Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
20 Sanigaj ekzercoj (I)
2013-02-06

    LA nomitaj ekzercoj estas kreitaj de s-ro Wang Ziping (1881-1973), fama ĉina uŝu-isto kaj traŭmatologo, surbaze de reordigo kaj heredo de la tradiciaj ĉinaj sanigaj ekzercoj. En kreado li kombinis fortaĵojn de tajĝjlĉŭan-o kaj ĉigong-o kun siaj propraj spertoj akumulitaj en kelkdek-jara ekzercado kaj klinika praktikado.

 

    Tio estas simplaj kaj facile lerneblaj kurac-ekzercoj. Ilin povas fari viroj kaj virinoj, junaj kaj maljunaj. La praktikado estas utila al resaniĝo, prevento de malsano, fortikigo kaj vivlongigo. Ili estas efikaj precipe al la suferantoj de lumbalgio, gambalgio, malsano de nukaj vertebroj, skapola periartrito, genuartrito, koronaria kormalsano, hipertensio, gastroenterito, kronika bronkito, neŭrastenio kaj aliaj kronikaj malsanoj.

 

    Atentu la jenon, farante la ekzercojn:

 

    1. Dum ekzercado vi nepre devas esti atentema, faru la movojn malrapide, spiru egalritme kaj strebu al kvieteco.

 

    2. Dum ekzercado vi devas pliigi la ekzercojn iom post iom. Faru la ekzercadon matene kaj vespere ĉiutage, po 30-60 minutoj. Ripetu ĉiun movon 6-36 fojojn. La komencantoj devas fari la ekzercadon laŭ sia sanstato kaj ne tro laciĝi de tio.

 

    3. Faru la ekzercadon en la loko, kie aero estas freŝa, sen vento, kaj estu vestita dike por ne malvarmumiĝi.

 

    4. Faru la ekzercadon persiste.

 

    5. Ĉiufoje post la ekzercado vi devas fari reguligadon laŭ la metodoj proponitaj en ĉi tiu numero, por ke ĉiuj viaj korpopartoj reprenu la normalan staton. Se al vi mankas tempo, vi povas anstataŭe promenadi, kaj ne sidiĝu tuj post la ekzercado.

 

    Sube estas la unua, dua, tria ekzercoj kaj reguligado. La unua ekzerco estas utila al reguligo de la spirado, pligrandigo de la pulma kapacito, elspirado de malutila gaso kaj enspirado de la utila. La dua kaj tria ekzercoj estas utilaj por digestado, kuraco de ŝveliĝo de la brusto kaj ventro kaj plifortigo de la funkcio de la stomako kaj intestoj.

 

    Unua ekzerco

 

    Staru kun la du piedoj en la distanco de la ŝultroj, kun la maldekstra mano sur la dekstra kaj metu la du manojn sur la subventron kun la mankavoj internen (Bildo 1).

 

    Enspiru kaj elspiru malrapide, senĝene kaj profunde. Dum enspirado via ventro senkonscie ŝveliĝu kaj dum elspirado ĝi senkonscie malŝveliĝu. Malstreĉu vin tutkorpe kun la kapo nature levita, la okuloj fermitaj kaj la langopinto delikate tuŝanta la supran makzelon. Liberigu vin el ĉia pensado kaj atenteme faru la ekzercadon.

 

    Dua ekzerco

 

    Staru kun la du piedoj en la distanco de la ŝultroj kaj la du brakoj nature pendantaj ambaŭflanke de la korpo.

 

    Fleksu viajn du kubutojn kaj levu ilin samnivele kun la ŝultroj, kun la mankavoj malsupren (Bildo 2).

 

    Forte tiru la du manplatojn malsupren ĝis preskaŭ rektiĝos la du brakoj (Bildo 3). Faru tion malrapide, spiru egalritme. Enspiru, kiam vi levas la kubutojn, kaj elspiru, kiam vi mallevas ilin. Neniel detenu vin de la spirado. Streĉu la du ŝultrojn, kiam vi levas la manplatojn. Streĉu la du manplatojn kaj laŭeble malstreĉu la ŝultrojn, kiam vi mallevas ilin. Dum ekzercado viaj atento, movoj kaj spirado devas esti harmonie kunordigitaj.

 

    Tria ekzerco

 

    Staru kun la du piedoj en la distanco de la ŝultroj, kun la maldekstra mano sur la dekstra kaj la mankavoj internen sur la brusto.

 

    Metu viajn du manojn unu sur la alian, per ili premu viajn bruston kaj supran ventron de maldekstre dekstren kaj, turnante la manojn, premu ilin (Bildo 4).

 

    Faru la samon en la inversa direkto.

 

    Faru la masaĝon sur la malsupra ventro kun la umbiliko kiel la centro. Turnu viajn du manojn ĉe ĉiu spiro. Rektigu la supran korpoparton kun kapo iom alte tenata kaj rigardu supren.

 

 

 

    Reguligado

 

    (a) Koncerne la artikojn

 

    Delikate pugnigu viajn du manojn kaj malpugnigu ilin, malforte svingu viajn du pojnojn 7-8 fojojn.

 

    Svingu viajn du brakojn antaŭen kaj malantaŭen 10 fojojn.

 

    Promenu je dekoj da paŝoj, kiam vi faras la suprajn movojn.

 

    (b) Koncerne la muskolojn

 

    Per viaj du manplatoj frapetu la muskolojn de viaj du brakoj de supre malsupren 7-8 fojojn. Knedu ilin per viaj fingroj kaj masaĝu la brakojn per viaj manplatoj.

 

    Frapetu viajn bruston kaj ventron per viaj du manplatoj de supre malsupren 7-8 fojojn.

 

    Frapetu viajn gluteojn kaj gambojn per viaj du manplatoj de supre malsupren kaj de interne eksteren 7-8 fojojn respektive. Vi povas frapeti kelkdek fojojn tiun korpoparton, kiu doloras al vi.

 

    (c) Koncerne la kapon

 

    Per la montraj, mezaj, ringaj kaj malgrandaj fingroj de viaj du manoj masaĝu vian kapon de la du flankoj de la frunto al la okcipito kaj nuko 7-8 fojojn kaj faru la samon en la inversa direkto ankaŭ tiom da fojoj.

 

    Per la montraj, mezaj kaj ringaj fingroj de viaj du manoj malforte frotu la du vangojn. Daŭrigu vian frotadon laŭ la nazo supren ĝis la du flankoj de la kolo 7-8 fojojn. Faru la samon en la inversa direkto ankaŭ tiom da fojoj.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng