Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Diskuto pri politika partopreno de virinoj
2013-02-01


En la diskutejo 
 

Meng Xiaosi (meze) faras parolon. 

 

    La 29an kaj la 30an de januaro, 2013, okazis en Pekino Diskuto pri Antaŭenigo kaj Monitorado de Politika Partopreno de Virinoj en la Azi-pacifika Regiono sub kunaranĝo de la Ĉina Virina Federacio kaj la ĉina oficejo de la Ento de UN pri Seksa Egaleco kaj Rajtigo de Virinoj (mallongigo: Virinoj ĉe UN). En la diskuto ĉeestis pli ol 70 homoj el Ĉinio, Orienta Timoro, Kamboĝo, Laoso, Vjetnamio, Papuo-Nov-Gvineo, Samoo, oficejoj de Virinoj ĉe UN en la Azi-Pacifika Regiono kaj en la Suda Azio, kaj aliaj institucioj de UN al Ĉinio. Oni diskutis kiel antaŭenigi la politikan partoprenon de virinoj per politikaj rimedoj, monitoraj principoj kaj iloj, plursekciaj kunlaboroj ktp.

 

    Meng Xiaosi, vicprezidanto de la Ĉina Virina Federacio, akcentis en la inaŭguro de la diskuto, ke politika partopreno estas ŝlosila rajto de virinoj kaj grava kriterio juĝi la egalecon inter viroj kaj virinoj; kiel unu el la 12 priatentataj kampoj en la Pekina Platformo por Agado kaj unu el la konkreta normo en la Jarmila Disvolviĝa Celaro, la politika partopreno de virinoj ludas specialan rolon en daŭripova evoluo de ekonomio kaj socio, justeco, harmonia socio kaj harmonia mondo. Ŝi ankaŭ retrorigardis la staton de la politika partopreno de virinoj en pluraj landoj en la pasintaj jaroj, kaj konigis ĉefajn rimedojn faritajn de Ĉinio por puŝi la virinan partoprenon en politikaj aferoj kaj ankaŭ ĉi-rilatajn atingojn.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng