Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĝemeligo de ĉina kaj korea mezlernejoj
2013-02-05

 

 

    Posttagmeze de la 24a de januaro en korea Wonkyung Supera Mezlernejo oficiale okazis ĝemeliga ceremonio inter ĝi kaj la ĉina Supera Mezlernejo Tianjiabing de Baotou. Ĉeestis en la ceremonio sinjoro Ma Xin, vicdirektoro de la ĉina lernejo, sinjoro Park Young Hoon, direktoro de la korea lernejo, kaj ĉinaj kaj koreaj esperantistoj.

 

    Sinjorino Han Sun Heui (Kristalo) instruis Esperanton en Wonkyung Supera Mezlernejo, kaj mi en la Supera Mezlernejo Tianjiabing. Unue ni konatiĝis en skajpo kaj poste renkontiĝis en la 45a Konferenco de ILEI en Kunming, Ĉinio. En la konferenco ni parolis pri la ebleco starigi ĝemelajn rilatojn inter ambaŭ lernejoj. Post tio ni daŭre interŝanĝis opiniojn pri la afero retletere kaj skajpe. Finfine ambaŭ lernejoj interkonsentis okazigi la ceremonion pri ĝemeligo en Wonkyung Supera Mezlernejo post la tria ISOA en Koreio.

 

    Choi Tae Sok (Ŝtonego) el Koreio kaj mi ludis kiel interpretistoj en la ceremonio. Profesorino Gong Xiaofeng (Arko), prezidanto de la Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj estrarano de ILEI, nome de ILEI kaj la Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj gratulis la du lernejojn.

 

    Wonkyung Supera Mezlernejo estas ŭonbulisma lernejo. Ĝi akceptas ĉefe "problemajn gestudentojn", kiuj ne adaptiĝas al la nuna eduka sistemo. Multaj junuloj volis lerni en ĝi, tamen la nombroj de gestudentoj estis limigitaj.

 

    Esperanto kiel ponto unuafoje kunligis mezlernejojn ĉinan kaj korean. Ambaŭ lernejoj konsentas okazigi regulajn intervizitojn kaj interŝanĝojn inter si.

 

(Liu Baoguo)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng