Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Altaroj en Pekino
2013-02-01

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    En la longdaŭra feŭda socio de Ĉinio formiĝis kompleta patriarka etiketo, kiu fidele spegulis la ideologion de la feŭda socio. La ĉefa parto de tiu ideologio estas tio, ke la ĉielo estas la plej supera reganto. En la mondo estas dioj de la suno, luno, steloj, tondro, fulmo, vento, pluvo, montoj kaj riveroj. Ili decidas la rikolton de agrikulturaj plantoj kaj la homan sorton. La regantoj de la homa mondo agas ja laŭ la volo de la ĉielo, pro tio ili estas nekontraŭstareblaj. Por montri sian rilaton kun la diversaj dioj, imperiestroj de Ming- kaj Qing-dinastioj konstruigis diversajn altarojn en Pekino, kiaj la Ĉiela, Tera, Suna, Luna kaj Ter-grena Altaroj. Ili faris ankaŭ kompleton da konformaj etiketoj.

 


Preĝejo de Riĉa Rikolto de la Ĉiela Altaro  

 

    La Ĉiela Altaro estas tipa kulta konstruaĵo. Ĝi, situanta en la suda parto de Pekino, estis konstruita en 1420, kiam Ming-dinastio translokis sian ĉefurbon de Nankino al Pekino. La altaro, ĉirkaŭita de la interna kaj ekstera muroj kun totala areo de 273 hektaroj, estis destinita por kulto al la ĉielo kaj preĝo pri riĉa rikolto fare de imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing. La muro formas kvadraton, dum la norda parto estas ronda kaj tiu de la suda parto kvadrata por aludi la rondan ĉielon kaj kvadratan teron. (La antikvaj ĉinoj opiniis, ke la ĉielo estas ronda kaj la tero kvadrata. — Trad .)

 

    La konstruaĵoj de la Ĉiela Altaro povas dividi sin en 4 partojn: En la suda parto sur la nord-suda akso situas la Ronda Altaro por kulti la ĉielon, kun akcesoraj konstruaĵoj. En la norda parto estas la Preĝejo de Riĉa Rikolto. Sude de ĝi sidas ripozejo uzata de imperiestroj antaŭ la kulta ceremonio. Interne de la ekstera muro ĉe ĝia okcidenta pordo estas bredejo de bestaj viktimoj kaj loĝejo de muzikistoj. La Ronda Altaro kaj Preĝejo de Riĉa Rikolto, ligitaj per brika vojo 400 m. longa, 30 m. larĝa kaj 4 m. alta super la tero, estas la ĉefa parto de la tuta konstruaĵaro.

 

    La Ĉiela Altaro estas konstruita laŭ rigoraj postuloj: Arte la konstruaĵaro devas montri la sublimecon de la ĉielo kaj ĝian intiman rilaton kun la imperiestroj. Tion ekzemplas, ke la Ronda Altaro, la Templo de la Firmamento kaj Preĝejo de Riĉa Rikolto estas rondaj. La muroj interna kaj ekstera kaj tiu inter la Preĝejo de Riĉa Rikolto kaj la Ronda Altaro estas arkformaj, kio konformas al la antikva mondkoncepto de "ronda ĉielo". La nombro de la ŝtonplatoj de la Ronda Altaro estas nepara aŭ kelkoble pli granda, konforma al astronomiaj ciferoj de 360 gradoj. La nombro de tri kolonaroj en kaj ekster la Preĝejo de Riĉa Rikolto rilatas kun 4 sezonoj, 12 monatoj kaj 12 sun-periodoj. La tegmento el blue glazuritaj tegoloj de la Preĝejo de Riĉa Rikolto kaj aliaj konstruaĵoj simbolas la bluan ĉielon. Ĉio ĉi donas al la Ĉiela Altaro misteran koloron. La cipresoj kaj aliaj daŭrfoliaj arboj prosperantaj ĉie en la altaro igis siatempe kultadon pli solena.

 

    La Agrikultura Altaro okcidente de la Ĉiela Altaro estas konstruaĵaro por kulti la agrikulturan dion. Ĝi, masonita el brikoj kaj ŝtonoj, konstruiĝis en la regperiodo de imperiestro Jiajing (1522-1566) de Ming-dinastio. Ĝi estas unutavola kvadrata teraso 15 m. longa kaj 1.5 m. alta. Antaŭe ĝi estis destinita por kulti la diojn de nubo, pluvo, vento, tondro, montoj, riveroj kaj maroj. Tie estis parcelo da tero. En la dinastioj Ming kaj Qing, printempe de ĉiu jaro imperiestro venis tien por persone plugi kaj semi kaj la korteganoj sekvis lin. Tio markis la komencon de la tutlanda printempa plugado.

 


Tera Altaro 
 

 

    La Tera Altaro ekster Anding-pordego konstruiĝis en 1530 kaj plurfoje ripariĝis poste. Ĝi, 2-tavola kaj kvadrata, el blanka marmoro, rigardas norden. Sude de ĝi estas 5 ĉambroj kun memortabuloj de la tera dio. Okcidente ekster la malalta muro de la altaro troviĝas tenejo, kuirejo, ĉambroj de kultiloj, armiloj kaj muzikiloj, buĉejo kaj ripozejo. La Tera Altaro estis destinita por kulti la teran dion en la dinastioj Ming kaj Qing. Ĉiujare en la tago de la Somera Solstico, ĉe la sunleviĝo okazis tie solena ceremonio de kulto.

 


Suna Altaro 
 

 

    La Suna Altaro el blanka marmoro situanta ekster Chaoyang-pordego de Pekino estis konstruita en 1530. Ĝi, unutavola kaj kvadrata, ĉirkaŭita de malalta muro, estis loko destinita por kulti la sunon en la dinastioj Ming kaj Qing. Ĉiujare ĉe la sunleviĝo de la Printempa Ekvinokso okazis tie kulta ceremonio.

 


Luna Altaro 
 

 

    La Luna Altaro, konstruita en 1530, el blanka marmoro, estas unutavola kaj kvadrata en la Okcidenta Distrikto de Pekino. Ĉirkaŭ ĝi estas malalta muro kaj ekster la muro akcesoraj konstruaĵoj. Ĝi estis loko por kulti la lunon en la dinastioj Ming kaj Qing. Ĉiujare vespere de la Aŭtuna Ekvinokso okazis tie solena ceremonio de kulto. Tie okazis ankaŭ ceremonioj por kulti la Jupiteron, Marson, Saturnon, Venuson, Merkuron kaj aliajn stelojn.

 

    La Ter-grena Altaro el blanka marmoro, konstruita en 1421, situas en Zhongshan-parko okcidente de la Imperiestra Palaco. Ĝia supra tavolo longas 16 m., ĝia meza tavolo 16.8 m. kaj ĝia malsupra tavolo 17.8 m. Sur la supra tavolo vidiĝas 5-koloraj teroj: meze flava, oriente blua, okcidente blanka, sude ruĝa kaj norde nigra, kiuj simbolas la kvin elementojn de la mondo. La supro de la malalta muro ĉirkaŭ la altaro estas tegita per kvar-kolore glazuritaj brikoj. La altaro estis loko, kie imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing kultis la dion de la tero kaj tiun de grenoj kaj preĝis pri riĉa rikolto. Ĉiujare printempe kaj aŭtune okazis tie ceremonioj.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng