Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Li Bai, granda romantika poeto
2013-01-30

    Li Bai (701-762 p.K.) vivis en la prospera periodo de Tang-dinastio. Li estis elstara reprezentanto de tiutempa poezio kaj ankaŭ granda romantika poeto en la ĉina literatura historio post Ĉju Jŭan.

 

    Kie li naskiĝis? Tio restas problemo diskutata eĉ hodiaŭ. Iuj opinias, ke liaj prapatroj vivis en Gansu-provinco kaj li mem en Siĉŭan-provinco. Aliaj asertas, ke li naskiĝis en Sujje de la Centra Azio. Vivante en riĉa familio Li Bai ricevis bonan edukon dum sia infanaĝo. La juna Li Bai estis interesata de multaj aferoj: legi librojn, verki poemojn, sin ekzerci en skermado, kaj kondutis kavalire. En la aĝo de ĉ. 20 jaroj li komencis vojaĝi en Siĉŭan-provinco kaj en la aĝo de 25 jaroj li forlasis la familion kaj komencis la vagan vivon.

 

    Li Bai vivis en la epoko, kiam Tang-dinastio estis senprecedence prospera kaj potenca kaj havis diversajn sociajn kontraŭdirojn kaj krizojn. La trajtoj de la epoko kaj liaj apartaj spertoj multe influis liajn penson, karakteron kaj poezian stilon.

 

    Lia karaktero estis liberala kaj senĝena. Li delonge havis idealon bone servi al sia patrujo kaj feliĉigi la popolon. La potenco de la patrujo multe lin energiigis. Tamen, kiam lia idealo disreviĝis, li dronis en malĝojo, senfina indigno kaj montris fortan ribelemon kontraŭ la realo. Tio formis la romantikan tonikon en liaj poemoj. Li Bai tre amis drinkadon, mullaj liaj eminentaj poemoj estis unuspire verkitaj post lia ebriiĝo. Tial estas diro, ke pli da drinkado por Li Bai, pli da poemoj el sub liaj penikoj. Lia drinkcmo estis parto de lia ekstravaganca karaktero kaj ankaŭ lia propra maniero por fordrinki la ĉagrenon kaj indignon. Li ofte aplikis en siaj poemoj abundajn imagojn, buntajn mitojn kaj legendojn, kuraĝajn kaj konvenajn komparojn kaj hiperbolon por esprimi sian fortan emocion, tiel ke liaj poemoj spiras majesteeon. Unuvorte, estas harmonie kombinitaj lia karaktero, la romantikismo kaj romantikaj esprimmanieroj en liaj poemoj.

 

    Lia penso estis tre kompleksa. Li lasis al la posteuloj pli ol 900 poemojn pri diversaj temoj. En lia penso estis kaj pozitivaj kaj negativaj faktoroj kiaj evito de la realo kaj strebo al feiĝo. Sed lia penso ĉefe estis pozitiva, tio koncentre prezentiĝis en lia arda strebado al la politika idealo feliĉigi la popolon kaj servi al la patrolando, kaj al la individueca liberiĝo. Tiu politika idealo montriĝas en multaj liaj poemoj. Li plurfoje komparis sin kun peng[1]:

 

"Kiam peng flugas supren per la vento,

 

Ĝi sturmas rekte al la firmamento."

 

"Kiam la ŝanco montri la talenton venos,

 

Al la celita loko mi ja rekte velos."

 

Aspiras ni fervore fari bravan flugon

 

al la ĉielo hlua por preni la lunon."

 

    La versoj vidigas lian bravan idealon. Li ofte esprimis en siaj poemoj sinceran admiron al eminentaj personoj en la historio kaj per tio ankaŭ sian patriotisman penson.

 


Li Bai
 

 

    En 742, rekomendite de sia amiko, Li Bai venis al la ĉefurbo, alvokita de la imperieslro Ŝjŭanzong. Antaŭ la forlaso de la hejmo li verkis poemon. Jen du versoj el ĝi:

 

"Forlasas mi la hejmon kun kapleva rido,

 

Kaj mi ne povus resti ĉiam kamparano!"

 

    Ili elverŝis plene la ĝojon de la poeto. En la ĉefurbo lia talento estis admirata de la imperiestro Ŝjŭanzong. Laŭ onidiro, kiam la imperiestro unuafoje akceptis Li Bai, li propramane preparis por Li Bai buljonon. Tamen, la tiama Ŝjŭanzong ne plu estis la sagaca imperiestro kiel en sia juneco, kiam li ĉiamaniere klopodis por prosperigi la landon, Li fariĝis nebulkapa, donis la ŝtatajn aferojn al flatemaj korteganoj kaj mem ĝuis diboĉan vivon. Tial en la ĉefurbo Li Bai estis nur poeto dungita de la imperiestro por beligi la soeion kaj palacan vivon. Li Bai baldaŭ konsciis, ke lia idealo ne realiĝos. Ankaŭ la imperiestro trovis, ke Li Bai ne estas obeema intelektulo, kaj traktis lin apatie. Kaj plie, lia fiera konduto antaŭ privilegiuloj kaŭzis multajn kalumniojn, li ĉiam pli forte sentis, ke li ne povas adaptiĝi al la palaca vivo, kaj fine forlasis la ĉefurbon kaj refoje komencis vagan vivon.

 

    Li Bai vivis tri jarojn en la ĉefurbo, propraokule vidis la putran vivon de la feŭda regantaro kaj la obskuran politikon. De tiam li verkis poemojn saturitajn per indigno kaj atakantajn la aktualaĵon. Ili montras la neflekseblecon de Li Bai kaj ankaŭ faris senindulgan malkaŝon al la regantoj:

 

"Oni aĉetas kanton, ridon per juveloj,

 

sed la talentulojn nutras per furaĝo."

 

    En la longa poemo "Respondo al Ŭang Ŝier", li kun abomeno kaj malestimo mokis korteganojn fiatemajn al la imperiestro per kokobatalo kaj generalojn strebantajn al la agresiva milito, kaj esprimis sian indignon pri la devigita forlaso de la kortego kaŭze de kalumnioj. Li Bai iris malfacile sur malglata vojo de la vivo, lin forte afliktis lia elreviĝo el la idealo. En la poemo "Malfacila Vojaĝo" li kriis laŭte:

 

"Voji malfacile,

 

Iri malfacile!

 

Da kruciĝoj multe,

 

Kien voji ĝuste?"

 

    En la poemo "Adiaŭo al Onklo Li ĉe Ŝjŭanĝoŭ" li skribis:

 

"Glavhake mi haltigas fluon—pluas ĝia kuro.

 

Per vin mildigas mi ĉagrenon — kreskas malplezuro.

 

Se mi ne povas realigi mian idealon,

 

Boatos mi kun lozaj haroj en migradveturo."

 

    Kvazaŭ por li restis nur sola vojo — vagi per ŝipeto.

 


Skribaĵo de Li Bai
 

 

    Li Bai pasigis plejparton de sia vivo en vojaĝo. Li amis sian patrolandon kaj la naturon, kaj verkis multajn poemojn pri famaj montoj kaj riveroj. En ili estas plene esprimita lia karaktero ami liberon kaj aspiri al emancipiĝo. Sub lia peniko la montoj estis majestaj, riveroj torentaj, kiuj vidigis la karakteron de la poeto libere agi kiel ĉiela ĉevalo en la empireo. Tiu karaktero ofte gvidis la poeton al iluzia ideala mondo. En sia brila poemo "Vizito al Tjanmu en Sonĝo" la poeto bildigis buntan kaj misteran mondon, siajn diversajn travivaĵojn kaj strebojn en la spirito per libera kaj gaja priskribo. Lia aflikta animo en la reala vivo estis plene liberigita de aflikto en la sonĝo. Je la komenco la poemo prezentas mirinde majestajn pejzaĝojn de Tjanmu-monto, poste la sonĝitajn pejzaĝojn kaj pli poste la fean landon: De la kvieta, bela luno en lago al la rava kaj superba suno kaj maro, de zigzaga kaj mistera vojo al la teruraj profundaj arbaroj kaj tremigaj montsuproj, al la bunta fea lando, liaj iluzioj fariĝis ĉiam pli strangaj kaj ĉiam pli efektivaj. Kiam la poeto vekiĝis el la sonĝo kaj vidis la realon, plifortiĝis liaj indigno kaj antagonismo. Li laŭte kriis:

 

"Kiel mi povus humiliĝe servi potenculojn,

 

Neniigante al la koro miajn vivplezurojn!"

 

    Tio sendube estas natura speguliĝo de lia ribela karaktero malrespekti privilegiulojn.

 

    Ankaŭ la pejzaĝaj poemoj de Li Bai spiras liberalan, grandiozan, gracian kaj freŝan karakterojn. Multaj liaj poemoj konsistas nur el kelkaj versoj, sed bone prezentas la naturan grandiozecon. Tion ekzemplas la poemo "Rigardo al la Akvofalo de Luŝan-monto":

 

"Ĉe Ŝjanglu [ 2]en sunlumo naskiĝas violfumo,

 

Jen fore akvofalo penduntas de l' montmuro.

 

Descendon trimil-futan per unu salt' ĝi faras,

 

Ĉu l' Laktovojo staras en sia bril' kaj puro?"

 

    Simila priskribo troviĝas ankaŭ en liaj poemoj pri la Flava Rivero. Ekz.,

 

"L' akvo de l' Flava River' venas de l' ĉielo,

 

Kaj ĝi torentas al la maro sen reveno."

 

"Kiel majeste alta kruta Hŭaŝan-monto!

 

Flava Rivero venas de la horizonto."

 

"Kuras impete, nuiĝe, tondre de l' ĉielo

 

Al l' Orienta Maro Flava la Rivero."

 

    Li Bai alte taksis amikecon. Li kaj la samtempa granda realisma poeto Du Fu estis bonaj amikoj. Li verkis multajn adiaŭajn poemojn kun sincera sento. Ekz.,

 

"Mia amik' forlasis Pavilonon Flava Gruo,

 

Por Jangĝoŭ en monato tria, pompa florsezon'.

 

Jen la soleca velo dronis jam en fora bluo,

 

Nur la rivero fluas ĉiam sur la ĉielfon'."

 

kaj

 

"Li Bai ekveturos per ŝipo nun,

 

Subite aŭdiĝas kanto borda,

 

Taŭhŭa-lago estas profundega,

 

Malpli ol l' amikeco de Ŭang Lun."

 

    Ĉiuj tiuj versaĵoj estas ĉiam ŝatataj de legantoj.

 

    La poemoj de Li Bai estas plenaj de elmontriĝemo. Liaj sentoj estas ofte nehaltigeble elŝprucantaj. Ekz., liaj jenaj versoj havas fortan subjektivan koloron:

 

"La vojo larĝas kiel la ĉielo hlua,

 

Ja mi ne povas iri elen unusola."

 

"Nepre utilos mia talent' naturdotita,

 

Ja denove alvenos la oro prodigita."

 

"Malkvietiĝas ja mia koro,

 

Sekvas l' amikon al la ĉefurho."

 

"Ora stelo min dolĉe alparolas,

 

Por mi l' ĉielan pordon apertas."

 

    Kiam la ordinaraj vortoj kaj realaj objektoj ne sufiĉis al la poeto por esprimi lian impetan senton, li do kuraĝe sin turnis al hiperbolo, mitoj kaj diversaj strangaj, belaj kaj mirigaj iluzioj. Tiu romantika verkomaniero ebligis al Li Bai la romantikisman spiriton plene esprimi, tiel ke liaj poemoj atingis la kulminon de romantikisma arto en la historio de la ĉina klasika poezio. Interalie "La Malfacileco de la Vojo al Ŝu" estas la plej elstara. Ĝi estas longa poemo verkita tute laŭ iluzioj kaj mitoj, kaj priskribas animskuajn krutaĵojn. Ĝia verso "La vojo al Ŝu estas pli peniga ol la vojo alĉiela!" ripetiĝas trifoje, kio donas fortegan impreson al la legantoj pri la peniga vojo al Ŝu.

 

"En akva klaro kreskas lotusfloro,

 

Sen ajn afekto kaj kun nenia poluro"

 

    Estas la lingva trajto de la poemoj de Li Bai. Li multe lernis de la popolkantoj jŭefu. La lingvo en liaj poemoj estis vigla, natura, gracia kaj klara. Ekz.,

 

"Ne konante l' lunon en infanaĝo,

 

Mi do nomis ĝin blankjada plado."

 

"Antaŭ lito brila luno floras,

 

Super tero kvazaŭ prujn' koloras.

 

Kapolev': la lunon mi rigardas,

 

Kapoklin': nasklokon mi memoras."

 

    La versoj estas tre similaj al la popolkantoj jǔefu en lingvaĵoj.

 

    En 755 eksplodis la ribelo de la lokaj militaristoj An Luŝan kaj Ŝi Siming, kiu daŭris ok jarojn. Kun aspiro subigi la ribelon kaj akiri meritojn, Li Bai funkciis kiel konsilisto en la stabo de Princo Li Lin, la 16-a filo de la imperiestro Sjŭanzong. Surtroniĝinte, Li Heng (pliaĝa frato de Li Lin) dubis, ke Li Lin deziras uzurpi la tronon, kaj sendis armeon mortigi Li Lin. Ankaŭ Li Bai estis enkarcerigita pro tio kaj ekzilita. Survoje al la ekzilejo li estis amnestiita. Lia fama poemo "Matene mi forlasis Bajdi" ja estis verkita en tiu tempo. En la aĝo de 61 jaroj Li Bai refoje partoprenis en armeo por subigi ribelon, sed malsaniĝis survoje kaj mortis en la hejmo de sia onklo Li Jangbing en la sekvanta jaro.

 

    La poemoj de Li Bai ludis gravegan rolon en la evoluo de romantika poezio de Ĉinio kaj multe influis la posteulojn. En la pasintaj pli ol mil jaroj liaj poemoj estis ĉiam ŝatataj de la popolo kaj fariĝis unu el la plej brilaj perloj en la ĉina literaturo.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

 

    [1]Peng eslas la plej granda birdo en ĉina legendo.

 

    [2]Ŝjanglu, kiu signifas "incensujon", estas nomo de montpinto.

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng