Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
20 Sanigaj ekzercoj (II)
2013-02-06

 

    Ni konigas la ekzercojn 4-8-aj. La 4-a, 5-a kaj 6-a estas utilaj por fortikigi la ŝultrajn muskolojn kaj retrovi la funkcion de la ŝultraj artikoj. Ili estas utilaj ankaŭ por dilati la torakon kaj pulmojn, plifortigi la funkcion de kardiovaskula sistemo, preventi kaj kuraci arteriosklerozon, hipertension, koronarian kormalsanon, brustangoron, miokardian infarkton k.a. La 7-a kaj 8-a ekzercoj estas utilaj por fortikigi la nukajn muskolojn kaj kuraci tortikolon, nukajn malsanojn kaj muskolan doloron de la ŝultroj kaj dorso.

 

    Kvara ekzerco

 

    Staru kun la piedoj disigitaj, la mandorsoj antaŭ la okuloj, fingroj iom fleksitaj kaj kubutoj kurbigitaj antaŭen.

 

    1. Etendu la manojn ambaŭflanken, duonpugnigu la manojn kun la antaŭbrakoj vertikalaj al la tero kaj laŭeble elstarigu la bruston.

 

     2. Malfermu la pugnojn kaj faru ilin manplatoj kun la kubutoj daŭre kurbigitaj. Staru kun la dorso kaj brusto rektigitaj, kiam vi retiras la manojn. Etendu la brakojn horizontale al la tero. Faru tion malrapide, iom forte ĉe viaj ŝultroj, fingroj kaj manplatoj. Etendu la manojn iom post iom malantaŭen, por ke via brusto elstaru. Enspiru, kiam vi etendas la manojn, kaj elspiru, kiam vi retiras ilin.

 

    Kvina ekzerco

 

    Staru kun la piedoj en la distanco de ŝultroj, kubutoj kurbigitaj, manoj duonpugnigitaj paralele kun la ŝultroj.

 

    1. Iom post iom disvolvu la pugnojn kaj tenu la mankavojn supren. Malrapide levu la brakojn. Rigardu la manplatojn, kiam ili leviĝas.

 

    2. Mallevu la manojn iom post iom kaj samtempe kun tio duonpugnigu ilin. Reprenu la originan tenigon kun la fingroj iom streĉitaj. Enspiru, kiam vi levas la manojn, kaj elspiru, kiam vi mallevas ilin.

 

    Sesa ekzerco

 

    Staru kun la piedoj disigitaj kaj la brakoj mallevitaj.

 

    1. Kurbigu la maldekstran kubuton kun la mankavo internen kaj levu ĝin supren. Kiam la mano leviĝas super vian kapon, turnu la manplaton kun la mankavo supren kaj tenu ĝin horizontale sur la verto. Kiam vi levas la manon, vi kvazaŭ levas ion kun la brakoj laŭeble etenditaj. Rigardu la manon laŭ ĝia moviĝo kaj iom levu la kalkanojn. Samtempe kun tio, kurbigu la dekstran kubuton kaj levu ĝin de post la dorso kun la mankavo malantaŭen kaj la mandorso sur la talio.

 

    2. Mallevu la maldekstran manon de sur la verto malsupren laŭ arka linio ĉe via maldekstra flanko. Kurbigu la kubuton kun la mankavo malantaŭen, levu la manon supren kaj metu la mandorson sur la talion. Samtempe kun tio, kurbigu la dekstran kubuton kaj levu ĝin de post la dorso kun la mankavo internen. Kiam la mano leviĝas super la verton, metu ĝin sur la verton kun la mankavo supren. Enspiru, kiam vi levas la manon, kaj elspiru, kiam vi mallevas ĝin.

 

     Sepa ekzerco

 

    Staru kun la piedoj disigitaj kaj la manoj ĉe la talio.

 

    Etendu la kolon antaŭen kaj turnu ĝin maldekstren-malsupren. Rigardu antaŭen-malsupren 2 m for de vi. Faru tion alterne. Enspiru, kiam vi turnas la kolon, kaj elspiru, kiam vi reprenas la originan tenigon.

 

    Staru kun la piedoj disigitaj kaj la manoj ĉe la talio.

 

    Turnu la kapon laŭeble maldekstren-supren kaj rigardu tiuflanken, kvazaŭ vi rigardus la ĉielon. Faru tion alterne. Enspiru, kiam vi turnas la kapon, kaj elspiru, kiam vi reprenas la originan teniĝon. Streĉu vin, kiam vi turnas la kapon antaŭen, kaj malrapide reprenu la originan teniĝon. Kiam vi turnas la kapon, tenu viajn supran korpon kaj talion senmovaj.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng