Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Butikoj de eksterlandanoj en Nankino, Ĉinio
2013-02-06

    Lastatempe en miniblogoj de ĉinoj cirkulis foto titolita "Eksterlandano faranta patkukon". Pri tio oni miris, kial eksterlandano vendas matenmanĝon surstrate en Ĉinio. La protagonisto de la foto estas kuiristo de la franca krespo-butiko en Nankino. Fakte sur stratoj de Nankino disŝutiĝas nemalmultaj similaj butikoj funkciigataj de eksterlandanoj. Tiaj butikoj havas malgrandan skalon, kaj senescepte havigas al si originalan kuirarton de hejmlando.

 

    Krespo-butiko de franca junulo

 


La kuiristo de la krespo-butiko faras krespon. 

 

    Loko: Strato Zhujiang Stilo: Franca frandaĵo

 

    La butiko estas malgranda kun pordo vasta nur je unu metro. Sur la homplena strato Zhujiang ĝi ne aspektas tre okulfrapa. Simplaj pato kaj kasregistrilo estas ĉefaj aparatoj tie. La pato estas tute simila al ĉina pato, per kiu oni faras ĉinan tradician fritkukon. En la butiko laboras la franca kuiristo, 20-jara, altnaza kaj grandokula. Li prenas el tineto farunan paston, ĝin sternas sur la pato per ligna ilo. Aldoninte diversajn spicojn li faldas ĝin en formon de ventumilo. Jen pretas krespo. La kuir-metodo de la krespo tre similas al tiu de la ĉina patkuko. Nature oni miskomprenis, ke la eksterlanda junulo en la foto faras ĉinan patkukon. La eksterlanda junulo estas silentema kaj diligente laboras. Finfarinte la krespon, li kutime transdonas ĝin per ambaŭ manoj al kliento kaj diras dankon en la ĉina lingvo iom honteme kaj malrapide.

 

    La krespo-butiko ekfunkciis antaŭ du monatoj kaj nun ĝiaj negocoj estas kontentigaj. Mi vidis, ke en la malgranda ĉambro estas nemalmultaj klientoj, iuj el ili foje babilas kun la franca junulo. Ankaŭ la mastro de la butiko, kiu sin nomas ĉine Heimi, estas franco iom pli-ol-20-jara kaj povas lerte paroli la ĉinan lingvon. Septembre de 2012 li kaj lia edzino malfermis la butikon. Li diris: "La farado de la krespo similas al tiu de la ĉina patkuko, kaj ankaŭ la populareco similas. La krespo originas el nordokcidenta Francio. Nuntempe ĝi furoras en Francio kaj populariĝas kiel "la" frandaĵo en la lando.

 

    Heimi diris: "Disvastigi francajn tujmanĝaĵojn en Nankino estas mia idealo. La krespo-vendado estas nur unu paŝo. Kuiristoj de francaj tujmanĝaĵoj prenas sanon kaj naturon kiel sian idealon, rifuzante nenecesajn spicojn. Tio estas granda diferenco disde la usonaj tujmanĝaĵoj, kiuj nun vaste troviĝas tra la mondo."

 

    Pan-butiko de germana junulo

 


Patrick Heckelmann, la mastro de la manĝaĵ-butiko Skyways
 

 

    Loko: Strato Hankouxi Stilo: 80% da materialoj importitaj

 

    Antaŭ dekkelkaj jaroj germana junulo Patrick Heckelmann ekstudis en la Ĉina Farmakologia Universitato. Dume li trovis, ke en Nankino malfacile aĉeteblis panoj kun originala germana gusto. Li do aĉetis farunon per poŝto el Germanio kaj mem bakis panojn. Lia panbakado estis tre bona kaj liaj samlandaj amikoj en Nankino tiel ŝatas la panojn bakitajn de li, ke la panoj ofte ne sufiĉis por ili. En tio li vidis ŝancon por komerco. En 1998 li komencis funkciigi manĝaĵ-butikon Skyways, kiu fariĝis unu el la plej fruaj butikoj funkciigitaj de eksterlandanoj en la urbo.

 

    En la komenco pro malgrandeco de la butiko kaj manko de laborantoj la klientoj nur povis antaŭmendi panojn kaj veni pli poste por preni ilin. Poste la butiko fariĝis kapabla surloke provizi vizitantajn klientojn per freŝaj panoj. Heckelmann diris al mi, ke li havas principon, ke se mankas materialoj, li nepre importas ilin por teni la originalan guston de la panoj. Ekzemple la sekala faruno estas aviadile transportita el Germanio, acida ĉerizo kaj siropo el aliaj landoj. "Ĝis nun 80% da materialoj de mia butiko dependas de importado."

 

    Siatempe Heckelmann venis al Nankino por studi la ĉinan medicinon, tamen lia nuna profesio havas grandan diferencon ol la antaŭa. "Fakte mia intereso tuŝas multajn kampojn, antaŭe mi lernis psikologion, nutrologion en Britio kaj en Usono mi estis studento de fizikeduka fakultato."

 

    Heckelmann revenas al sia hejmlando dufoje jare. Li prenas la germanan panobakadon kiel seriozan aferon. "Mi ne talentas en komercado, la panbutiko povas prosperi pli ol dek jarojn nur dank' al la tenado de la originala gusto kaj samtempe dank' al la strebado al la plej bona kvalito." Se nur la kvalito estas bona, kompreneble klientoj venas. Tio estas la ŝlosilo de lia sukceso.

 

    Vestobutiko de korea junulo

 


LYU Chi-seon aranĝas sian butikon.
 

 

    Loko: Strato Ŝanhajo Stilo: Korea stilo

 

    En 2011 korea studento LYU Chi-seon diplomiĝis el la Nankina Instruista Universitato kaj estis dungita de la Aŭtokompanio Hyundai. Li demisiis de la okupo pro aspiro al libereco kaj restis en Nankino por funkciigi butikon de koreaj vestoj. Nur kvar aŭ kvin monatojn post la ekfunkcio la butiko sub lia atentema zorgado jam estas vaste akceptita de la klientoj.

 

    La butiko estas malgranda, nur iom pli ol dekkelkajn kvadratajn metrojn larĝa. LYU diris: "La vestaĵoj en mia butiko venas el Koreio." Ĉiumonate li kaj lia koramikino flugas al Koreio por elekti varojn. Ili vizitas dekkelkajn butikojn de Seulo por elekti laŭmodajn vestaĵojn, ĝuste pro tio "la negoco bone iras". Pri tio li diris, ke se lastmonate iu vestfasono furoris en Koreio, en la sekva monato ĝi jam aĉeteblas en mia butiko.”

 

    "Post la forlaso de la laboro en mia antaŭa kompanio, mi havas ŝancon ofte reveni al Koreio." Li estas la plej aĝa filo de la familio kaj opinias, ke li havas la respondecon vivteni la gepatrojn. "Se mi daŭre laborus en la kompanio, por mi ne eblus regula reveno al la hejmlando; nun ĉiumonate mi revenas al Koreio por elekti varojn, kaj dume mi povas viziti miajn gepatrojn."

 

    En la butiko de LYU regas milda etoso, de la dekoracio ĝis la aranĝo de varoj. Pri tio li diris, ke antaŭ tri jaroj dum lia studado en universitao en Nankino li konatiĝis kun sia amikino, nun ili jam interfianĉiĝis kaj planas vivi en Nankino. La butiko, kvankam malgranda, surportas ilian bondeziron al la bela estonteco.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng