Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
NASK '2013 -- Kurso de Esperanto en Nord-Karolino, Usono
2013-02-04


NASK atendas ĉiujn samideanojn el la internacia Esperantujo. 

 

    La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) -- la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en la mondo -- bonvenigas vin en la jaro 2013 en Nord-Karolino! Unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF, NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvo-niveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo.

 

    Kiel en la lastaj du jaroj, ankaŭ NASK '2013 prezentas mallongan sesion, ĉi-foje en Raleigh, la ĉefurbo de Nord-Karolino. Alvenu la 26-an de junio kaj foriru la 5-an de julio -- jen ok tagojn da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la belegaj muzeoj, variaj restoracioj kaj registaraj konstruaĵoj en Raleigh, ĉio en promendistanco de la kampuso.

 

    La internacia teamo konsistos el István Ertl (Hungarujo), Derek Roff (Usono) kaj Lee Miller (Usono), kaj okazos tri kursniveloj. Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn. Ĉi-jare, la studentoj povos resti post NASK por partopreni en la landa kongreso de Esperanto-USA (de la 5-a ĝis la 8-a de julio, ĝi okazos en la sama kongresejo kaj loĝejo). Por partopreni en la landa kongreso, bv. fari la necesan aranĝojn ĉe www.esperanto-usa.org.

 

    La ĝenerala kotizo por NASK '2013 (kursoj, loĝado kaj manĝoj) estas $725 USD antaŭ la 22-a de marto, kaj $775 USD poste (specialaj prezoj por lokanoj!). Oni loĝos en du-personaj ĉambroj kun la banĉambro dividita kun alia dormoĉambro (por loĝi en aparta ĉambro, alpagu $180 USD). Stipendioj haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ loĝantoj de Latin-Ameriko.

 

    Bv. kontaktiĝi kun Ellen M. Eddy, la administranto (EDDYELLEN@aol.com), por pli da informoj, aŭ vizitu NASK-retejon: http://esperanto.org/nask/.

 

(Kontribuo de nao_responda@lernu.net)

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng