2013-02-01
 La mararmeaj militŝipoj |
|
 Helikoptero sur la ŝipo |
La 29-an de januaro, 2013, militŝiparo de la ĉina mararmeo veturis el milithaveno en Qingdao, urbo en orienta parto de Ĉinio, al la okcidenta Pacifiko por fari trejnadon. Ili faros trejnadon ankaŭ en ĉinaj maroj.
La ŝiparo konsistas el la misila destrojero Qingdao, la misilaj fregatoj Yantai kaj Yancheng, kun 3 helikopteroj. Ili estas ĉefaj militŝipoj de la ĉina mararmeo, el kiuj la ŝipo Qingdao iam veturis tra la mondo.
La ŝiparo faros en la Flava Maro, la Orienta Maro, la Suda Maro, la markolo Mijako kaj en la maroj okcidente de la insulo Taiwan la trejnadon pri surmara kontraŭo, batalo en fora maro, protekto de suvereneco super maroj kaj komando de militaj fortoj en malproksima maro. La soldatoj pasigos la Printempan Feston surmare.
Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|