Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poezio, Arto kaj Scienco de Tang-dinastio
2013-01-30

    Prospera poezia verkado

 

 
Eŭnuko Gao demetas la ŝuojn de Li Bai.

 

    La potenca Tang-dinastio (618—907 p. K.) havis prosperan ekonomion, kio kreis kondiĉojn por la poezia florado. Tiu tempo estis ora epoko en la poezia historio de Ĉinio. La dinastio havis pli ol 2 300 poetojn, de kiuj postrestis ĉ. 50 000 poemoj. Multaj poetoj atingis tre altan nivelon en poezio. El ili la plej famaj poetoj estis Li Bai, Du Fu kaj Bai Juyi. Ili ĝuas tre grandan renomon ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en aliaj landoj.

 

    Li Bai (701—762 p. K.) naskiĝis en la urbo Suiye de Mez-Azio, poste transloĝiĝis en Sichuan-provincon. Jam en sia knabeco Li Bai ekŝatis literaturon kaj havis ambicion fari kontribuon al la nacio. Plenkreskiĝinte, li vojaĝis al multaj lokoj, verkis multe da poemoj kaj pro tio ĝuis grandan renomon en la socio. En la aĝo de 42 jaroj, li estis, rekomendite de amiko, alvokita de la imperiestro Xuanzong al la ĉefurbo Chang'an. Tamen la imperiestro volis nur, ke li estu palaca poeto. Pro tio li ne povis montri sian talenton kaj fari kontribuon al la ŝtato. Li Bai malestimis altrangulojn. Foje, post ebriiĝo, li konsentis verki poemojn por ĝojigi la imperiestron, kondiĉe ke Gao, eŭnuko favorata de la imperiestro, demetu liajn ŝuojn. Ankaŭ tiuj altranguloj ne ŝatis lin kaj kalumniis lin ĉe la imperiestro. Tial li forlasis la ĉefurbon nur post tri jaroj.

 

    Poste, li aliĝis al la armeo sub la princo Li Lin garnizonanta en la sudo. Post kiam la princo ribelis separatisme en milita ĥaoso de la ŝtato kaj estis venkita de la imperiestra armeo, ankaŭ Li Bai estis implikite ekzilita al Yelang (la nuna Tongzi de Guizhou-provinco). Kvankam post nelonge li estis amnestiita, li tamen vivis migre kaj mortis melankolie en Dangtu (la nuna urbo Ma'anshan de Anhui-provinco).

 

    La poemoj de Li Bai estis romantikaj kaj plenaj de braveco, entuziasmo kaj fantazio. Li prezentis en siaj versaĵoj kolorriĉan mondon, kie staras krutaj montoj, fluas grandaj riveroj, kuŝas kvietaj vilaĝoj kaj domoj, muĝas ventoj, bruas tondroj, parfumas belaj floroj, brilas luno, pereigas milito, legiĝas poemoj, bonodoras vino, trembrilas spado de kavalirecaj bravuloj kaj bele dancas belulinoj. Ili senescepte vekas strebemon ĉe la legantoj.

 

    En la historio de la ĉina klasika poezio, la poemoj de Li Bai atingis kulminon de romantika arto. Li postlasis preskaŭ mil poemojn, kiuj havis grandan influon al tiutempa kaj la posta poezio, ĉu en la enhavo aŭ en la esprima maniero. Inter ili nemalmultaj poemoj cirkulis dum jarmiloj kaj eĉ legiĝas en Koreio, Japanio kaj iuj aliaj landoj. Jen ekzemplo:

 

"En matenruĝo mi forlasis la monturbon Baidi,

 

Ĉe la tagfin' alvenas jam Jiangling[ 1] post mil lioj,

 

Boat' malpeza preterpasis jam mil kaj mil montojn,

 

Sonas ankoraŭ ĉe la oreloj la simiaj krioj."

 

    Du Fu (712—770 p. K.) travivis la prosperiĝon kaj dekadencon de Tang-dinastio, spertis mizeron kaŭzitan de milito. En liaj poemoj legeblas la sociaj kontraŭdiroj kaj mizera vivo de la popolo. Vidinte ke popolanoj perdis hejmon kaj devis migri en la milito, li verkis la poemon "Lamento pri Pajla Kabano Detruita de Aŭtuna Vento" kun jena strofo kiel fino:

 

"Se dekmilĉambra palacego ie estus nur,

 

Sub kies ŝirm' la malriĉuloj de l' tutmondo vivas korkontente,

 

Kaj spite ŝtorm' ĝi starus montsimile en sekur'.

 

Ho! kiam antaŭ mia okul-par' leviĝos ĉi domego monumente,

 

La domrompiĝon propran kaj malvarmon mi suferos senlamente!"

 

    La versoj esprimas la intimecon inter la poeto kaj la popolo. Ĉar li rakontis okazaĵojn kaj siajn rimarkigojn per poemoj, priskribis mizeron kaŭzitan de milito kaj servuto al la popolo, oni nomis liajn poemojn "historio en poemoj".

 

    Du Fu mortis de malriĉeco kaj malsano en boato sur la rivero Xiangjiang. Por memori tiun grandan poeton, oni riparis lian loĝejon en Chengdu (ĉefurbo de Sichuan-provinco), plantis multajn bambuojn kaj arbojn kaj konstruis memorhalon. Ĝi estas la nuna turisma loko "Parko de Du Fu".

 

    Bai Juyi (772—846 p. K.) estis eminenta realisma poeto de Tang-dinastio. Li vivis en la dekadenca epoko de la dinastio. Tiam altrangaj eŭnukoj estis en potenco, la politiko estis putra, lokaj feŭduloj separatisme regis diversajn landpartojn, milito okazis senĉese kaj la popolo vivis mizere. La poeto en infanaĝo vivis en fuĝado, tial li bone konis la malfeliĉon de la popolo. Tio certagrade influis lian postan poezian verkadon. En la aĝo de 15 jaroj, li jam verkis je-najn belajn versojn:

 

"Sur stepo pompas la herbaro,

 

Prosperas, velkas ĉiujare.

 

En sovaĝ-fajr' ĝi ne pereas,

 

En printemp-vent' reverdas mare."

 

    Poste li estis plurfoje nomumita altrangulo en la kortego. Ĉar lia oponado kontraŭ altranguloj kaj nobeloj kolerigis la imperiestron, li estis malpromociita al prefekteco. Li verkis multe kaj postlasis pli ol 1 900 poemojn.

 

    Pentarto kaj skulpturo

 

    Dunhuang de Gansu-provinco estis nepra trapasejo de trafiko inter Ĉinio kaj la Okcidento jam de la dua jarcento a.K. Budhismo de Hindio venis en Ĉinion ĝuste tra tiu loko. En la jaro 366 p. K. oni komencis tie konstrui ŝtonkavernaron Mogao. En la sekvaj pli ol mil jaroj oni daŭrigis la konstruadon. Pro tio ke tie estis multaj budhaj statuoj, oni nomis ĝin milbudha kavernaro, kies sep dekonoj plenumiĝis en Tang-dinastio. El la pli ol 2,400 konservitaj skulptitaj statuoj pli ol 670 estis faritaj en Tang-dinastio. Ili havas ĉiu sian klaran personecon, konvenan proporcion inter la kapo kaj torso. Iuj bodisatvoj, kun alta hartubero sur la kapo, rondaj ridetantaj vangoj kaj desegne broditaj vestoj furorantaj en la Mez-Azio, estis versimilaj al mezaĝaj belulinoj en Tang-dinastio. La ĉielaj princoj kaj fortuloj dikmuskolaj en kirasoj aspektas impone kun firma karaktero.

 

    Tie estas pli ol 200 ŝtonkavernoj de Tang-dinastio, sur kies muroj brilas koloraj freskoj grandaj kun harmoniaj strukturoj. Iliaj enhavoj ĉefe estas budhismaj rakontoj. Fakte ili prezentis ankaŭ la socion tiutempan, kiaj arkitekturo, produkta laboro kaj vivado, inkluzive de kantado, dancado, muzikado, geedziĝo, sepultado, milito, kuracado, drinkejo, komercistaj karavanoj kaj aliaj.

 

    Ĉinaj arkeologoj prifosis nombron da grandaj tomboj de Tang-dinastio en Xi'an, en kiuj estis grandaj freskoj pri la palaca vivo de Tang-dinastio.

 

    La ceramiko havis novan disvolviĝon en Tang-dinastio, la famaj trikoloraj ceramikaĵoj kiaj versimilaj ĉevaloj, kameloj kaj homoj estas raraj artaĵoj en la mondo.

 

    En Tang-dinastio naskiĝis multaj famaj pentristoj kaj kaligrafoj, ekzemple, homfiguraj pentristoj Yan Liben kaj lia frato, budhisma pentristo Wu Daozi, pentristo pri nobelaj virinoj Zhou Fang, pejzaĝaj pentristoj Li Sixun kaj lia filo kaj pentristo de tuĉaj pejzaĝoj Wang Wei, iliaj verkoj estas valoraj kaj raraj artaĵoj. La kaligrafaĵoj de Yan Zhengqing kaj Liu Gongquan havas influon ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al aliaj landoj. Ekde Tang-dinastio multaj japanoj kaj koreoj venis al Ĉinio por lerni kaligrafion.

 

    Disvolvio de sciencoj kaj tekniko

 

    La sciencaj atingoj en Tang-dinastio estis ĉefe tiuj en astronomio, matematiko kaj medicino. Sun Simiao kaj Zhang Sui estis la plej elstaraj reprezentantoj de tiu periodo.

 

    Sun Simiao (581—682 p. K.) multjare kolektis montajn drogherbojn kaj kuracis malsanulojn. Li jam konis kuraci strumon per algo kaj aliaj manĝaĵoj entenantaj jodon, preventi beriberon per brana supo aŭ kaĉo kun vitamino B, kuraci furunkon per hirudo por eltiri puson. Nun inter la ĉinoj ankoraŭ cirkulas multaj rakontoj pri lia eminenta kuracarto.

 

    Foje, iu malsanulo senĉese kriis pro anurio. Sun Simiao prenis unu ŝenoprazan folion, detranĉis ĝian pinton, atente enigis ĝin en la uretron de la malsanulo kaj faris fortan blovon. Malfermiĝis la uretra aperturo kaj urino elfluis tra la ŝenopraza tubo. Antaŭ pli ol 1 300 jaroj en la mondo ankoraŭ ne estis katetero, tial Sun estis la unua de la mondo en urin-elkonduko.

 

    Por memorigi pri Sun Simiao, la ĉina popolo nomis lin farma-cia reĝo. Li postlasis du verkojn, kiuj resumis la spertojn de antaŭuloj en kuracado. En la verkoj li detale rakontis la prognozon, kuracadon kaj preventadon de diversaj malsanoj, precipe pri ginekologiaj malsanoj kaj flegadon de beboj. Ili eksplikis pli ol 800 specojn de medicinaĵoj kaj notis iliajn kolektadon kaj preparadon.

 

    Zhang Sui (683—727 p. K.) estis kompetenta pri astronomio kaj kalendaro. Li mezuris, ke ĉiu grado de meridiano estas longa je 351.27 tang-aj lioj (ĉiu tang-a lio = 454.36 metroj). Kvankam lia mezurado havis grandan ekarton, tamen li estis la unua homo en la mondo pri mezurado de meridiano. Li trovis moviĝon de la steloj, tio okazis pli frue ol la trovo de brito Edmund Halley en 1712 je preskaŭ mil jaroj.

 

    Zhang Sui faris akvomovatan ringan sferon, kiu povas montri la rivoluan fenomenon de la suno, luno kaj steloj kaj kalkuli tempon. Sur ĝi instaliĝis du lignaj homoj kun martelo, en ĉiuj du horoj unu ligna homo frapas la kloŝon kaj post ĉiuj 14 minu-toj k. 24 sekundoj alia ligna homo frapas tamburon. Tiu instrumento estis la unua astonomia horloĝo en la mondo.

 


Ŝtonkavernaro de Dunhuang
 

 

 

    En la jaro 727 p. K. la kalendaro Dayan estis projektita sub la direktado de Zhang Sui. Ĝi estis tiam avangarda kalendaro kompilita laŭ la plej novaj astronomiaj observoj kaj mezurado. Ĝi estis modelo por la posteuloj en kompilado de kalendaro ĝis la lastaj jaroj de Ming-dinastio en la 17-a jarcento.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

 

    [Noto 1]Jiangling estis urbo en la nuna Hubei-provinco

 

 

.

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng