Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Jia Qinglin ĉeestis la funebran ceremonion de Norodom Sihanouk
2013-02-06


Jia Qinglin (la 2-a de dekstre) en la funebra ceremonio de Sihanouk 

 

    La 4-an de februaro, 2013, Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ĉefministroj de Francio, Vjetnamio, Tajlando kaj Laoso, gvidantoj kaj reprezentantoj de aliaj 11 landoj ĉeestis la funebran ceremonion de Norodom Sihanouk, patro de la kamboĝa reĝo.

 

    La ceremonio de kadavro-kremacio de Sihanouk okazis laŭ la tradicia kutimo de budaismo kaj tiu de la reĝa familio de Kamboĝo. Je la 4-a posttagmeze de tiu tago komenciĝis la ceremonio de sutro-voĉlego kaj 90 eminentaj monaĥoj voĉlegis sutron por Sihanouk en la kremacia pagodo.

 

   Je la 18-a horo kaj 30 minutoj laŭ la loka tempo, post la lasta adiaŭo al Sihanouk fare de Norodom Sihamoni, kamboĝa reĝo, kaj Norodom Monineath, patrino de la kamboĝa reĝo, oni bruligis fajron en la kremacia pagodo. Ĉelokaj membroj de la reĝa familio, gravuloj de Kamboĝo kaj gastoj el aliaj landoj kunmetis siajn manplatojn sur la brusto kaj faris la lastan preĝon por Sihanouk.

 

    Sihanouk estis nomita kiel patro por la sendependiĝo de Kamboĝo. En la jaro 1953 li gvidis la kamboĝan popolon sin liberigi el la rego de la kolonismo de Francio. La 15-an de oktobro, 2012, li forpasis en Pekino en la aĝo de 90 jaroj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng