Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sukcese aranĝita en Ĉinio la sekuriga ŝelo de la nukle-elektra generatoro AP1000
2013-01-31

 
En muntado de la sekuriga ŝelo de la nukle-elektra generatoro AP1000

 

    La 29-an de januaro de 2013 oni sukcese aranĝis la ŝtalan sekurigan ŝelon CVTH sur la unuan grupon de la nukle-elektra generatoro AP1000, la unua nukle-elektra generatoro de la tria generacio, en la urbo Taizhou de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. Tio signifas, ke estis jam finita la ĉefstruktura konstruado en la interna parto de la nukle-elektra fabrikdomo kaj finaranĝitaj la ĉefaj maŝinoj kaj aparatoj de la tuta generatoro, kaj kompletiĝis la premiso de la sekva transmovado de RCS, la sistemaj malvarmigiloj por la nuklea reaktoro. Tiel, la konstruado de la nukle-elektra centralo eniĝis en la procezon de la ĉiuflanka instalado.

 

    La nuklea centralo Sanmen situas en la duoninsulo Maotoushan en la urbo Taizhou. Ĝi estas la unua nukle-kunlabora projekto aprobita de la ĉina registaro en la 21-a de julio de la jaro 2004. Ĝi enkondukis la altnivelan nukle-elektran teknologion AP1000 de la tria generacio esplorita de usona kompanio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng