2013-02-06
 Tian Jiaxin sur la scenejo |
|
 Kunfotiĝo de Tian Jiaxin (meze), ŝiaj gepatroj kaj ŝiaj instruistinoj |
La 3-an de februaro en Usono sukcese faris solan prezentadon la ĉina 26-jaraĝa pianistino Tian Jiaxin. Post la koncerto okazinta en la Halo Carnegie de Nov-Jorko, Tian Jiaxin ĝoje diris: "La Halo Carnegie estis la scenejo ĉiama en mia sonĝo, sed hodiaŭ mia revo fariĝis la vero."
Krom la famaj muzikoj, ekzemple la piana muziko "Lunlumo" verkita de Ludwig van Beethoven, Tian Jiaxin prezentis ankaŭ la solon "Turnilon" verkitan de ĉina juna komponisto Zhang Shuai kaj igis ĝin debuti en la urbo Nov-Jorko. Post ĉ. du-hora prezentado, Tian Jiaxin speciale aldonis tradician klasikan muzikon "Kolornubo sekvas la lunon" de Ĉinio en la aplaŭdo de la ĉeestantoj. Multaj spektantoj opinias, ke la ĉina klasika muziko estas la plej bela en tiu ĉi vespero.
Tian Jiaxin naskiĝis en muzika familio, ŝia patrino estas sopranulino. Ŝi komencis ludi la pianon en la aĝo de 3 jaroj, kaj nun faras pli profundan studadon en la muzika lernejo de Manhattan. En la lastaj jaroj, ŝi sukcese ludis la pianon en multaj gravaj pian-konkursoj. S-ro Jeffrey Cohen, nuna majstro de Tian Jiaxin, opinias, ke ŝi havas surscenejan ĉarmon kaj posedas penetrajn rimarkojn, sufiĉan esprim-lertecon kaj profundan senton.
Tian Jiaxin esperas partopreni en la prezentado de diversaj pian-koncertoj en la tuta mondo kaj krei la art-stilon apartenantan al si mem.
Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|