Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tria ISOA en Iksan, Koreio
2013-02-04


Ĉeestantoj de la tria ISOA 
 
 
Ĉinaj delegitoj

 

    De la 21a ĝis la 24a januare en Iksan, Koreio okazis la tria ILEI-Seminario de Orienta Azio (ISOA).

 

    Ĉeestis en la seminario pli ol 40 esperantistoj el Ĉinio, Japanio, Koreio, Hungario, Litovio, Nov-Zelando kaj Rusio, inter kiuj dek el ili venas de Ĉinio. La temo de la seminario estis E-instruado en lernejoj. En la seminario oni diskutis kiamaniere oni instruas Esperanton en aziaj lernejoj. La unua kaj la dua ISOA okazis en Tianjin kaj Kunming, Ĉinio respektive. Nun ISOA ne nur allogis aziajn esperantistojn, sed ankaŭ interesis eŭropanojn pri instruaj metodoj por azianoj. En la fermo de la tria ISOA oni decidis, ke la kvara ISOA okazos en Japanio oktobre 2014.

 

    Ĉijara ISOA okazis en la sankta centro de ŭonbulismo, kiu situas en Iksan, Koreio. Park Chungbin (1891-1943) kreis la religion en la jaro 1916. Ŭonbulismo donis multe da atentoj al edukado, kaj establis plurajn universitatojn, naŭ mezlernejojn kaj pli ol 150 infan-edukajn instituciojn. La kvarageneracia ĉefmajstro lernis Esperanton antaŭ pli ol 30 jaroj. Li subtenis Esperanton por diskonigi la religion al aliaj landoj. En la centro mi renkontis kelkajn gemajstrojn, kiuj povas iomete paroli en Esperanto. Ili subtenis la trian ISOA en loĝado, manĝado ktp. Pro tio la tria ISOA povis okazi en la sankta centro.

 

(Liu Baoguo)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng