Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Prezentadon faris la Rusa Betuleta Danc-Trupo en Tianjin, Ĉinio
2013-02-05


La prezentado de la Rusa Betuleta Danc-Trupo 

 

    La 2-an de februaro de 2013 faris prezentadon la Rusa Betuleta Danc-Trupo en la Tianjin-a Granda Teatrejo de la marborda urbo Tianjin en orienta Ĉinio. La danc-trupo kun plej alta artnivelo en la tuta Rusio sendis siajn plej elstarajn aktorojn por la vespera prezentado.

 

    La danc-trupo naskiĝis antaŭ 60 jaroj, ĝi estis starigita de fama rusa dancistino. La membroj de la trupo klopodis sur la bazo de tradiciaj folkloraj dancoj de Rusio, prenis popolajn rakontojn kiel materialojn kaj kunkombinis la lertaĵojn de la klasika baleto, fine ili kreis la originalan stilon de la danc-arto. La trupo faris viziton al pli ol cent landoj de la tuta mondo kaj gajnis la honoron "plej bela nomkarto de Rusio".

 

    Krom la aparta danc-programero "Kvar Sezonoj" de la trupo kaj la famaj dancoj, ekzemple ronddanco de rusaj fraŭlinoj, ĝojigaj frap-dancoj kaj koĉera danco de junuloj, ĉi-foje la trupo prezentis ankaŭ kelkajn grandskalajn dancojn speciale koregrafitajn, kaj igis ilin debuti en la urbo Tianjin. Samtempe, oni unuafoje aranĝis surlokajn kantadon de famaj kantistoj kaj akompanadon de bandoj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng