2013-02-04
Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI
Sur multaj famaj montoj de Ĉinio troviĝas temploj. Wutai-monto de Shanxi-provinco, Emei-monto de Sichuan-provinco, Jiuhua-monto de Anhui-provinco kaj Putuo-monto de Zhejiang-provinco estas kvar famaj budhismaj montoj pro siaj surmontaj temploj. Legendo diras, ke la kvar bodisatvoj Manjusri, Samantabhadra, Ksitigarbha kaj Avalokitesvara faris budhisman aktivadon kaj enkarniĝinte predikis budhismajn sutrojn sur la montoj. Tial en pluraj dinastioj oni konstruis kaj ekspansiigis surmonte templojn. Pro la vigla religia aktivado la kvar montoj fariĝis sanktaj lokoj por la ĉinaj budhistoj.
Wutai-monto (wutai ĉinlingve signifas kvin terasojn) ricevis la nomon pro siaj kvin terasaj montpintoj, kies plej alta montpinto Norda Teraso 3 000 metrojn super la marnivelo estas la plej alta el la montoj de norda Ĉinio. La pejzaĝoj de Wutai-monto estas imponaj kaj belaj. Somere ĉie en ĝi vidiĝas verdaĵoj kaj floroj kaj regas milda klimato. Tial ĝi estas ideala somerumejo.
Laŭ legendo, la bodisatvo Manjusri iam montris sian majestan aspekton sur la monto. La templo Pusading laŭdire estis lia loĝejo, kie li sin montris kaj predikis budhismon. Meze de la unua jarcento p.K., nelonge post enkonduko de budhismo en Ĉinion, sur la monto jam konstruiĝis temploj kies nombro atingis pli ol 200 en la prospero. Nun tie estas pli ol 40 temploj protektataj de la ŝtato. La ĉina registaro asignis specialan monsumon por ilin ordigi kaj ripari.
 Bronza halo kaj bronzaj pagodoj en la templo Xiantong sur Wutai-monto |
La blanka pagodo Sarira de Ta'yuan-templo staras sur impona bazamento, kun ronda formo kaj simetria strukturo. Ĝi, 70 m. alta, estas simbolo de Wutai-monto. En la plej granda templo Xiantong sur la monto estas bronza halo, 3 metrojn alta, antaŭ kiu staras du bronzaj 13-etaĝaj pagodoj, ĉiu kun alto de pli ol 6 metroj. Ili konstruiĝis antaŭ pli ol 300 jaroj. En la templo Shuxiang troviĝas statuo de la bodisatvo Manjusri rajdanta sur leono, kun alto de ĉ. 9 metroj. La templo Luohou konstruiĝis memore al la naskiĝtago de Manjusri. En ĝia posta halo estas granda ligna lotusfloro kun niĉo ene. En la niĉo sidas 4 budhaj statuoj. La floro povas fermiĝi kaj malfermiĝi per sia mekanismo. Ĉe la flora malfermiĝo mirinde vidiĝas la budho-statuoj. Tio estas granda spektaklo por turistoj.
Legendo diras, ke bodisatvo Samantabhadra sur blanka elefanto venis al Emei-monto, kie li sin montris kaj predikis budhismon. Nun en la templo Wannian estas bronza statuo de Samantabhadra sur blanka elefanto kun ses eburoj muldita en 980 p.K. La muldaĵo havas alton de 7.3 metroj kaj pezon de 6.2 tunoj. En la templo kuŝas la Elefantolava Lageto. Laŭ legendo, la bodisatvo iam lavis tie la elefanton.
Emei-monto estas 3 100 metrojn super la marnivelo. En Ĉinio cirkulas diro "Emei-monto estas la plej ĉarma sub la ĉielo". Frue en la Orienta Han-dinastio (25-220 p.K.) budhistoj jam komencis konstrui templojn surmonte. En Ming-dinastio (1368-1644 p.K.) la monto fariĝis budhisma sanktejo. La temploj sur la monto iam atingis 120, nun tie konserviĝas 36 temploj kun ĉ. 760 historiaj objektoj.
 Jinding, la montpinta Lumo-rigarda Teraso, de Emei-monto |
Plej alloge por la pilgrimantoj kaj turistoj estas rigardi la sunleviĝon, nubomaron kaj "budhan lumon" sur la Lumo-rigarda Teraso de la plej alta montpinto Jinding de la monto. La "budha lumo" estas malofta natura spektaklo. La sunlumo en specifaj kondiĉoj formas tra vaporo kolorajn lumringojn, enprenas en ilin la siluetojn de rigardantoj sur la teraso kaj vidigas ilin en la monttalia nubaro. Tio impresas fantazie la rigardantojn.
La naŭ montpintoj de Jiuhua-monto prezentiĝas de malproksime kiel prosperanta lotusfloro. Jam antaŭ longe tie estis temploj. En 719 p.K. Jin Qiaojue, parenco de reĝo de la regno Xinluo (la nuna Koreio), bonziĝis kaj tie vivis 75 jarojn. Post la morto li estis entombigita sur la monto. Laŭdire lia kadavro estis simila al bodisatvo Ksitigarbha priskribita en la budhisma sutro, tial li estis rigardata kiel transformiĝinto de Ksitigarbha. Poste la monto fariĝis kultejo por bodisatvo Ksitigarbha. Budhistoj grandskale konstruis tie templojn, kies nombro atingis iam mil. Multe prosperis budhisma aktivado surmonte. Nun konserviĝas pli ol 50 temploj kun ĉ. 6 000 budhaj statuoj.
 Jiuha-monto |
La templo Huacheng konstruita memore al Jin Qiaojue nun fariĝis la Muzeo de Historiaj Objektoj de Jiuhua-monto, tie konserviĝas multaj raraj objektoj donacitaj de imperiestroj, pattra-foliaj sutroj, trezora horloĝo, antikvaj kaligrafaĵoj, pentraĵoj ktp. Okcidente de la templo troviĝas fertegol-tegmenta templo por la korpo de Jin Qiaojue. Antaŭ la templo estas 81 ŝtonaj ŝtupoj kaj interne de la templo vidiĝas ruĝa sep-eteĝa ligna pagodo. Legendo diras, ke Jin Qiaojue estas entombigita sub la pagodo. Ĉiu etaĝo de la pagodo havas ok ĉambretojn kun diversgrandaj statuoj de Ksitigarbha.
Sur la monto estas alia trezoro, t.e. sida statuo de Wuxia-bonzo en la templo Baisuigong. La bonzo vivis en Ming-dinastio. Li sin vivtenis per sovaĝaj fruktoj kaj mortis je sia aĝo de 110 jaroj. Liaj disĉiploj sidigis lian korpon en grandegan vazon. Post 3 jaroj oni malfermis la vaz-kovrilon kaj trovis lian vizaĝon kvazaŭ viva, poste oni faris lian korpon ora statuo kaj konstruis la templon por kulti la statuon. La nuna statuo de Wuxia-bonzo kun lotusfloro sur la kapo kaj en bonza vesto sidas sur junka kuseno.
Jiuhua-monto prosperiĝis pro la du famaj bonzoj, kiu estas ununura el la kvar famaj montoj.
 Putuo-monto |
Putuo-monto estas la plej malgranda el la kvar montoj kaj prosperiĝis pli poste, sed ĝia influo estas granda. Ĝi situas sur insuleto en la maro oriente de Zhejiang-provinco. La insuleto havas areon de nur 12.76 kvadrataj kilometroj. La plej alta montpinto sur la insuleto estas nur 291 metrojn alta super la marnivelo. Laŭ legendo, bodisatvo Avalokitesvara sin montris tie, tial la monto ĝuas famon kiel la aliaj tri en la budhisma historio kaj ĉe la budhistoj. Tie oni kultas ĉefe bodisatvon Avalokitesvara.
Laŭ legendo, en 916 p.K. japana bonzo Kejgaku petakiris de Wutai-monto statuon de Avalokitesvara. Kiam lia ŝipo preterveturis la monton sur la revenvojo al Japanio, li vidis multajn ferajn lotusflorojn kaj lia ŝipo ne povis veturi pluen. Kejgaku opiniis, ke tio estas la volo de Avalokitesvara ne forlasi ĝin. Sekve, li konstruigis sur la insuleto la templon "Neforlasa Avalokitesvara" por kulti la bodisatvon. De tiam Putuo-monto fariĝis sanktejo de Avalokitesvara. Dank' al la konstruado en diversaj dinastioj, la monto havas pli ol 80 templojn.
La tri grandaj temploj Puji, Fayu kaj Huiji imponas sur la insuleto, ĉiu kun statuo de bodisatvo Avalokitesvara ene. La neĝblanka jada statuo de Avalokitesvara en la templo Fayu estas pli alta ol la homo. Ĝi portas brilajn ornamaĵojn, orajn, arĝentajn, koralajn kaj agatajn.
Putuo-monto ne nur estas kultata de ĉinaj budhistoj, sed ankaŭ ĝuas grandan famon eksterlande, precipe en Japanio kaj sudorienta Azio. Popolanoj kaj budhistoj de Japanio, Birmo, Indonezio, Tajlando kaj aliaj landoj ofte vizitas kaj pilgrimas Putuo-monton.
(El "Enciklopedieto de Ĉinio")
Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin
|