Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
UEA-paĝo en Facebook havas pli ol 1500 amikojn
2013-02-06

    La paĝo de UEA en Facebook havas jam pli ol 1500 amikojn. La 5-an de aŭgusto 2010 la nombro estis 1507. La paĝo estis kreita la 8-an de novembro 2009, kiam la unuan mesaĝon en ĝi afiŝis Ulises Franco el Meksiko.

 

    71% de la amikoj estas viroj kaj 27% inoj, dum 2% ne anoncas sekson. La landoj kun plej multe da amikoj estas: Usono 176, Brazilo 99, Francio 90, Italio 81, Hispanio 76, Pollando 73, Germanio 58, Meksiko 48, Argentino 43, Ĉilio 42, Britio 35, Kanado 33, Malajzio 33, Hungario 32, Rusio 32, Svedio 28, Belgio 27, Nederlando 25.

 

    3% de la amikoj aĝas 13-17 jarojn, 16% 18-24 jarojn, 22% 25-34 jarojn, 17% 35-44 jarojn, 18% 45-54 jarojn kaj 19% pli ol 54 jarojn.

 

    La pintaj lingvoj de la amikoj (t.e. kiulingvan version de Facebook ili uzas) estas: angla 389, Esperanto 270, hispana 213, franca 82, portugala 76, itala 69, pola 60, germana 46, rusa 28, hungara 22, sveda 20, finna kaj nederlanda po 16, litova 15, ĉeĥa 14, bulgara 12, kataluna 11, japana 10.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng