Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Antikvaj Pontoj
2013-02-01

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    Sur la vasta teritorio de Ĉinio fluas multaj riveroj, super kiuj troviĝas diversaj pontoj.

 

    Ponto aperis jam en la primitiva socio de Ĉinio. Inspirate de la naturo, oni tiam transpontis rivereton per soltrunko, starigis en riverujo serion da ŝtonblokoj por transpasi la riveron kaj konstruis kabloponton el rotangoj. Kun la disvolviĝo de la sociaj produktaj fortoj aperis diversaj pontegoj.

 

    En Qin-dinastio (221 a.K. — 206 a.K.) estis terasa vojo, speciale uzata de imperiestroj kaj nobeloj, simila al la nuna viadukto. En la Orienta Han-dinastio (25 — 220 p.K.) jam aperis kvar fundamentaj formoj de ponto, nome traba, arka, penda kaj flosa pontoj. En la pasintaj jarmiloj la ĉinaj pontoj iom post iom formis sian stilon originalan en la monda pontohistorio.

 


La krucforma kaj surpiliera ponto Yuzhaofeiliang, konstruita en la Norda Song-dinastio (960-1127 p.K) 

 

    El bildo-brikoj de Han-dinastio (206 a.K. — 220 p.K.) videblas, ke la tiamaj pontoj plejparte estis ebenaj, kun ambaŭ deklivoj kun kliniĝo de 45 gradoj. La ponto Yuzhaofeiliang, kiu troviĝas antaŭ la halo Sankta Diino de la templo Jinci en Taiyuan de Shanxi-provinco, estas trabo-piliera ponto. Ĝi konstruiĝis en la Norda Song-dinastio (960-1127 p.K). Ĝi estas krucforma kaj metita super kvadrata lageto. En la pasintaj pli ol mil jaroj ĝiaj traboj kaj ŝtonaj pilieroj estis serioze eroziitaj. En 1953 la ŝtato riparis kaj difinis ĝin kiel gravan protektatan historian objekton.

 


Luoyang-ponto (konstruita en 1053) havanta 47 spanojn kun longeco de 1200 metroj kaj larĝeco de 5 metroj
 

 

    Ĝis nun oni ankoraŭ ne konstatis per fidinda materialo, kiam oni komencis apliki pilierojn en ponto-konstruado. La apero de pilieroj, kies dikeco kaj pezeco povas elteni ondan atakon, donis favorajn kondiĉojn por ponto-konstruado en profunda akvo kaj akcelis la disvolviĝon de ponto-konstruado. El la antikvaj pontoj kun ŝtonaj pilieroj kaj traboj la ponto Luoyang en la urbo Quanzhou de Fujian-provinco estas la plej fama. Ĝin oni komencis konstrui en 1053 kaj finis en 1059. La ponto troviĝas ĉe la enfluejo de la rivero Luoyang kaj havas 47 spanojn kun longeco de 1200 metroj kaj larĝeco de 5 metroj. Ĝi aspektas grandioze. Sur la ponto staras 500 balustradaj kolonetoj, 28 ŝtonaj leonoj, 7 ŝtonaj kioskoj kaj 9 ŝtonaj pagodoj. Nun ĝiaj ŝtonaj traboj estas anstataŭigitaj per ferbetonaj kaj ĝi fariĝis ŝosea ponto.

 


La pli ol 1300-jara Anji-ponto longas 50.82 metrojn kaj larĝas 9.6 metrojn kun unu arka spano de 37 metroj. 
 

 

    La apero de arka ponto estis granda progreso en la pontokonstrua historio. Ĝi havas belan formon, ŝparas materialojn kaj povas elteni grandan ŝarĝon, tial la formo estis ĝenerale aplikata siatempe en Ĉinio. La plej fama ponto de tiu speco estas Anji-ponto, alinomata Zhaozhou-ponto, en Zhaoxian-gubernio de Hebei-provinco. Ĝi havas historion de pli ol 1300 jaroj kaj estas la plej antikva ponto de Ĉinio. Ĝi, super la rivero Xiaoshui, longas 50.82 metrojn kaj larĝas 9.6 metrojn kun unu arka spano de 37 metroj. Sur la ŝtona arko troviĝas kvar malgrandaj arkoj por malpezigi la ponton kaj grandigi ĝian akvo-trapasan kapablon, kio estis senprecedenca en la monda pontokonstrua historio.

 

    Influate de la konstrua stilo de Anji-ponto, en diversaj lokoj aperis ŝtonaj arko-pontoj en malsamaj formoj. Inter ili Jimei-ponto en Zhaoxian-gubernio estas originala kaj havas du arkojn sur kiuj staras tri etaj. Ĝiaj balustradoj estas originalaj kaj delikate gravuritaj.

 

    Estas diversformaj arkoj de la ŝtonaj arkopontoj de Ĉinio, kiaj duon-cirkla, ebena, pinta, ovala, kvin-edra, petala kaj parabola. Inter ili la plej bela estas la Jadrubanda Ponto sur la okcidenta digo en la Somera Palaco de Pekino. Ĝi, konstruita en la 18-a jc., el blanka ŝtono, havas ovoforman pintan arkon kaj iom supren-leviĝantan formon, similan al kamela ĝibo, tial ĝi alinomiĝas Kamelĝiba Ponto. Ĝiaj ambaŭ deklivoj kunligiĝas kun ebena longa digo, kiu kontrastas kun la vasta Kunming-lago, kvazaŭ la luno brakumita de drako, kio faras la pejzaĝon pli bela.

 


Lugou-ponto konstruita en 1189 p.K., kun longeco de 266.5 metroj, larĝeco de 7.5 metroj kaj 11 arkoj
 

 

    Ankaŭ Lugou-ponto super Yongding-rivero en Pekino estas fama tra Ĉinio. Ĝi konstruiĝis en 1189 p.K. kun longeco de 266.5 metroj, larĝeco de 7.5 metroj kaj 11 arkoj. Ĝi havas 280 balustradajn gravuritajn ŝtonplatojn kaj ŝtonkolonojn. Sur la ŝtonkolonoj estas gravuritaj 502 vivecaj leonoj en diversaj pozoj. Por nombri ilin oni devas multe klopodi! Post sia finkonstruiĝo, la loko fariĝis fama vidindejo. Estas granda plezuro por turistoj nombri ŝtonleonojn tie.

 


Ŝtonaj leonoj de Lugou-ponto 
 

 

    Por ke ponto estu pli bela kaj praktike uzata, oni konstruas sur ponto aŭ antaŭ pont-ekstremoj portalon, kioskon aŭ pavilonon en nacia stilo. La ponto Duiyunjicui en Beihai-parko de Pekino havas ĉe siaj du ekstremoj po unu altan portalon. En la Somera Palaco troviĝas la ponto Xingqiao, sur kiu majestas pavilono kun orkolora tegmento, kvar duoblaj kornicoj kaj graciaj blankmarmoraj balustradoj. Sur la ponto oni povas ĝui panoraman vidon de Kunming-lago. La Kvinkioska Ponto de Shouxihu-lago de Yangzhou, Jiangsu-provinco, estas fama vidindejo de la urbo. Sur la ponto kvar malgrandaj kioskoj ĉirkaŭas altan kioskon kun duoblaj kornicoj.

 

    Krom lignaj kaj ŝtonaj pontoj, super ravinoj kaj riveroj rapidfluaj, kie estas malfacile starigi pilierojn, troviĝas nur pendo-pontoj. La plej simpla ponto estas solkabla ponto. La Geedza Ponto ĉe la digo Dujiangyan en Guanxian-gubernio, Sichuan-provinco, estas konstruita de He Xiande kaj lia edzino en la komenco de la 19-a jc. Ĝi transpontas la Internan kaj Eksteran Riverojn de Minjiang-rivero, altas 11 metrojn kaj longas pli ol 330 metrojn kun pluraj spanoj, el kiuj la plej granda longas 61 metrojn. Ĝi estis kunligita per dek bambuaj kabloj, sur kiuj estis metitaj lignaj tabuloj premfiksitaj de du bambuaj kabloj. Ambaŭflanke de la ponto estis po ses bambuaj kabloj kiel balustradoj. Trapasantoj sur la ponto ofte teruriĝis pro ĝia balanciĝo en vento. En 1965 la bambuaj kabloj estis anstataŭigitaj per ŝtalaj kabloj 25 mm. dikaj.

 

    Apud Panggu-vilaĝo de Luoyu-regiono, Tibeto, troviĝas rotangokabla ponto pli ol 130 metrojn longa, kiu superpontas la riveron Yarlung-Zangbo, 40 metrojn super la akva surfaco, kaj konsistas el 47 dikaj rotangaj kabloj, ligataj sur fostoj kaj arbegoj sur la orienta kaj okcidenta bordoj. 20 rotangaj cirkloj faris la kablojn en longan cilindron, la ponta planko estas plektita per maldikaj rotangoj. La ponto havas tre apartajn strukturon kaj formon.

 

    Luding-ponto super Dadu-rivero en Luding-gubernio de Sichuan- provinco estas fama ferĉena ponto de Ĉinio. Ĝi konstruiĝis en 1705 p.K., kun longeco de 103 metroj kaj larĝeco de 2.8 metroj. Ĝia planko estas farita el 9 ferĉenoj, ĉiu el kiuj estas 127.45 metrojn longa kaj konsistasmeznombre el 890 ovalaj ĉeneroj. Sur la ĉenoj metiĝas lignaj tabuloj kaj ambaŭflanke estas po du ĉenoj por sekureco de la pasantoj.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng