Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Viglan agadon en Israelo spronas la Azia Kongreso de Esperanto kaj la 125-jara Jubileo de la E-Ligo en Israelo
2013-02-04

de AMRI WANDEL (Israelo)

 


La afiŝo por la Sepa Azia Kongreso de Esperanto
 

La mondfama monumento de Jerusalemo -- la moskeo Omar ("Kupolo de laRoko") en la Templo-Monto, vizitota de la kongresanoj. (Foto: Amri Wandel)
 

 

    "Ĉu Israelo ne troviĝas en Eŭropo?" estis la reago de pluraj aktivuloj de la Komisiono de Azia Esperanto-Movado de UEA, kiam antaŭ tri jaroj la novaliĝinta E-Ligo en Israelo invitis la Sepan Azian Kongreson de Esperanto al tiu fora angulo de Azio: ĝis tiam la plej okcidenta Azia Kongreso de Esperanto okazis en Nepalo.

 

    Tamen, dum la Sesa Azia Kongreso en Mongolio en 2010, KAEM oficiale decidis okazigi sian sekvan Kongreson en la jaro 2013 en Israelo. Tiu ĉi decido spronis la tujan entuziasmon en la E-Ligo en Israelo. Oni ekplanis kiel ripeti la pozitivan sperton de la Universala Kongreso de Esperanto en Tel Avivo en la jaro 2000. La konstanta organiza teamo de la jam famiĝantaj Israelaj Kongresoj komencis labori, kvazaŭ temus pri landa kongreso iom pli granda ol kutime. Por ne kolizii kun la Universa Kongreso de Esperanto, kaj por eviti la someran varmon, la kongreso okazos de la 18-a ĝis la 22-a de aprilo de 2013, kaj kiel kongresa urbo estis elektita Jerusalemo. Tiu ĉi elekto ebligos konvenan turisman kovron de la tuta lando ene de du semajnoj: antaŭ-kongreso en la norda parto, duontagaj ekskursoj en Jerusalemo kaj apude dum la kongreso, kaj post-kongreso ĉe la Morta Maro, la sudo kaj Jordanio. La riĉa turisma programo reflektas ankaŭ la kongresan temon: "Ekologio de paco -- kunvivado de homo, medio kaj naturo". Por la distra teamo estis kontraktitaj Kajto kaj denove jOmO, kiu sukcesege koncertis en la pasintjara Israela Kongreso de Esperanto.

 

    La bezono informi la tutan Esperantujon inspiris la rapidan konstruon de nova retejo por la E-Ligo en Israelo en la somero de 2011. En aparta paĝo ( http://www.esperanto.org.il/ak2013.html ) iom post iom akumuliĝis la informoj pri la Azia Kongreso de Esperanto: la unua kaj la dua bultenoj, la turisma programo, la reta aliĝilo kaj la listo de aliĝintoj. La ministerio pri turismo helpis produkti la materialon prezentatan dum la Universa Kongtreso de Esperanto kaj la Internacia Junulara Kongreso okazintaj en Hanojo, Vjetmanio: mil flugfolioj kaj granda staranta afiŝo, kiun oni vidis dum la Movada Foiro kaj kurioze ankaŭ dum la Aŭkcio, kiam Humphrey Tonkin ofertis la kongresan numeron unu (aĉetis ĝin finnino). Ankaŭ la junularo vigle aktivas pro la organizado de la 69-a la Internacia Junulara Kongreso, kiu koincide okazos samjare en Israelo.

 

    Plian instigon donis la jubilea jaro. Kiel flagŝipan projekton por la 125-a jubileo de la E-Ligo en Israelo decidis verki hebrean version de la filmo La Universala Lingvo, reĝisorita de Sam Green, cele al ĝia prezentado en la Israela televido. Post kelkaj monatoj da laboro la teamo (traduko: Amri Wandel, subtitoloj kaj teknika redaktado: Gian Piero Savio) kompletigis la laboron. Malnetaĵo estis projekciita en la Israela Kongreso de Esperanto en majo, kaj la finprodukton ni proponis al la populara programo "Roim Olam" (Novaĵoj el la mondo), kiu siatempe verkis bonegan raportaĵon pri la Universala Kongreso de Esperanto en Tel Avivo ( http://www.youtube.com/watĉ?v=VtRDlqya5rw ).

 

    Feliĉe, Yaakov Ahimeir, la redaktoro de tiu ĉi programo, bone memoris la raportaĵon de la jaro 2000 kaj tuj ekŝatis la ideon elsendi la filmon en la 125-jubilea dato, la 26-a de julio.

 

    Bedaŭrinde, pro neatenditaj gravaj novaĵoj la elsendo estis plurfoje prokrastita, ĝis fine fiksita en alia grava dato por Esperanto: la 15-a de decembro. En la prezentado de la raportaĵo la redaktoro salutis en Esperanto kaj menciis la datrevenon de d-ro L. L. Zamenhof, la jubilean jaron kaj la Azian Kongreson de Esperanto en Jerusalemo. En la Zamenhofa Vespero kaj la Landa Kunveno okazanta en Tel Avivo tri tagojn poste, la ĉeestantoj aŭdis detalan raporton pri la agado de la E-Ligo en Israelo dum la jaro kaj pri la planoj por la Azia Kongreso de Esperanto. Oni elektis la novan estraron kaj spektis la varian artan programon. Fine okazis la vigla debato pri la estonta agado.

 

( el ESPERANTO januaro 2013)

Redaktoro : Wang Lihua

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng