Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pompas ĉinstilaj vestoj
2013-02-06

Teksto de ZHOU JIN kaj fotoj de DONG FANG

 


Laurence Xu en sia studio 

 

    Iuj diras, ke li estas modokreanto. Kelkaj asertas, ke li estas ĉina tajloro, kaj aliaj opinias, ke ĉiu vesto farita de li estas unika. Li estas renoma ĉina dezajnisto Laurence Xu.

 

    Lia studio troviĝas en iu altklasa oficdomo en Pekino. En malgranda ĉambro estas tre multe da verkoj de luksaj ceremonio-vestoj. Ĉe unu angulo silente staras vesto nomata Pentraĵo en Dunhuang, kiun iam dum la Venecia Filmfestivalo portis Pace Wu, taiwan-a stelulino. Fotoj eksponataj sur la kameno prezentas belajn figurojn de steluloj kun vestoj dezajnitaj de Xu dum la tri ĉefaj internaciaj filmfestivaloj.

 

    Favora Nubo el la Oriento

 

    Antaŭ kelkaj monatoj la Muzeo de Viktoria kaj Albert en Britio montris deziron por ĉiam konservi la verkon Favora Nubo el la Oriento, ceremonian veston faritan de Xu. Estas granda honoro por ĉiu dezajnisto, ke lia aŭ ŝia verko povas esti konservita en la muzeo kun la plej delikata dekoraci-arto en la mondo.

 


Ĉina stelulino Fan Bingbing surhavas la veston Favora Nubo el la Oriento en la Kanna Filmfestivalo, 2010
 

 

    Ĉina stelulino Fan Bingbing, pro la hel-flava ceremonio-vesto Favora Nubo el la Oriento, altiris atenton de la tuta mondo dum la Kanna Filmfestivalo, 2010. Pro la belega vesto ankaŭ Fan okupis la trian lokon en la listo de la dek plej bele vestitaj stelulinoj de la Premio Ruĝtapiŝa Modo, kaj ĝis nun ŝi estas la ununura ĉina stelulino enlistigita.

 


Ceremonia vesto dezajnita de Laurence Xu por Fan Bingbing en la Berlina Filmfestivalo
 

 

    Xu opinias, ke ceremoniaj vestoj devas esti distingiĝaj. "Antaŭ la jaro 2004 ĉinaj stelulinoj ne tre prizorgis vestojn sur la ruĝa tapiŝo kaj plejparte estis vestitaj per manĉurinaj roboj. En la okuloj de okcidentanoj, vizaĝoj de orientanoj estas similaj unu al aliaj, kaj ĉinaj stelulinoj tre malfacile povis altiri grandan atenton, elmontrante sin sur la ruĝa tapiŝo."

 

    Favora Nubo el la Oriento vekis la atenton, ĉar ĝi bone kunfandis, laŭ opinio de Xu, drakon, totemon de la ĉina nacio, kun koncepto de okcident-stila ceremonio-vesto. "Drako estas imperiestra simbolo en la antikva Ĉinio. Moderna virino surhavas veston kun antikva desegno de drako donas al aliaj grandan kontraston." Ĝuste tiu pens-maniero sukcesigis la veston.

 

    Formo eŭropa kun animo ĉina

 

    Ĉinaj elementoj estas la ĉiama temo de la ceremonio-vestoj de Xu. La ĉinaj klasikaj elementoj montras al la mondo kelkmiljaran historion de la ĉina kulturo kaj prezentas lian amon al la tradicia kulturo de la lando.

 

    Xu naskiĝis en Zaozhuang, Shandong-provinco. En infaneco li ŝatis fari novjarajn pentraĵojn. "Probable pro tio miaj dezajnoj implicas bonaŭguran signifon." Li studis en Parizo kaj fariĝis favorata disĉiplo de iu konata franca dezajnisto kaj artisto, tamen Xu ne povis forlasi sian amon al la ĉinaj elementoj.

 


S-ino Huang Lu en la vesto dezajnita de Laurence Xu
 

 

    "Mi ne povas forgesi la ĉinajn elementojn, ĉar mi estas kun ili denaske! Samkiel mi trinkas ĉinan akvon kaj prenas ĉinajn manĝaĵojn, do la ĉina kulturo enradikiĝis en mia kapo," diris Xu. Dum la dezajnado la elementoj de la ĉina kulturo denaskaj al li kaj tiuj de la okcidentaj kulturoj, kiujn li poste kontaktis, nature kunfandiĝis kaj elformis la tiel nomatan "ĉinan stilon".

 

    En la lastaj jaroj la "ĉina stilo" furoris en la internacia modokrea mondo. Ekzemple la mondfama franca marko Dior enkondukis la elementojn de blu-blanka porcelano en sian altklasan laŭmendan vestaron. Xu pensis, ke la monde konataj dezajnistoj aplikas nur malgrandan pecon el ĉin-karakteraj desegnoj en sian dezajnon. Kompare kun ili ĉinoj pli bone konas la profundan kulturon de la ĉinaj elementoj.

 

    Xu iam laboris por filmoj kaj televidaj dramoj. Por dezajni vestojn por diversaj roloj en filmoj kaj televidaj dramoj, li vizitis multajn lokojn, kaj vidis mirindajn tradiciajn metiartaĵojn. La metiarta lerteco donis al li inspirojn kaj instigis lin apliki la antikvajn kulturajn elementojn por liaj dezajnoj de fasonaj vestoj. Por serĉi inspirojn Xu iris al diversaj lokoj, kaj li preferis viziti naciminoritatajn regionojn.

 

    Alia grava fonto de lia inspiriĝo venis el la ĉina klasika literaturo. Li ŝatas la klasikan romanon Ruĝdoma Sonĝo, kaj freneze amas ĝiajn priskribojn pri vestoj kaj ornamaĵoj.

 

    "Mi memoras iun intrigon, ke s-ino Li Wan donis al la knabinoj en la ĝardeno 'gazflorojn el la imperiestra palaco'. 'Gazfloroj' ĉi tie signifas 'velurflorojn el Nankino'," klarigis Xu. En la montrado sur ruĝa tapiŝo dum la Kanna Filmfestivalo ĉina stelulino Yao Xingtong surhavis la robon Velurfloro Blanka kiel Neĝo, dezajnitan de Xu. La robo havis la aspekton de pavo, kaj sur la maldika gazo ĉe la robo-rando estis pentritaj kaj broditaj ĉin-visteriaj floroj, kio donas la impreson de flirtantaj floroj kaj fluanta akvo.

 


Laurence Xu kaj liaj kolegoj en studio
 

 

    Xu diris: "Estas malfacile diri kiu elemento estas pli ĉineca. Por ĉiu ceremonio-vesto, unue mi devas havi bildon en mia kapo laŭ la temperamento kaj korpomezuroj de la mendanto, kaj poste mi elfaras la dezajnon." Nur nun, post vastaj studado kaj aplikado, Xu povas lerte uzi la ĉinajn elementojn por la dezajnado.

 

    Xu opinias, ke en la dezajnado ja troviĝas kunfandiĝo de pluraj kulturoj. "La Okcidento sorbas la ĉinajn elementojn, kaj ni ĉinoj prenas al ni la kremon de la Okcidento. Miaj verkoj estas okcidentaj sur la vizaĝo sed ĉinaj en la animo."

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng