Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Qufu — Naskiĝlando de Konfuceo
2013-02-01

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    La urbo Qufu de Shandong-provinco estas fama kultura urbo. Ĝi estis ĉefurbo de Lu-regno en la periodoj de Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K.) kaj Militantaj Regnoj (475-221 a.K.). Ĝi estis ankaŭ hejmloko de Konfuceo, fama politikisto, pensulo, filozofo kaj kreinto de konfuceanismo. Tie troviĝas la mondfamaj Konfucea Templo, Konfucea Domo kaj Tombejo de Konfucea Domo.

 


Portreto de Konfuceo  

 

    Konfuceo naskiĝis en 551 a.K. kaj mortis en 479 a.K. En sia infanaĝo li perdis la patron kaj vivis mizeran vivon. Li iam funkciis kiel administranto de staplo, paŝtis bovojn kaj ŝafojn, laboris kiel etoficisto en la meza aĝo. Ne povante realigi sian idealon, li vojaĝis al aliaj regnoj kune kun siaj disĉiploj kaj gvidis kursojn. Oni diris, ke lia disĉiplaro nombris 3000 homojn, el kiuj 72 estis la plej eminentaj. En siaj lastaj jaroj li kompilis kaj reviziis antikvajn verkojn "La Poemoj", "La Libroj", "Printempo kaj Aŭtuno", kreis sufiĉe kompletan ideologian sistemon kaj fariĝis kreinto de konfuceanismo. Liaj doktrino kaj pensoj grave influis la ĉinan socion en la postaj pli ol du mil jaroj.

 

    Konfucea Templo. La templo estas destinita por kulti Konfuceon. Ĝi estis ekkonstruita en la 2-a jaro post morto de Konfuceo. Tiam oni reformis la 3-ĉambran loĝejon de Konfuceo en templon, kie konserviĝis liaj vestoj, ĉapoj, ĉaro kaj aliaj objektoj por kulta ceremonio. Konfuceo estis pli kaj pli multe kultata post sia morto. Kaj imperiestroj de ĉiuj postaj dinastioj foje refoje kronis lin per pli kaj pli altaj gloroj. Pro tio ankaŭ la templo pli kaj pli grandiĝis. Nun ĝi estas grandioza kaj impona konstruaĵaro.

 

    La templo el 9 kortoj estis simetrie konstruita laŭ nord-suda akso, je longeco de 1 km. Tie vidiĝas haloj, kioskoj, pavilonoj kaj portaloj, sume 466 ĉambroj ĉirkaŭitaj de ruĝaj muroj. La templo grandioza kaj majesta kovras 50 hektarojn.

 


Lingxing-portalo de Konfucea Templo en Qufu
 

 

    Lingxing estas la unua portalo de la templo. Interne de ĝi prosperas ombroriĉaj juniperoj. Malantaŭ Shengshi-portalo fluas Jad-rubanda Rivero, super kiu sidas 3 delikataj pontetoj. Malantaŭ la pontetoj estas Hongdao-portalo. Tiuj tri portaloj kun la koncernaj kortoj formas eniran parton de la templo.

 

    Trapasinte la pordojn Dazhong kaj Tongwen, oni vidas altan etaĝdomon Kuiwen, librotenejon, kie konserviĝas skribaĵoj kaj libroj donacitaj de imperiestroj. Post la librotenejo staras 13 steleoj, el kiuj 2 steleoj starigitaj en Tang-dinastio (618-907 p.K.) estas la plej longtempaj. La plej granda steleo starigita en 1686 pezas 35 tunojn, kaj la subportanta testudo pezas 30 tunojn.

 


Dacheng-halo de Konfucea Templo en Qufu 
 

 

    Tuj apud la 13 steleoj, vicas larĝe malfermitaj 5 pordoj. La meza estas Dacheng-pordo. Interne de ĝi, post la Abrikot-teraso, staras la ĉefa konstruaĵo de la templo — Dacheng-halo. La halo 54 m. longa, 34 m. profunda kaj 31-89 m. alta kovras entute 1 836 kvadratajn metrojn. La tegmento el flavaj glazuritaj tegoloj, la kornicoj unu super alia, la bele skulptitaj traboj kaj farbitaj kolonoj aspektas en mirinda grandiozeco. La alerojn de la halo subportas 28 ŝtonaj skulptitaj kolonoj ĉiu 5.7 m. alta kun diametro de 0.8 m. La dek kolonoj sub la fronta alero ĉiu havas sur si du reliefajn suprenvolvantajn drakojn, globojn kaj nubojn. Ili estas faritaj en la periodo de 1488-1505. Interne de la halo estas 12 kolonoj kaj 20 pilastroj. Ilin ĉirkaŭvolvas oraj drakoj kun alte tenata kapo. La plafono estas pripentrita per drakoj. Meze de la halo, en giganta orumita niĉo kun gravuritaj drakoj sidas kolora statuo de Konfuceo, ambaŭflanke akompanas liaj disĉiploj. Ĉi tie ĉiujare okazas la kulta ceremonio al Konfuceo.

 

    En la templo ĉie vidiĝas steleoj kaj ŝtonskulptaĵoj, entute 2200 pecoj.

 

    Konfucea Domo. La domo situas oriente de la templo. Tie loĝis ekskluzive la unua filo, la unua nepo, la unua pranepo k.s. de la posteuloj de Konfuceo.

 

    La domo estis ekkonstruita en 1038, kiam regis imperiestro Renzong de la Norda Song-dinastio. La imperiestro titolis la posteulon kaj heredanton de Konfucea Domo Yanshenggong, tial la loĝejo estas nomata Domo de Yanshenggong. La nuna domo estas kompletigita en Ming- kaj Qing-dinastioj. La domo el 463 ĉambroj estas unu el la plej bone konservataj nobelaj domoj en Ĉinio.

 

    La domo konsistas el tri partoj: En la orienta parto troviĝas prapatra templo de Konfucea familio, metiejoj kaj loĝejoj de servistoj. En la okcidenta parto troviĝas akceptejo kaj studĉambro de Yanshenggong. La ĉefaj konstruaĵoj troviĝas en la meza parto: la antaŭa estas oficejo kaj la posta — loĝejo, sume el 9 kortoj.

 

    La ekran-pordo de la dua korto karakteriziĝas per originalaj arkitekturaj trajtoj. La pordo estas sen alligitaj muroj. Ĝiaj kvar kolonoj subtenas belan ornamitan tegmenton. De ĝi pendas 8 gravuritaj lignaj butonaj grapoloj. En la antikveco ĝi malfermiĝis nur pro alveno de imperiestro, proklamo de imperiestra dekreto aŭ solena kultado al Konfuceo. Pro tio ĝi nomiĝas ankaŭ Ceremonia Pordo.

 

    Malantaŭ la Ceremonia Pordo kuŝas 5 haloj. La unua halo estis loko, kie Yanshenggong akceptis kaj aŭskultis proklamon de imperiestra dekreto, intervidiĝis kun grava ŝtatoficisto aŭ okazigis gravan kunvenon. Oriente kaj okcidente de la halo estis administrejo de la Konfucea Domo. Malantaŭ la unua halo estas la dua, kie Yanshenggong faris ordonon, okazigis ordinaran ceremonion, akceptis ŝtatoficiston aŭ faris ekzamenon en la nomo de imperiestro. La tria halo estis loko, kie Yanshenggong traktis familian konflikton aŭ punis servistojn.

 

    Malantaŭ la haloj estas loĝejo por la familio de Yanshenggong. Tie estas loĝdomoj, budha kultejo, ĝardeno k.a.

 

    En la domo konserviĝas granda nombro da valoraj antikvaĵoj: kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj de famaj personoj de pluraj dinastioj, bronzaĵoj kaj steleoj kun notoj, porcelanaĵoj, eburaj kaj jadaj skulptaĵoj, perloj, agatoj, koraloj k.a. Tie estas ankaŭ diversaj oficistaj ĉapoj, ceremoniaj kaj ĉiutagaj vestoj kaj ŝuoj de la dinastioj Yuan, Ming kaj Qing, kiuj estas raraj materialoj por studi la evoluon de la ĉinaj kostumoj. Ĉar la Konfucea familio havis apartan privilegion, kiu neniam perdiĝis pro la prospero kaj malprospero de la feŭdaj dinastioj, tial en la domo konserviĝas dosieroj el pli ol 9 000 volumoj, kiuj havas gravan valoron por studi la politikon, ekonomion, kulturon, ideologion kaj patriarkan sistemon en la feŭda socio de Ĉinio.

 

    Tombejo de Konfucea Domo. Norde de la urbopordo de Qufu, antaŭenirinte laŭ la "Dia Vojo" oni vidas grandan arbaron ĉirkaŭitan de altaj muroj kun ŝtona arkado delikate ĉizita. Jen la tombejo de Konfuceo kaj liaj posteuloj.

 

    Ĝi estas la plej grandskala, plej longe kaj sendifekte konservita familia tombejo kaj artefarita arbaro en Ĉinio.

 

    La tombo de Konfuceo ne estis granda. Tamen la posteuloj de Konfuceo senĉese ekspansiis la tombejon, kaj plie, en 1730 oni komencis 3-jaran grandskalan perfektigon kaj nun la tombejo estas kovranta 200 hektarojn da tero, ĉirkaŭita per muroj 7 km. longaj. En la tombejo kreskas pli ol 20 000 oldaj arboj ombrantaj la domojn, pavilonojn, arkadojn, steleojn, ŝtonajn gravuraĵojn k.a.

 


La tombo de Konfuceo
 

 

    La tombo de Konfuceo situas meze de la tombejo. Ĉirkaŭita de ruĝaj muroj, la tombo havas du ŝtonplatojn antaŭ si. Oriente de ĝi kuŝas la tombo de Kong Li, filo de Konfuceo, kaj sude de ĝi kuŝas la tombo de Kong Ji, lia nepo. Antaŭ ili staras po unu ŝtonplato. Apud la tombo de Konfuceo estas kabano de lia disĉiplo Zi Gong. Oni diras, ke la disĉiploj de Konfuceo portis funebran veston 3 jarojn por Konfuceo, dum Zi Gong loĝis en malgranda kabano apud la tombo de sia majstro 6 jarojn. Tio montris lian profundan funebron al sia majstro. Oriente, antaŭ la tombo de Konfuceo staras 3 memorigaj kioskoj, kie haltigis sian veturilon imperiestro Zhenzong de Song-dinastio kaj imperiestroj Kangxi kaj Qianlong de Qing-dinastio, kiam ili venis ĉi tien por kulti Konfuceon. Ekster la ruĝaj muroj estas tombejo de la posteuloj de Konfuceo. Tie arbare staras steleoj kaj ŝtonaj skulptaĵoj.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng