Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 80-a Itala Kongreso de Esperanto en 2013
2013-02-01


Sanremo -- Kastelaro

 

    La 80-a Itala Kongreso de Esperanto okazos de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto de 2013 en la vasta parko de Sanremo Castellaro Golf Resort, Italio, kun la kongresa temo: Sin kompreni por sin respekti. Kaj parto el ĝia programo konsistas el festivalo de E-muziko kun rimarkinda junulara partopreno kaj etoso.

 

    Meze de la Marbordo de la Floroj, inter Impèria kaj Ventimìglia, estas la vilaĝoj de Arma di Tàggia kaj Kastelaro. La nomo de tiu lasta originas el primitiva fortikaĵo, kaj la unua dokumento pri ĝi datas en la jaro 1153.

 

    Ĝia historio rakontas pri respekto al la Respubliko de Ĝenovo, prirabadoj de piratoj saracenaj, kaj pri iela sendependiĝo, kiu finiĝis per la invado fare de Napoleono en la jaro 1797; poste Kastelaro partoprenis en la historio de la familio Savoja kaj sekve de Italio.

 

    Agrable promenebla almara mulvojo longas malpli ol tri kilometroj, kaj marborde la jama fervoja linio estis ĵus transformita je nurbicikla 20 km-a vojo, riĉa je impresaj pejzaĝoj kaj je pluraj ekskluzivaj aliroj al la marbordo, jen sabla jen roka, ĝis Sanremo (je 10 km.) kaj preter ĝi al Ospitaletti. Je nur kelkaj pliaj kilometroj okcidente estas Bordighera, Ventimiglia kaj la Lazura Marbordo de Francio, kun Mentono, Montekarlo, Nico, ĝis Marsejlo.

 

    En la marspegulo antaŭ Sanremo Kastelaro estas la fama Rifuĝejo de Cetacoj, trilande starigita de 1993, kiun la kongresanoj povos viziti en unu el la multaj planataj ekskursoj, tuttagaj kaj duontagaj.

 

    Ĝuante sekretan pozicion sur la montetoj, nur 9 km. For de Sanremo kaj 5 km. for de la Liguria Maro, la Castellaro Golf Resort proponas vastajn loĝadojn, 2 naĝejojn kaj multajn sportajn instalaĵojn kaj bonfartajn servojn.

 

    Kelkaj ĉambroj de tiu trankvila instalaĵo proponas vidaĵon al la maro, dume ĉiuj estas ekipitaj kun minibar, LCD satelito TV kun Sky kanaloj, kaj balkono aŭ teraso. La apartamentoj havas ankaŭ plene provizitan kuirejon.

 

    En la restoracio oni povos gustumi la pladojn de la Liguria kuirarto kaj la bonegajn, loke kaptitajn, fiŝojn.

 

    Indas konserviĝi en formo utiligante la tenisajn, molpilkajn kaj futbalajn instalaĵojn de la Castellaro Resort. La bonfartcentro inkluzivas gimnazion, senstreĉigan saŭnon kaj akvomasaĝon, krom turkan banon, kaj varmigitan internan naĝejon.

 

    Lokita vidaĵe al la maro, ĉirkaŭita de la verda golfludkampo, ĝi proponas al siaj gastoj gamon de servoj el la plej alta nivelo.

 

    La Resort konsistas en 4-stela hotelo kun 64 ĉambroj kaj en 120 feriaj apartamentoj, kiuj estas konstruitaj laŭ la tipa stilo de la Liguriaj vilaĝoj, mirinde distribuitaj en parko kun la areo de 25 hektaroj. La diversaj ĉambroj estas planitaj por kontentigi la bezonojn de intimeco kaj komforto: normaj ĉambroj por paroj kaj suitoj por familioj, unuĉambraj kaj duĉambraj loĝejoj kun plene provizita kuirejo; ĉiuj loĝadoj, elegante meblitaj, proponas telefonon, sendratan interreton, satelitan Televidon, sekurkeston, eta trinkmalvarmujo, klimatizilon kaj hejtadon. Se oni bezonas, ĉambroj disponeblas por handikapitaj gastoj.

 

(el http://kongreso.esperanto.it)

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng