Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ekvenditaj aŭtoj konformaj al la normo V en Pekino, Ĉinio
2013-02-04


En la aŭtobazaro Yayuncun de la urbo Pekino 

 

    La aŭtoemisian normon V de Pekino estis aplikata ekde la 1-a de februaro en la jaro 2013. Sekve de tio estas komencita la vendado de aŭtoj konformaj al la menciita normo en la aŭta bazaro Yayuncun de la urbo Pekino ekde la 3-a de februaro.

 

    La menciita normo V estas egala al la kvina normo de Eŭropo, kiel integriĝo al la emisia normo plenumita de la Eŭropa Unio. Post la apliko de la nova normo, la permesita emisikvanto de diversaj aŭtoj malpli multiĝos je 40% ol tiuj en la malnova normo IV. Antaŭe, kiam la urbo Pekino ekplenumis la normon IV, la vendo de kelkaj specoj da novaj aŭtoj konformaj al la rilata normo estis prokrastita pro la nesufiĉa preparado de la aŭtofabrikoj. Tamen, ĉi-foje, por la oficiala plenumo de la normo V, la mediprotekta departemento de la pekina registaro jam anoncis tion antaŭ du jaroj al ĉiuj enlandaj aŭto-entreprenoj per dokumentoj. Pro tio nun estas sufiĉe granda la nombro de la aŭtoj, kiuj konformas al la normo V.

 

    Laŭ la konigo de la mediprotekta departemento de la pekina registaro, la urbo Pekino estis multfoje atakita de la nebula vetero, kaj estis serioza la poluado de la loka aero. La altigo de la emisia normo havas gravan signifon por la reduktado de PM 2.5 en la aero.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng