Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Gimnastiko sur seĝo (II)
2013-02-05

 

    III. Etendo de la supraj membroj

 

    A. Levu la du brakojn ĝis alto de la ŝultroj. Krucu la fingrojn de ambaŭ manoj. Turnu la mankavojn antaŭen kaj etendu la brakojn (Bildo 3-a).

 

    B. Levu la du brakojn ĝis super la kapo. Krucu la fingrojn de ambaŭ manoj. Turnu la mankavojn supren, etendu la brakojn malantaŭen, supren kaj elstarigu la bruston (Bildo 3-b).

 

    C. Metu ambaŭ brakojn malantaŭ la seĝon. Krucu la fingrojn de ambaŭ manoj. Turnu la mankavojn malantaŭen. Levu la brakojn supren kaj elstarigu la bruston (Bildo 3-c).

 

    IV. Etendo de la fingroj

 

    Forte disetendu la fingrojn de ambaŭ manoj. Fleksu la interfalangajn artikojn kaj etendu fingroradikajn artikojn (Bildo 4-b).

 

    V. Etendo de la dorso

 

    Metu la du manojn malantaŭ la kranion kun krucitaj fingroj kaj kiel eble movu la du kubutojn malantaŭen kaj elstarigu la bruston. (Bildo 5)

 

    VI. Etendo de la gamboj

 

    Metu la maldekstran gambon sur la dekstran. Metu la dekstran manon ĉe la ekstera flanko de la maldekstra genuo kaj kaptu per la maldekstra mano la dorson de la seĝo. Tiru dekstren la maldekstran gambon per la dekstra mano kaj turnu la kapon maldekstren. Rigardu maldekstren, malantaŭen. Post tio faru la ekzercon inverse. (Bildo 6)

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)  

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng