Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mo Yan, ĉina nobel-premiito pri la literaturo
2013-02-05

de ZHANG SHUANG

 


Mo Yan

 

    Mo Yan naskiĝis en la 17-a de februaro, 1955, en Gaomi-gubernio, Shandong-provinco en orienta Ĉinio, kaj estas unu el la indiĝenaj ĉinaj verkistoj plej produktemaj. En la jaro 1976 li aliĝis al la armeo kaj fariĝis poste de soldato al profesia verkisto, kaj estis nomita per "radiko-serĉa verkisto". En la jaro 1985 li membriĝis al la Ĉina Asocio de Verkistoj. Post sia malmobilizo en la jaro 1997, li funkciis kiel raportisto. En la jaro 2011, li estis elektita kiel vicprezidanto de la Ĉina Asocio de Verkistoj.

 


Kovrilo de la romano Grandaj Mamoj kaj Largaj Koksoj
 
 

Kovrilo de la romano Vivo kaj Morto Lacigas Min
 
 
 
Kovrilo de la romano Ruĝa Sorgo

 

    Mo Yan verkis 11 romanojn, inkluzive de Grandaj Mamoj kaj Largaj Koksoj, Vivo kaj Morto Lacigas Min, Dek Tri Paŝoj kaj La Respubliko de Vino; pli ol 20 novelojn, inkluzive de Bovo kaj Rano; 80 mallongajn rakontojn, inkluzive de Blanka Hundo kaj Svingilo, Travidebla Karoto

 

 
La anglalingvaj versioj de la libroj de Mo Yan en Novjorko
 

Libroj de Mo Yan estas popularaj en la Frankfurta Libro-Foiro.
 
 

Libroj de Mo Yan estas konkure aĉetitaj en Ĉinio.
 

 

    En la 11-a de la pasinta oktobro, Mo Yan ricevis la Nobel-Premion pri la Literaturo '2012. De tiam popularis liaj libroj tra la tuta mondo kaj diverslingvaj versioj de liaj verkoj estis urĝe eldonitaj.

 

    Mikso de folkloraĵo, historio kaj aktualaĵoj per fantazia realismo

 

    Mo Yan ricevis la premion pro uzado de fantazia realismo, kiu miksigis folkloraĵojn, historion kaj aktualaĵojn. Tio precize rezumis lian verkan stilon, kiu ŝajnas simpla, sed fakte estas komplika.

 

    Parorante pri la fantazia realismo, oni pensas pri Gabriel García Márquez, kolombia verkisto, kiu same kiel Mo Yan, verkis rakontojn pri la vivo en vilaĝoj, sed ili havas tute malsaman stilon, post la detala analizo pri ili ambaŭ.Cent Jaroj da Soleco, romano de Gabriel García Márquez, estas tute tragedia; sed la romano Dek Tri Paŝoj de Mo Yan estas plena de humuraĵoj. Lia ricevo de Nobel-Premio signifas, ke la progreso de Ĉinio estas certigita de la internacia socio. Laŭ Tie Ning, prezidanto de la Ĉina Asocio de Verkistoj, verkoj de Mo Yan grandigas la imagan spacon kaj la artan horizonton de la ĉina literaturo, kaj liaj rakontoj pri Ĉinio havas specialan senton el la kompato.

 


Gratula slogano de la popolanoj en la hejmloko de Mo Yan 
 

 

    Mo Yan pasigis sian infanecon plejparte en vilaĝo, kaj la tieaj folkloraĵoj kaj legendoj multe inspiris lin en lia verkado. Multaj rakontoj pri fantomoj kaj monstroj estis originalaj materialoj de liaj verkoj. Esplorante ĉiam metodon de konvertiĝo de spaco kaj tempo en la romano, Mo Yan kreis unikan spacon de subjektiva sento, liberan skribon kaj nekutiman traktadon. 

 

    "Mi neniam verkas por premio"

 

    Mo Yan jam ricevis multajn premiojn en- kaj eksterlandajn, el kiuj la plej grava estis la Literatura Premio Mao Dun, kiun li ricevis per la romano Rano en la jaro 2011.

 


Kovrilo de la romano Rano
 

 

    La romano Rano rakontis pri la spertoj de iu vilaĝa kuracistino kaj per tiuj spertoj Mo Yan priskribis ĉinajn rimedojn por bridi la kreskadon de la loĝantaro. 

 

    Mo Yan diris post akiro de la premio: "Oni demandis min, pri kio mi skribis en la romano Rano. Mi al ili respondis, ke la romano rakontas pri homoj. La heroo de la romano estas vilaĝa kuracistino, kiu jam laboris 50 jarojn. Mi skribis pri ŝiaj emocio, kontraŭdiro, pento, tolereco kaj mallarĝa spirito; mi skribis pri la kontraŭo kaj unuiĝo de ŝia profesia moralo kaj la periodoj en kiuj ŝi vivas. Mi skribis ŝajne pri unu persono, sed fakte pri grupo da homoj..."

 

    Mo Yan strebas ĉiam por sin antaŭpuŝi. Liaj verkoj estis multe premiitaj jam, ekzemple Grandaj Mamoj kaj Largaj Koksoj, Santala Punilo kaj Vivo kaj Morto Lacigas Min. Li ricevis ankaŭ la francan premion "Ordre des Arts kaj des Lettres", la italan internacian premion Noninon kaj la fukuokan premion pri azia kulturo.

 

    Mo Yan diris, ke li neniam verkas por premio.

 

    Liaj verkoj estis adaptitaj al filmoj

 


Afiŝo de la flimo Ruĝa Sorgo
 

 

    La alia proponita japana verkisto Haruki Murakami skribis la libron Norvega Arbaro, kiu popularis en la tuta mondo kaj estis adaptita al filmo. Ĝis nun, jam 3 romanoj de Mo Yan estis adaptitaj al filmoj, ekzemple Ruĝa Sorgo, kiu gajnis la permion de Ora Urso en la Berlina Internacia Filma Festivalo en la jaro 1988; Shifu : Vi Faros Ĉion por Rido, adaptita al la filmo Feliĉaj Tempoj; Blanka Hundo kaj Svingilo, adaptita al la filmo Nuan, kiu gajnis la plej grandan premion en la 16-a Tokia Internacia Filma Festivalo. La direktoro de la filmo Nuan diris, ke li adaptis la novelon de Mo Yan al la filmo, ĉar Mo Yan per la vortoj bone esprimis sian senton al la hejmlando. "Mo Yan donis liberecon al la adaptado de sia verko. Li estas tre bona verkisto." diris la reĝisoro. 

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng