Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Huang Xiaoshan kaj lia "Verda dometo"
2013-01-31

de YANG RUIXUE

 


Huang Xiaoshan kaj lia "Verda dometo"

 

    Ekde la jaro 2012, post kiam Kantono, ĉefurbo de la provinco Guangdong en suda Ĉinio, establis la unuan modelon de balaaĵ-klasifikado en Ĉinio, ĝin sekvis aliaj grandaj urboj, inkluzive de Pekino, Ŝanhajo, Shenzhen, per diversaj manieroj. Tamen estas ankoraŭ malfacile igi urbanojn memkonscie forĵeti la balaaĵojn post klasifikado. Nun jam oficiale ekuzitas "Verda dometo" kiel efika maniero por solvi tiun problemon. La "Verda dometo" estas kreita de s-ro Huang Xiaoshan, privata mediprotektanto en Pekino. Li ĝin faris kiel platformon por trakti forĵetaĵojn de ĉiutaga vivo en Pekino.

 

    La naskiĝo de la "Verda dometo"

 


Huang Xiaoshan en la balaaĵ-bruliga fabriko en Japanio

 

    Huang Xiaoshan, iama advokato, estis konata de la publiko pro la kazo de malaprobo kontraŭ balaaĵ-bruligo en la jaro 2009. Post tio li tutkore sin dediĉas al la mediprotektado. En la fino de 2009, li kiel "reprezentanto de urbanoj" invitita de la pekina registaro, vizitis Japanion, Aomen kaj aliajn lokojn por esplori la traktadon de balaaĵoj. Post la esploro Huang Xiaoshan ŝanĝis sian opinion kiun li firme tenis antaŭe pri opono kontraŭ la balaaĵ-bruligo. Li proponis kaj instigis balaaĵ-klasifikadon, kaj klopodis por serĉi manierojn de rubotraktado konformajn al la nuna realo de Ĉinio. Tiel, la "Verda dometo" aperis. Post unujara provado de Huang Xiaoshan, la "Verda dometo" oficiale uziĝis la 1-an de novembro 2012.

 


Huang Xiaoshan sur la balaaĵ-kolekta ĉaro
 

 

    La "Verda dometo" situas en la loĝkvartalo de Changping-distrikto en Pekino, kie loĝas Huang Xiaoshan. Ĝi kun areo de pli ol 20 kvadrataj metroj sin dividas en du terenojn. La unua tereno estas por elekti kaj trakti "sekajn forĵetaĵojn", inkluzive de plastaĵoj, teksaĵoj, paperaĵoj, vitraĵoj, piloj, ladskatolojn kaj aliajn 7 speciojn da objektoj. La alia tereno estas uzata por trakti "malsekajn forĵetaĵojn", kiuj ĝenerale estas manĝforĵetaĵoj kun riĉaj organikaĵoj. Unue koncernaj laborantoj kaj volontuloj klasifike elektas tiajn malsekajn forĵetaĵojn, poste metas ilin en dispecigan akvoforigilon same inventitan de Huang Xiaoshan. Post prilaboro per tiu maŝino, la forĵetaĵoj malmultiĝas je preskau 50% kaj atingis la normon por esti kompoŝo aŭ por bruligo.

 

    "Centrifuga sekigilo" de la malsekaj forĵetaĵoj

 


Volontuloj klasifikas balaaĵojn en la "Verda dometo"
 

 

    Huang Xiaoshan foje kaj foje menciis, ke la vivforĵetaĵoj en Ĉinio estas en alta akvoenteno. Tiaj forĵetaĵoj kaŭzas polucion al la medio dum la transportado kaj traktado, cetere oni devas multe elspezi por traktadi ilian ellasitan akvon. Huang Xiaoshan konigis: "La dispeciga akvoforigilo en la 'Verda dometo' funkcias kiel 'centrifuga sekigilo' en lavmaŝino. La maŝino dispecigas, premas kaj senakvigas la balaaĵojn, kaj la malpura akvo rekte fluas tra la kloako en la municipan kulverton. La kosto por trakti la malpuran akvon estas multe malpli alta ol tiu por trakti la ellasitan akvon de la forĵetaĵoj. La simpla invento de s-ro Huang povas malgrandigi volumenon de la balaaĵoj, malaltigi la koston de traktado kaj redukti la polucion.

 

    En la pasinta unu jaro, Huang Xiaoshan invitis elstarajn inĝenierojn de la tuta Ĉinio por kune studi, esplori kaj ellabori la de li elpensitan "centrifugan sekigilon" de forĵetaĵoj. Finfine ĝi plenumiĝis post kvarfojaj malsukcesoj.

 

    La ideo pri la "Verda dometo" konformas al nuna realo de Ĉinio

 


Huang Xiaoshan (la dua de dekstre) akceptas intervjuon en la "Verda dometo".
 

 

    Parolante pri la provoj de balaaĵ-klasifikado en Pekino, Kantono kaj aliaj urboj, Huang Xiaoshan diris: "Laŭ la nuna ekonomia stato de Ĉinio kaj instruiteco de ĉinoj, oni bezonas certan tempon por atingi la saman nivelon de balaaĵ-klasifikado kiel en Japanio."

 

    En la projektado de la "Verda dometo" li jam bone konsideris la malfacilecon pri manko de la rilataj konscioj de urbanoj, kaj ĝuste pro tio varbitaj mediprotektaj volontuloj kaj laborantoj de la "Verda dometo" devas klasifiki la forĵetaĵojn alsenditajn de urbanoj, poste meti ilin en la dispecigan akvoforigilon kaj fine sendi ilin al la fabrikoj de balaaĵbruligo kaj kompoŝo.

 

    Pri la futura plano kaj disvolviĝo de la "Verda dometo", Huang Xiaoshan diris: "Nun mi kunlaboras kun la Pekina Instituto de Urba Inĝenierado, Desegnado kaj Esplorado kaj Pekina Sanitara Buroo por fari esplorojn pri diversaj objektivaj statistikoj de la 'Verda dometo' kaj doni la resuman raporton al la koncerna departemento de la registaro, kun la espero akiri subtenon de la registaro por disvastigi la 'Verdan dometon'." Ĝuste kiel Huang Xiaoshan diris, la teknika enhavo de la "Verda dometo" estas fakte nealta, sed la projekta ideo kun kreiveco konformas al la nuna stato de Ĉinio, tial ekonomia "Verda dometo" estas disvastiginda en Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng