a de februaro).

 

    Beihai J-101 estas la unua profesia savŝipo kun 20 mil ĉevalpovoj en la Norda Ĉina Maro. Ĝi estas 116.95 metrojn longa, 16.2 metrojn larĝa kaj 7.8 metrojn profunda kun 6,513.132 toneloj da akvodismeto, 22 nodoj de maksimuma rapido kaj 10 mil marmejloj de plej longdaŭra navigado. Ĝi havas duaklasan dinamikan birad-sistemon kaj povas kunporti mezgrandan sav-helikopteron dum vojaĝo kaj provizi helikopterojn per fuelo, elektro kaj aero.

 

    La ŝipo kapablas ankaŭ repreni oleverŝaĵon kaj forigi marsurfacan ole-malpuraĵon.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng