Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ter-vendado ne aplikeblas al solvo de la problemo pri Diaoyu-insularo
2013-01-31


Tanba Yuichiro en prelego 

 

    La 28an de januaro de 2013 en la Japana Klubo de Eksterlandaj Korespondantoj, Tokio, eksa ambasadoro de Japanio al Ĉinio Tanba Yuichiro prelegis pri la japana-ĉinaj rilatoj. Li diris, ke apelacio al la Monda Kortumo, ter-vendado kaj militforto ne aplikeblas al solvo de la problemo pri Diaoyu-insularo.

 

    Tanba Yuichiro atentigis, ke estas pli bone, se la du flankoj "ripozu", estu trankvilaj kaj komencu dialogon por konsiliĝi pri transmara savado kaj fiŝado kaj starigi reĝimon pri traktado de krizo. Li emfazis: "Se oni malŝatas la esprimon 'flankenlasi', oni uzu la vorton 'ripozi'."

 

    Tanba Yuichiro apelaciis antaŭenigi la strategiajn reciproke favorajn rilatojn inter Japanio kaj Ĉinio. Li opiniis, ke la rilatoj estas tiaj, ke ili devas konformi al la interesoj de sia propra lando kaj ankaŭ al tiuj de la alia lando per konsiliĝado; malsamaj landoj povas fari kunlaboron inter si, se ĝi konformas al la respektivaj interesoj de ili.

 

    Tanba Yuichiro konkludis, ke en la komuna deklaro farita en la jaro 1972 Japanio kaj Ĉinio substrekas la principon "paco favoras al ambaŭ flankoj, kaj male, malpaco damaĝas ambaŭ flankojn"; la du flankoj havas unu solan elekton, t. e. amikeco inter ili.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng