Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
S-ro Rogge vizitis Nankinon por taksi la olimpikajn projektojn
2013-02-01


S-ro Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato 

 

    La 29-an de januaro de 2013, por partopreni en la 2-an kunvenon pri la projekta taksado de la Junularaj Olimpikoj okazontaj en la jaro 2014 en Nankino, ĉefurbo de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio, s-ro Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, duafoje faris viziton al ĉi tiu urbo. En la gazetara konferenco okazinta en tiu ĉi vespero, s-ro Jacques Rogge respondis al raportistoj demandojn pri la maltrankvilo de iuj homoj pro la aera kvalito de la urbo Nankino. Li esprimis, ke la bonigo de la aera kvalito en la urbo Nankino estis la sama problemo por la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008, certe ŝanĝiĝos la aferoj antaŭ la Junularaj Olimpikoj okazontaj en aŭgusto de 2014.

 

    S-ro Jacques Rogge montris, ke antaŭ la Pekinaj Olimpikoj la Internacia Olimpika Komitato ofte kontaktis kaj intime kunlaboris kun la Ministerio de Sano de Ĉinio, fine okazis neniu akcidento kaŭzita pro la problemo pri la aera kvalito dum la Olimpikoj, kaj la Pekinaj Olimpikoj estis sukcese organizitaj. Li diris: "Se la kvanto de iuj malpuraĵoj vere superos la normon fiksitan en la ĉirkaŭa aero, tio kaŭzos malbonan influon al la sano de gejunuloj, ni certe prokrastigos koncernajn sport-konkursojn."

 

    Yang Weize, plenuma prezidanto de la loka komitato de la Junularaj Olimpikoj de Nankino, esprimis siajn opiniojn pri la problemoj pri la aera kvalito kaj poluado en la urbo Nankino, ke la lasta jam komencis serion da agoj por repurigi la medion. Li serioze promesis: "Ni certe havos sufiĉe bonajn mediajn kondiĉojn laŭ la olimpikaj normoj, pri tio ni havas kaj la memfidon kaj la kapablon."

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng