Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio bonvenigas en- kaj eksterlandajn raportistojn al siaj du sesioj
2013-02-04


Retpaĝo de la 1-a Sesio de la 12-a ĈPPIK 

 

    La 1-an de februaro, 2013, la Ĝenerala Oficejo de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) de Ĉinio kaj tiu de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) anoncis, ke la 1-a Sesio de la 12-a TPK kaj la 1-a Sesio de la 12-a ĈPPIK inaŭguriĝos respektive en la 5-a de marto kaj la 3-a de marto, 2013, en Pekino. Ili bonvenigas ĉinajn kaj alilandajn raportistojn al siaj du sesioj.

 

    La informa centro de la du sesioj sidas en la Hotelo Mediata Centro, Pekino. Ĝi respondecas pri akcepto de raportistoj kaj aranĝo de intervjuo. Ĝi ekfunkcios en la 26-a de februaro.

 

    La ĉinaj kaj alilandaj raportistoj, kiuj deziras fari intervjuon dum la du sesioj, devas prezenti peton al rilata departemento. La sinanonco de raportistoj finiĝos en la 28-a de februaro.

 

    Por faciligi intervjuon de raportistoj la retejoj de la informa centro de la du sesioj ĝustatempe aperigos informojn pri la intervjuo kaj pri la du sesioj. La informoj pri 1-a Sesio de la 12-a TPK legeblas ĉe: http ://www.npc.gov.cn /pc /12_1 , kaj tiu pri la 1-a Sesio de la 12-a ĈPPIK ĉe : www.cppcc.people.com.cn. La du retejoj jam malfermiĝis en l-a de februaro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng