Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ekfunkciis la ĉinlingva kurso por 100 polic-oficiroj de la Ŝtata Enmigranta Oficejo de Tajlando
2013-02-05


Instruisto de la ĉinlingva kurso kaj ĉinflanka direktoro de la Universitato Chulalongkorn (la 1-a de dekstre) kaj estro de la Ŝtata Enmigranta Oficejo de Tajlando (la 3-a de maldekstre) 
 

Polic-oficiroj de la Ŝtata Enmigranta Oficejo de Tajlando en ekzameno 

 

    La 1-an de februaro la Konfucea Instituto de la Universitato Chulalongkorn de Tajlando okazigis en la ĉefstabejo de la Ŝtata Enmigranta Oficejo de Tajlando la inaŭguran ceremonion de la ĉinlingva kurso por 100 polic-oficiroj.

 

    En la inaŭguro Qiu Ning, la unua sekretario de la eduka grupo de la Ambasadorejo de Ĉinio en Tajlando, esprimis gratulon de la Ambasadorejo de Ĉinio en Tajlando al la Ŝtata Enmigranta Oficejo de Tailando pro ĝia funkciigo de la ĉinlingva kurso. Li deziras, ke la polic-oficiroj altigu sian ĉinlingvan nivelon per la kurso, kaj esprimis, ke Ĉinio subtenos la Konfucean Instituton sendi eminentajn lernantojn al Ĉinio por daŭra lernado.

 

    Painu, direktoro de la Ŝtata Enmigranta Oficejo de Tajlando, dankis la Konfucean Instituton pro ĝia funkciigo de la kurso. Li diris ankaŭ, ke sekve de disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Tajlando kaj starigo de la integriĝo de la Asocio de Sudorientaj Aziaj Landoj, la interfluo inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorientaj Aziaj Landoj en la ekonomia, komerca, kultura, turisma kaj aliaj kampoj pli kaj pli intimiĝos kaj la kontaktiĝo inter homoj pli kaj pli oftiĝos. La Ŝtata Enmigranta Oficejo de Tajlando estas fenestro de Tajlando kaj ĝiaj polic-oficiroj -- la unuaj homoj, kun kiuj kontaktiĝas la ĉinoj, kiuj venis al Tajlando. Altigo de la ĉinlingva nivelo de la polic-oficiroj utilas al ilia laboro kaj al helpo de pli multaj homoj.

 

    Ĝis nun la Konfucea Instituto de la Universitato Chulalongkorn funkciigis tri ĉinlingvajn kursojn kun 122 polic-oficiroj de la Ŝtata Enmigranta Oficejo de Tajlando.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng